Mortiga Suno

Belegajn verdajn kampojn

Igas dezerto



Cikoniidoj

Staradas en la nesto.

Tridek sep gradoj.



Ĉe vojorando

Jen sekiĝantaj ranoj.

Kion atendi?



Varmega vento

Turmentas la arbaron.

Falas folioj.