All articles concerning %name%
Photos
|
Docs
|
Articles
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Mi rapidegis por traduki tiun ĉi trian parton de la 19a ĉapitro. Kiel antaŭvidita, ĝi estas vere drama... ... Ĉu Lurĵo ? ... Ĉu Silvano? ... Kiu finfine venkos? ... Ĉu iu venkos? ... BONAN LEGADON ! Kiel eble plej baldaŭ, mi aldonos la lastan ĉapitron de la romano. Mi ŝuldas multajn korajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule korektis miajn erarojn, proponis solvojn por poluri la stilon, helpis min per iliaj taŭgaj konsiloj ... Mi jam dankegas al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj rimarkoj!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (1/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Ĉu Silvano ankoraŭ povos eviti la katastrofon?... Komencas nun emociiga ĉapitro... BONAN LEGADON ! ... kaj ĝis tre baldaŭ por la sekva parto ! Mi jam kore dankas al IVAR, GINETTE kaj DOROTA pro iliaj taŭgaj rimarkoj kaj proponoj, rilate al mia traduko.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 16 (2/2)
Karaj geamikoj, Iom malfrue, jen la sekva parto de via felietono - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. ... Ĉifoje, Ĵermena troviĝas en tre malagrabla situacio. Kia destino atendas ŝin?... BONAN LEGADON ! Mi ŝuldas dankojn al MICHAEL, IVAR, DOROTA, ANJO kaj FILIP pro iliaj proponoj kaj komentoj. (Polurita la 2an de januaro 2014)
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 13 (1/2)
Karaj geamikoj, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Kiel reagos Silvano post la aresto de sia amiko Cezaro?... BONAN LEGADON ! NB : Mi jam elkore dankas al NOĈJO, IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 2a ĈAPITRO (1/2)
Karaj geamikoj, Jen la dua ĉapitro (unua parto) de mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" (Maxence Van der Meersch). Se vi ĵus malkovris tiun ĉi paĝon, la kompletan unuan ĉapitron vi povas jam legi ĉi tie : www.ipernity.com/blog/mike59/442987 Antaŭdankon pro viaj eventualaj rimarkoj kaj proponoj... Bonan legadon! ...
-
KER- EKZAMENO ... Mi sukcesis! Uf!!!
Jen la rezultoj, kiujn mi ĵus rete legis :
-
Tago de inoj... Journée des femmes...
Al ĉiuj miaj amikinoj de Ipernity, mi deziras feliĉan festotagon... sed precipe EGALECON !!! A toutes mes amies d'Ipernity, je souhaite une belle journée de fête... mais surtout l'EGALITE !!! NB : BONVOLU LEGI LA BELETAN POEMON, KIUN NIA AMIKO MIKAELO BRONŜTEJN SPECIALE SKRIBIS POR ĈIUJ VI !!! www.ipernity.com/blog/36860/379614
-
TRE MALBONA NOVAĴO !!!
-
KORAN DANKEGON ! / De tout coeur, un grand MERCI !
Tutkore mi dankegas al ĉiuj miaj karaj geamikoj en Ipernity pro la tre simpatiaj kaj kortuŝantaj bondeziroj okaze de mia naskiĝtago ! VIVU ESPERANTO ! VIVU AMIKECO ! De tout coeur, je remercie tous mes amis d'Ipernity pour les souhaits bien sympathiques et touchants à l'occasion de mon anniversaire ! VIVE L'ESPERANTO! VIVE L'AMITIE !
-
SANKTA VALENTENO/ ST VALENTIN/ VALENTINE/ VALENTINSTAG/ SAN VALENTIN...
Al ciuj la geamantoj en Ipernity, mi deziras feliĉegan Sankt-Valentenan Tagon! A tous les amoureux sur Ipernity, je souhaite une très heureuse fête de Saint Valentin! I wish a very happy Valentine's Day to all the lovers on Ipernity! Ich wünsche alle die Verliebte in Ipernity einen sehr glücklichen Valentinstag ! Deseo a todos los enamorados en Ipernity un muy feliz Dia de San Valentin! Auguro a tutti gli innamorati in Ipernity molto felice San Valentino festa!
-
SHAKESPEARE / ŜEKSPIRO (English / Esperanto)
Tiun tekston de Ŝekspiro, mi lernis en la originala angla teksto. Kun granda ĝojo, mi eltrovris la esperantan tradukon en la blogo de BLAZIO. Jen la du tekstoj - por mia propra plezuro kaj ankaŭ la via...mi esperas, eĉ se la priskribo de la homa kondiĉo ne estas vere "optimista", ĉu ne?!!!
