"Filino mia" diris la barono, "jen tiu viro. La geedziĝo okazos laŭleĝa tempolimo."

Kaj li eliris, lasante ilin solaj, kvazaŭ por li jam okazus la geedziĝo.
Kiam fermiĝis la pordo, regis silento.

Nantas kaj Flavia rigardis unu la alian. Ili ankoraŭ ne renkontiĝis.
Al li, ŝi aspektis tre bela kun sia pala kaj malhumila vizaĝo, kies grandaj grizaj okuloj ne malleviĝis. Ŝi eble ploris dum tiuj tri tagoj, kiam ŝi ne forlasis sian ĉambron, sed la malvarmeco de ŝiaj vangoj verŝajne jam frostigis la larmojn.

Ŝi unue ekparolis :
"Nu, sinjoro, ĉu tiu afero finiĝis?"
"Jes, sinjorino." simple respondis Nantas.

Ŝi nevole paŭtis, longe observis lin per rigardo, kiu ŝajne serĉis en li fiecon.
"Nu, despli bone." ŝi plu diris. "Mi timis trovi neniun por tia kontrakto."

Nantas sentis en ŝia voĉo la tutan malestimon, per kiu ŝi korpremis lin.
Sed li relevis la kapon.
Se li tremis fronte al la patro, sciante, ke li trompŝtelas lin, li intencis resti forta kaj senartifika fronte al la filino, kiu estas lia komplico.

"Pardonon, sinjorino!" li kviete kaj tre afable diris. "Mi opinias, ke vi eraras pri la situacio, kiu okazigas al ni tion, kion vi tre ĝuste nomas kontrakto. Mi deziras, ke de hodiaŭ ni rigardu unu la alian kiel egalaj ... "
"Ĉu vere?" interrompis Flavia kun malestima rideto.

"Sed kiel veraj samranguloj... Vi bezonas nomon por kaŝi pekon, kiun mi ne permesas al mi juĝi, kaj tiun nomon mi donas al vi. Miaflanke, mi bezonas investadon kaj socian situacion por realigi grandajn aferojn, kaj tiun investadon vi alportas al mi. De hodiaŭ ni ambaŭ estas partneroj, kies alportoj kompensiĝas. Ni bezonas nur danki unu la alian por la servo, kiun ni reciproke plenumas."

Ŝi ĉesis rideti. Orgojla faldo baris ŝian frunton. Tamen ŝi ne respondis.
Post silento ŝi plu diris:
"Ĉu vi konas miajn kondiĉojn?"

"Ne, sinjorino" respondis Nantas, kiu perfekte regis sin. "Bonvolu dikti ilin, kaj mi anticipe submetas min."

Tiam ŝi nete esprimis sin, sen hezito nek ruĝiĝo :
"Nur per la nomo vi estos mia edzo. Niaj vivoj daŭre estos tute disaj kaj apartigitaj. Vi rezignos ĉiujn viajn rajtojn pri mi, kaj neniun devon mi havos por vi."

Je ĉiu frazo, Nantas kapjese konsentis.
Tio estis ja, kion li deziris.

Li aldonis :
"Se mi opinius devi galanti, mi dirus, ke tiel malfacilaj kondiĉoj senesperigas min. Sed ni troviĝas for de tiaj banalaj ĝentilaĵoj. Min ĝojigas via kuraĝo rilate al niaj respektivaj situacioj. Ni eniros la vivon per vojo, kie oni ne plukas florojn.
Nur unu aferon mi postulas, sinjorino : ne ĝuu la liberecon, kiun mi lasos al vi, tiel ke ĝi necesus mian intervenon..."

"Sinjoro!" violente ekkriis Flavia, kies orgojlo ribelis.

Sed li respekte kliniĝis, petegante, ke ŝi ne sentu sin ofendita.
Ilia situacio estis delikata. Ambaŭ devis toleri iujn aludojn, sen kiuj maleblus bona interkonsento.
Li ne volis insisti.

Dum alia interparolado, Fraŭlino Ŝuin jam rakontis al li pri la peko de Flavia.
Ŝia deloginto estis iu sinjoro Des Fondettes*, la edzo de unu el ŝiaj amikinoj, kiuj kunlernis kun ŝi en monaĥinejo. Kiam ŝi pasigis unu monaton ĉe ili, en la kamparo, iun vesperon ŝi troviĝis en la brakoj de tiu viro, sen ĝuste scii kiel tio povus okazi kaj kiom konsenta ŝi estis. Fraŭlino Ŝuin preskaŭ parolis pri seksperforto.

Subite Nantas havis amikan geston.
Kiel ĉiuj viroj konsciaj pri sia forto, li ŝatis montri sin bonkora homo.

"Nu, sinjorino!" li ekkriis, "ni ne konas unu la alian. Sed ni vere malpravus malami unu la alian je la unua vido. Ni eble estas destinitaj por bone akordiĝi. Mi ja vidas, ke vi malestimas min; tiel estas ĉar vi ne konas mian historion..."

Kaj li febre parolis, fariĝis pasia, rakontis sian ambiciplenan vivon en Marsejlo; li klarigis sian koleregon pro du senfruktaj monatoj en Parizo.

Kaj li montris sian malestimon por tio, kion li nomis la sociaj konvencioj, kie vagadas la plejmulto de la homoj.

Tute egale la opinio de la homamaso, kiam oni surtretas ĝin ! Gravis esti supera. Ĉion pravigis la plena potenco. Kaj li skize priskribis la suverenan vivon, kiun li povos fari al si. Neniun obstaklon li timis : nenio superis la potencon.
Li estos potenca, li estos feliĉa.

"Ne kredu, ke mi estas banale profitema!" li aldonis. "Mi ne vendas min por via havaĵo. Vian monon mi prenas nur kiel rimedon por tre alte atingi. Ho! Se vi scius ĉion, kion murmuregas en mi! Se vi scius pri la pasiaj noktoj, kiujn mi pasigis senfine farante la saman sonĝon senĉese forprenitan de la morgaŭa realeco, vi komprenus min, vi eble estus fiera apogi vin je mia brako; vi dirus al vi, ke vi finfine donas al mi la rimedon, por ke mi fariĝu gravulo."

Ŝi aŭskultis lin rekte starante; neniu trajto de ŝia vizaĝo moviĝis. De tri tagoj li faris al si la demandon sen trovi ties respondon : ĉu ŝi rimarkis lin ĉe lia fenestro por tiel rapide konsenti pri la plano de fraŭlino Ŝuin, kiam tiu ĉi proponis lian nomon?

Venis al li neordinara penso, ke ŝi eble ekamus lin per sentimentala korinklino se li estus indigne rifuzinta la kontrakton, kiun la guvernistino venis proponi al li.

Li silentis dum Flavia daŭre montris sin glacia.

Poste, kvazaŭ li ne estus sin konfesinta, ŝi sekte rediris:
"Nu tiel : mia edzo nur por la nomo; niaj vivoj tute apartaj; plena libereco."

Nantas tuj reprenis sian ceremonian mienon kaj sian sekan voĉon de homo, kiu pridiskutas kontrakton :
"Tio estas subskribita, sinjorino."

Kaj li eliris, malkontenta pri si.

Kial do li cedis al la stulta emo konvinki tiun virinon?...
Ŝi estis tre bela; pli bone estis, ke nenio komuna ekzistus inter ili, ĉar ŝi povus lin ĝeni en lia vivo.


* sinjoro De Fondettes : prononcu [de fondet']


FINO DE LA DUA ĈAPITRO


-------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------------