Erzsébet Tuboly's most commented articles
-
Limerikoj kaj limeriksimilaj rimludoj
- 8 commentsAnjo Amika, la mirindvoĉa najtingalo En la densa grandurba ĝangal' Vivas kantbirdeto najtingal' Ŝi, Anjo Amika Ege romantika Surbruste floreto anagal' * Por brazila amiko Wel kaj usona amiko Lariko En Brazilo loĝas kara Wel Ŝatus vojaĝi per karavel' Al rivero iris Ĉe haveno miris Karavel' estis el karamel' * En fora land' sub lariko Vivas li, rimema Lariko Pensadis li forte En dom' kaj surkorte Kaj jen, naskiĝis limeriko…
-
Hajlo
- 5 commentsEl mornaj nuboj Glacibulojn ĵetadas Ĉielaj buboj Ĉielaj buboj Vidantaj homajn larmojn Hurlege ridas
-
Mia filmeto-provo
- 5 commentsGustav Krklec : Arĝenta ŝoseo I. Mi vin ne konas? Aŭdu, bona kamarado, vespero kiam super la tegmento falos, tra mallum’ la strigo kaj noktu’ ululos, kaj nuboj kiel birdoj en parado super turoj de vilaĝoj kaj urboj cirkulos – eliru en la nokton … iru … Dum marŝado vin ebriigos rozoj sovaĝaj. La dorno floros, lotus-okuloj surakvaj malfermos sin en floro. Eliru … iru … Kovril’ arĝenta dekoros la foran ŝoseon laŭ kiu vin gvidos la koro. II. Vi mem ja sci…
-
Guantanamera lau hungara klimato kaj vetero-rilatoj
- 4 commentsGuantanamera Ĉi tie palmoj ne estas Sur kampoj vinberoj kreskas Ĉi tie palmoj ne estas Sur kampoj vinberoj kreskas Kaj oni kantas pri vino Bonega kampara vino Kampara vino kaj bela kamparanino Kampara vino bonega kampara vino La kantoj spiras odoron De bona kampara vino La kantoj spiras odoron De bona kampara vino Bonega kampara vino Ĝojiga ne nur por viro…
-
Kantata poemo de Sándor Petőfi
- 4 commentsLa muzikistoj estas hungaroj vivantaj en Serbio en vilaĝeto Martonoŝ.
-
Eksterordinare varmega vetero
- 4 commentsMortiga Suno Belegajn verdajn kampojn Igas dezerto Cikoniidoj Staradas en la nesto. Tridek sep gradoj. Ĉe vojorando Jen sekiĝantaj ranoj. Kion atendi? Varmega vento Turmentas la arbaron. Falas folioj.
-
Hodiaŭa hajko
- 4 commentsAnseroj flugas El fora nordo sore. Proksimas vintro. ** Flugas de nordo Grizaj sovaĝanseroj Al suda bordo. ******* ĉi lasta por Jadranka :-)
-
Nun mi trovis ĉi videon...
- 4 comments....kaj ĉar plaĉas al mi, mi montras ankaŭ al ipernitianoj :-). La melodio estas "Nova Mondo Simfonio" de ĉeha komponisto Antonín Dvorák.
-
Denove vintro
- 4 commentsRevenis vintro. Sovaĝe furiozas. Frostas birdetoj. Foras promes' printempa. Froste ploras burĝonoj.
-
Maja vespero
- 4 commentsMaja vespero. Floras floroj kaj arboj Mielodoro. En la aero Promes' de amoro Dol ĉ a odoro. Dol ĉa odoro. Kiu pensus nun pri mort'? Belas la mondo. Jen ĉe la vojorando Mortanta kuŝas kato.
-
Du ŝercetoj
- 3 comments* Misionaro iradas en la savano. Subite li ekvidas proksimiĝantan leonon . Li ekpreĝas: Dio mia, sinjoro de ĉieloj, donu, ke ĝi estu kristano. La leono alvenanta haltas apud li, kaj ekpreĝas : karega Jesuo mia, venu estu mia gasto, kaj benu ĉi manĝaĵon, kiun donis al mi. * "Vegetarano" estas indiana vorto kun signifo "mallerta ĉasisto
-
Ridetu iom geamikoj :-) 1
- 3 commentsJen unu el miaj ludetoj el malnovaj tempoj, kiam mi estis komencanta esperantisto.
-
Anjo Amika https://www.ipernity.com/home/61830kantas Videofilmo farita de Jacinto Yogui
- 3 commentsKiel belegan voĉon ŝi havas :-) !
-
Kantoj de MÁTÉ Péter
- 3 commentsJen kanzonoj de MÁTÉ Péter (Budapest, 04.02.1947. - 09.09.1984) ankaŭ nun populara kanzonverkisto, komponisto, kantisto en Hungario. Certe li estis unu el la plej elstaraj komponistoj niaj de la 20-a jarcento . Lia eksterlande plej fama kanzono estas "Elmegyek" (mi foriros) kun titolo "Nicolas" prezentita de Sylvie Vartan. Kelkajn kantojn de li tradukis en E-o VIZI László. https://www.ipernity.com/home/61797 Vizitu lian paĝon, kie legeblas la kantotekstoj, aŭ vi povas ku…
-
Vintro (hajkoj)
- 3 commentsLa unua neĝo ĉijare Molaj neĝflokoj Surkovras tenere la Frostantan teron. Sur la stratoj Tristaj vizaĝoj Senesperaj rigardoj Antaŭ Kristnasko.
-
Ŝerco
- 3 commentsEn la manĝejo de la universitato sola sidas profesoro ĉe la tablo. Alpaŝas lin studento. - Bonan tagon sinjoro profesoro ! Ĉu mi rajtus sidiĝi al via tablo? - Cignoj ne kutimas manĝi kune kun porkoj - respondas la profesoro. - Pardonu sro. profesoro, tuj mi pluflugas - diras ridetante la studento. La profesoro konsterniĝas, kaj grumblante kolere decidas puni la impertinentan junulon. Li donos al li speciale malfacilegajn taskojn je la sekva ekzameno. Kaj okazis tiel, sed la studento solvis ĉ…
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter