Fabeleto pri la vegetarana rano





Lagoborde en Omano

Vivis iam granda rano.

Regis super ranpopolo

Laŭ propra alta volo



Malben’ peza lin tre premis

Pro kio li eĉ blasfemis.

Stranga kutimo, ne rana

Estis li vegetarana.



Dum la frua infanaĝo

Amuzante sin per naĝo

Inter araneoj ludis

Akompane muŝoj flugis.



Manĝotempojn li traploris

Kie la lilioj floris

En la tuta imperio

Tie fartis bon’ reĝido



Patran vorton (nur vaneco)

Auskultis li pro deco.

Enpaŝante en junaĝon

Ne forgesis la miraĝon.



Manĝi muŝon kia krimo,

Kia bruta prakutimo!

Eble mi ne estas rano

Aŭ mankas unu rado?



Foje granda festo estis

Gravuloj ĉiuj ĉeestis

Nur reĝido laŭ kutimo

Tremis sub salik’ pro timo.



Vespermanĝa tempo venis

Kuiristoj muŝojn prenis

Bela reĝido nur palis

Ĝis pro naŭzo teren falis.



Olda reĝo al li diras,

Dum la gastoj ege miras.

Ekde nun laŭ mia vorto

En favoron levu sorto.



Mia morto proksimiĝas

Mia vivo jen finiĝas.

Estu vi la nova reĝo

Prudenta en reĝa seĝo!



La reĝido bone regis,

Ĉiujn lamentojn tralegis.

Mankis al li nur edzino

Kiu estus bel’ reĝino



Vivis bela fraŭlino

Brila kiel malaĥito

En najbara lagobordo

Posedant’ de reĝa koro.



Grandan muŝon ŝi malamis

Tage nokte ĝin ĉasadis.

Ŝia geedza kondiĉo

Estis viv’ de reĝ’- amiko



Juna reĝo tre malgajas.

Devas juĝi sed kor’ amas.

Solvon sendis ranodio,

Fluge venis cikonio.