Erzsébet Tuboly's most appreciated articles
-
Anjo Amika https://www.ipernity.com/home/61830kantas Videofilmo farita de Jacinto Yogui
-11 favoritesKiel belegan voĉon ŝi havas :-) !
-
LISZT Ferenc : La Campanella
-10 favoritesHodiaŭ estas la 200. naskiĝdatreveno unu el la plej famaj kaj plej konataj hungaraj komponistoj: LISZT Ferenc (pr.: list ferenc).
-
Gustav Krklec :Arĝenta ŝoseo
-9 favoritesGustav Krklec (1899-1977) kroata poeto. Ĉi poemon tradukis: Ivo Boroveĉki Ĉe tiu ĉi poemo malfermiĝis la libro " Kroatia poezio" (eldonita en Zagreb, 1983.Bukedo el la kroata poezio, elektita de Josip Pleadin https://www.ipernity.com/home/112008 ), kaj tuj ekplaĉis al mi.
-
Nun mi trovis ĉi videon...
-9 favorites....kaj ĉar plaĉas al mi, mi montras ankaŭ al ipernitianoj :-). La melodio estas "Nova Mondo Simfonio" de ĉeha komponisto Antonín Dvorák.
-
Ŝerco
-9 favoritesEn la manĝejo de la universitato sola sidas profesoro ĉe la tablo. Alpaŝas lin studento. - Bonan tagon sinjoro profesoro ! Ĉu mi rajtus sidiĝi al via tablo? - Cignoj ne kutimas manĝi kune kun porkoj - respondas la profesoro. - Pardonu sro. profesoro, tuj mi pluflugas - diras ridetante la studento. La profesoro konsterniĝas, kaj grumblante kolere decidas puni la impertinentan junulon. Li donos al li speciale malfacilegajn taskojn je la sekva ekzameno. Kaj okazis tiel, sed la studento solvis ĉ…
-
Meze de aŭgusto
-9 favoritesFlave paliĝas la herbejoj kaj kampoj. Malsanas somer'. Facila nebul' kovras la tremetantajn rosperlajn florojn.
-
Limerikoj kaj limeriksimilaj rimludoj
-8 favoritesAnjo Amika, la mirindvoĉa najtingalo En la densa grandurba ĝangal' Vivas kantbirdeto najtingal' Ŝi, Anjo Amika Ege romantika Surbruste floreto anagal' * Por brazila amiko Wel kaj usona amiko Lariko En Brazilo loĝas kara Wel Ŝatus vojaĝi per karavel' Al rivero iris Ĉe haveno miris Karavel' estis el karamel' * En fora land' sub lariko Vivas li, rimema Lariko Pensadis li forte En dom' kaj surkorte Kaj jen, naskiĝis limeriko…
-
Hodiaŭa hajko
-7 favoritesAnseroj flugas El fora nordo sore. Proksimas vintro. ** Flugas de nordo Grizaj sovaĝanseroj Al suda bordo. ******* ĉi lasta por Jadranka :-)
-
Nokte 08. 12.
-7 favoritesKun vip' en mano Rajdante ventodorse Alvenis vintro. Krevis la nuboj. Amaso da neĝflokoj Sur teron falis. Matena frosto. Dika, mola neĝo jam Kovras la kampojn.
-
Kantata poemo de Sándor Petőfi
-6 favoritesLa muzikistoj estas hungaroj vivantaj en Serbio en vilaĝeto Martonoŝ.
-
Tago de la poezio
-6 favoritesLa 11-a de aprilo , naskigxtago de elstara hungara poeto Attila JÓZSEF ,en Hungario estas "Tago de la Poezio". Jen poemo de li tradukita de nia esperantista poeto Imre SZABÓ www.ipernity.com/home/32699 (el la volumo "Purakore" ) Senespere Lante, revante Sed oni fine jen alvenas sur marĉa, sabla, trista tero, kontemplas reve, kapon tenas prudente, saĝas sen espero. Sen trompo ankaŭ mi ekstrebas kontempli saĝe kaj leĝere. Arĝenta hakilsvingo ŝvebas sur popla foliar' mister…
-
Maja vespero
-6 favoritesMaja vespero. Floras floroj kaj arboj Mielodoro. En la aero Promes' de amoro Dol ĉ a odoro. Dol ĉa odoro. Kiu pensus nun pri mort'? Belas la mondo. Jen ĉe la vojorando Mortanta kuŝas kato.
-
Hajkoj kaj floroj
-5 favoritesEstas somero Bunta papilio dancas Sur la lavendo Bunta papilio Dancadas kun zefiro Senombra brilo Lilaj lavendoj Alloge bonodoras Dancas papilio Velkanta rozo Akra sunbrilo murdas Ĝin, flora sorto Matena roso Larmogutojn feinajn Ploras la rozo? Sur ruĝaj rozoj Magiaj kristalgloboj Brilas rosgutoj Jen rozo brilas Sur ĝi aventurema Formiko iras Sur flava rozo Brilas kristalglobetoj Forpasis pluvo
-
Kantoj de MÁTÉ Péter
-5 favoritesJen kanzonoj de MÁTÉ Péter (Budapest, 04.02.1947. - 09.09.1984) ankaŭ nun populara kanzonverkisto, komponisto, kantisto en Hungario. Certe li estis unu el la plej elstaraj komponistoj niaj de la 20-a jarcento . Lia eksterlande plej fama kanzono estas "Elmegyek" (mi foriros) kun titolo "Nicolas" prezentita de Sylvie Vartan. Kelkajn kantojn de li tradukis en E-o VIZI László. https://www.ipernity.com/home/61797 Vizitu lian paĝon, kie legeblas la kantotekstoj, aŭ vi povas ku…
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter