Tristas ja Veneci'



Tristas ja Veneci'

Nia mortinta am'

Tristas ja Veneci'

Ni ne amas nin jam.


La vortojn serĉas ni

Sed enu' forprenas

Ni dezirus plori

Tamen jam ne povas.


Tristas ja Veneci'

Kiam barkaroloj

Povas nur emfazi

Silenton sen larmoj.


Kaj sin premas la kor'

Vidante gondolojn

De amsopira par'

Ŝirmi feliĉecon.


Tristas ja Veneci'

Nia mortinta am'

Tristas ja Veneci'

Ni jam ne amas nin.


Muzeo aŭ preĝej'

La vanaj belaĵoj

Alloga enirej'

Al tristaj okuloj.


Tristas ja Veneci'

Vesper' sur la lagun'

Kiam manon serĉi

Neeblas ekde nun.


Ni provas ironi

Vagante sub lunlum'

Ekprovas forgesi

Ĉiujn vortojn de am'.


Adiaŭ kolomboj

Kiuj eskortis nin

Kun perditaj revoj

Adiaŭ Suspirpont'.


Tristas tro Veneci'

Nia mortinta am'

Tristas tro Veneci'

Ni ne amas nin jam.