Akompana muziko : Beethoven : Lunlumo sonato
Akompana muziko : Adagio de Secret Garden
Arĝenta ŝoseo
l.
Mi vin ne konas? Aŭdu, bona kamarado,
vespero kiam super la tegmento falos,
tra mallum' la strigo kaj noktu' ululos,
kaj nuboj kiel birdoj en parado
super turoj de vilaĝoj kaj urboj cirkulos,
eliru en la nokton ... iru ... Dum marŝado
vin ebriigos rozoj sovaĝaj. La dorno floros,
lotus-okuloj surakvaj malfermos sin en floro.
Eliru ... iru ... Kovril' arĝenta dekoros
la foran ŝoseon laŭ kiu vin gvidas la koro.
ll.
Vi mem ja scias ke mondoj kaŝitas
en via interno, ke sur la fondo anima
brilas stelaro, l'abismoj en falo senlima,
kaj - se vi volas - ventegon vi spitas
per la ventego muĝanta en via brusto.
Eliru en la nokton. En la nigra arbusto
najtingaloj kantos. Bruetos la fonto.
Super via kapo brilos blanka stelo foje.
Kaj se vi volas, sur la horizonto
vi vidos la dion,sekvanta vin voje.
lll.
Ne kredu la nokton kaj venton kiu insidas
ŝirante la rifon de via ekstazo,
surtretu la serpenton laŭ okazo,
kaj estu kiel vojaĝanto kiu rapidas
laŭ fora stepo al la verda oazo.
Eliru en la nokton ... iru ... Dum marŝado
vin ebriigos rozoj sovaĝaj. La dorno floros,
lotus-okuloj surakvaj malfermos sin en floro.
Eliru, kamarado ... Kovril' arĝenta dekoros
la foran ŝoseon laŭ kiu vin gvidas la koro.
Sign-in to write a comment.