-
AFRIKA RAKONTO (traduko: lasta versio)
Mia amiko JOSE de KINŜASA sendis al mi tiun rakonton en la franca kaj petis, ke mi traduku ĝin esperanten. Jen mia teksto... Bonvolu korekti miajn erarojn... Antaŭdankegon pro via altvalora helpo !!! (Jen la nova versio kun multaj korektoj, dank'al CEZAR, MARKUS, MICHAEL kaj MARTIN). Ĝi estas nun KOMUNA LABORO!
-
LA BILDSTRIOJ KIEL LERNOLIBROJ (Michel DECHY)...
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi informis vin pri la nova lernolibro verkita de Michel DECHY... ( BV (re)legi en la franca : https://www.ipernity.com/blog/mike59/251040 ) Oni povas nun aĉeti ĝin al U.E.A. Jen la eta mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis : Bildstrioj kiel lernolibroj, La, Michel Dechy , Lerniloj, vortaroj , Michel Dechy , 2010. Lernolibro bazita sur bildstrioj. Kun abundo da informoj, ekzemploj kaj ekzercoj Prezo: 6.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8456
-
SEN FAMILIO...
Karaj geamikoj de Ipernity... Bonvolu permesi al mi tiun elkoran inviton... Jam de pluraj monatoj, mia amiko NOEL LECOMTE ade tradukas multajn tekstojn de famaj francaj verkistoj, ĉefe de la deknaŭa jarcento : Daudet, Maupassant, Allais...
-
ESPERANTO : Multajn interretajn (podkastajn) radioelsendojn / Listo de ANĈJO...
Interretajn (podkastajn) radioelsendojn en Esperanto oni povas trovi sur la jenaj retpaĝoj:
-
JEN MIA PLEJ NOVA VERSIO (traduko) : "TRISTAS JA VENECI' " de Charles AZNAVOUR
Karaj geamikoj kaj legontoj, Por respondi al demando de amikino, mi provis traduki la francan kanzonon de Charles AZNAVOUR " Que c'est triste Venise". La originalan tekston skribis la franca verkistino kaj aktorino Françoise DORIN en 1965. http://fr.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7oise_Dorin Mi petas vian indulgon... Mi tute ne estas poeto kaj bedaŭras povi al la originala teksto rehavi nek sian sonorecon kun rimoj nek sian ritmon de ses silaboj, sed precipe sian signifon - tamen mi kiel eble plej konservis la eblecon "kanti" ĝin esperante. Mi tre dankas al TJERI , kiu proponis pli taŭgan titolon. Jen la nova versio kun pli bona traduko. (Hodiaŭ - la 6an de majo - dank'al la taŭga propono de VEJDO, jen nova versio kun alia titolo!) Ne hezitu aldoni viajn komentojn aŭ/kaj proponojn por plibonigi tiun ĉi tradukon. DANKEGON !!!
-
TRADUKO : "NOKTO KAJ NEBULO" (kanzono de Jean FERRAT)
Jen mia traduko de la kanzono "NUIT ET BROUILLARD" de Jean FERRAT, kiu forpasis la 13an de marto. La teksto temas pri la "Holokaŭsto" (="Shoah") dum la dua mondmilito, kiu kaŭzis la amasmurdon de milionoj da homoj : ĉirkaŭ ses milionoj da Judoj, sed ankaŭ multe da Ciganoj, samseksemuloj, handikapuloj..., eĉ esperantistoj. Estas tute ne kutime elvoki tiun gravan eventon en kanzono, sed Jean FERRAT, kies patro mortis en Aŭŝvico, skribis tiun tekston kaj kantis ĝin ĉar li deziras, ke neniu forgesu... Ĉu vi deziras aŭskulti la francan kanzonon, jen la ligilo : https://www.ipernity.com/doc/mike59/7640572 Mi bedaŭras esti nek poeto nek sperta esperantisto... Dankegon pro via indulgo sed ankaŭ viaj komentoj, viaj konsiloj ... kaj via eventuala helpo por korekti miajn erarojn!!!
-
Chansons françaises/ Francaj kanzonoj...
MERCI BEAUCOUP à ROGER pour ce lien qui permet d'écouter de nombreuses chansons françaises!