Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: fablo

  • Lukiano:Junulo sur galopanta ĉevalo (fablo)

    - 27 Jun 2012
    plej rapida  galopo
    Lukiano Junulo sur galopanta ĉevalo Okazas al vi tute simile kiel al tiu junulo, kiu, kiel oni rakontis, saltis sur kurantan ĉevalon. Tiu sovaĝe rapidege forgalopis kun li. Sed la junulo ne kuraĝis desalti dum la kurado. Jen li renkontis lin iu kaj demandis, kien li celas. " Tien, kien plaĉas al tiu", respondis la junulo kaj montris al la ĉevalo. Tiel ankaŭ vi, se vi volas honori la veron, devas respondi al demando 'Kien vi propre celas?' 'Tien, kien plaĉas al la pasioj.' Foje vi…

  • F. Kafka: Malgranda fablo (fablotraduko)

    - 03 Jul 2012
    Kafka: Malgranda fablo
    F. Kafka Malgranda fablo „Aĥ“, diris la muso, „la mondo fariĝas pli malvasta post ĉiu tago. Unue ĝi estis tiom larĝa, ke mi timis, mi kuris plu kaj estis feliĉa, ke mi vidis fine dekstre kaj maldekstre en la foro murojn, sed tiuj longaj muroj tiom rapide proksimiĝas unu al la alia, ke mi estas jam en la lasta ĉambro kaj tie en la angulo staras la kaptilo, en kiun mi kuras.“ „Vi devas ŝanĝi nur la kurdirekton“, diris la kato kaj manĝis ĝin. tradukis Hans-Georg Kaiser https:/…