All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Belega poemo de Kálmán Kalocsay ( = Kolomano)...

    En la elstara retmagazino KARAPACO de nia amiko CEZAR, mi ĵus eltrovis tiun admirindan kaj kortuŝan poemon de Kálmán KALOCSAY ( eo.wikipedia.org/wiki/Kalocsay ). (Prononcu [kaloĉai]) Mi kore invitas vin ofte viziti la paĝaron de CEZAR por malkovi aliajn multegajn belaĵojn!!! Jen la ligo : karapacopanoramo.blogspot.com

  • JEN MIA PLEJ NOVA VERSIO (traduko) : "TRISTAS JA VENECI' " de Charles AZNAVOUR

    Karaj geamikoj kaj legontoj, Por respondi al demando de amikino, mi provis traduki la francan kanzonon de Charles AZNAVOUR " Que c'est triste Venise". La originalan tekston skribis la franca verkistino kaj aktorino Françoise DORIN en 1965. http://fr.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7oise_Dorin Mi petas vian indulgon... Mi tute ne estas poeto kaj bedaŭras povi al la originala teksto rehavi nek sian sonorecon kun rimoj nek sian ritmon de ses silaboj, sed precipe sian signifon - tamen mi kiel eble plej konservis la eblecon "kanti" ĝin esperante. Mi tre dankas al TJERI , kiu proponis pli taŭgan titolon. Jen la nova versio kun pli bona traduko. (Hodiaŭ - la 6an de majo - dank'al la taŭga propono de VEJDO, jen nova versio kun alia titolo!) Ne hezitu aldoni viajn komentojn aŭ/kaj proponojn por plibonigi tiun ĉi tradukon. DANKEGON !!!

  • NOVAĴOJ DE "VINILKOSMO" : KANZONOJ, MUZIKO KAJ VIDEO...

    Informletero de Vinilkosmo n-ro 25 pri aktualaj esperanto-muzikoj ( vidu ankaŭ http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=25&lge=e ) JEN LA ESPERANTA VERSIO DE LA LASTA LETERO DE "VINILKOSMO". DANKEGON AL FLO!!!

  • HIMNO AL LA SUNO de la Faraono Aĥnaton

    Jen la traduko de la fama "Himno al la Suno", skribita de la hereza Faraono Aĥnaton, kiu deziris imponi monoteismon en Egiptio : la kulto de dio Aton. Tiun tre belan tekston tradukis Kálmán (Kolomano) KALOCSAY (1891-1976).

  • TREZORO POR VI : PLI DA 300 E-LIBROJ EN ESPERANTO

    Ĉu vi deziras legi esperante? De pluraj monatoj, mi celas disponigi al ĉiuj la esperantistoj e-librojn kiujn mi iom post iom kolektas kaj alŝutas en Ipernity. Mi elkore invitas ĉiu el vi elŝuti tute facile kaj libere unu, plurajn aŭ ĉiujn la e-librojn de mia albumo :"E-LIBREJO EN ESPERANTO" : https://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 Hodiaŭ ĝi enhavas 305 librojn aŭ dokumentojn. BONAN LEGADON!!! Ĉar la antaŭa e-librejo de Franko Luin (Inko) malaperi…

  • TRADUKO de "LA LETEROJ EL MIA MUELEJO" (Alphonse DAUDET)

    Elkore kaj denove mi invitas vin legi la mirindan tradukon de pluraj el la "Leteroj el mia Muelejo" farita de nia amiko Noel LECOMTE. Mi certe ne estas spertulo pri esperanto, tamen kiam mi legas la tradukon de Noel oni vere retrovas la ravitan agordon de tiu ĉi majstroverko de la franca literaturo. La traduko de Noel ege respektas la originalan stilon de la verkisto kaj eĉ klarigas plurajn vortojn, kiujn nefranca leganto ne povus kompreni. Jen la ligilo de lia blogo, kie vi eltrovos…

  • "LETEROJ EL MIA MUELEJO" EN ESPERANTO

    La famkonatan verkon de Alphonse DAUDET "Lettres de mon Moulin" vi povas ekde nun legi en esperanto dank'al la mirinda laboro de nia amiko Noel LECOMTE, kiu jam tradukis kvin el la rakontoj . https://www.ipernity.com/blog/58225

  • NI HELPU AL EDUKADO.NET KAJ KATALYN KOVATS

    Ekde la 22an de majo, nia Amikino (ĉe Ipernity) KATALYN KOVATS ekis kampanjon por savi la retejon EDUKADO.NET, kies ŝi estas la redaktorino. Jen retletero, kiun mi ĵus ricevis... DANKEGON pro via helpo!

  • REZULTOJ DE LA EŬROPA BALOTO POR "EŬROPO-DEMOKRATIO-ESPERANTO"

    Dum la eŭropa baloto de 2004, nur Francio prezentis liston por EDE. Ĉijare, du landoj el la 27 de la Eŭropa Unio prezentis listojn por konatigi Esperanton kaj propozi la verdan lingvon kiel komunikilo: Germanio kaj Francio . Ne estas facile eltrovi la rezulojn de "etaj listoj"... Jen finfine ili estas:

  • NIA KOMUNA E-LIBREJO... NOVA ALDONO... BV ALŜUTI ...

    Karaj geamikoj kaj samideanoj... Vi eble jam scias, ke la e-librejo de Franko Luin ne plu ekzistas rete... Feliĉe, mia amiko Zhang Xuesong kaj mi elŝutis la tutan e-librejon antaŭ gxia malapero... Ne hezitu do! Tiu-ĉi librejo estas VIA librejo... Tiu-ĉi trezoro estas VIA trezoro... Bonvolu helpi min kaj Zhang ...Ĉi-tiuj e-libroj estas komunaj havoj de ĉiuj la esperantistoj! ... Ni savu do kune nian komunan havon!!! Do BV alŝuti ilin kaj disvastigu ilin!!! https://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 https://www.ipernity.com/doc/deodaro/album

  • Ĉu vi ŝatas BILDSTRIOJN en ESPERANTO? ...

    Mi invitas vin viziti la tre bonan blogon de kelkaj junuloj ... Ili certe meritas niajn kuraĝigojn!!! Eble vi jam konas en Ipernitio la blogojn de Brigitte Monfort, Saŝa (Spiritistino) kaj Annuŝka... tri el la farintoj! Certe la traduko al la franca ne estas ĉiam bona, sed mi tre volonte helpos ilin (jam farita por kelkaj desegnaĵoj)...

  • MIA TRADUKO : POEMO DE VERLAINE ...

    Mi provis traduki la famkonatan poemon de VERLAINE al ESPERANTO... Bedaŭrinde estas mi nek tre bona esperantisto nek... tre bona poeto!!! Do bonvolu pardoni miajn erarojn (eble eĉ korekti ilin!) kaj - kompreneble - la multe malpli bonan valoron de la traduko ol tiu de la mirlaboro de Paul VERLAINE ! Ĉefe mi provis esprimi esperante kaj fidele plejeble la francan signifon de la originalaj versoj. Tamen mi ankaŭ klopodis konservi regulan ritmon sed la sessilabo-versoj iĝas oksilaboj en mia traduko. Neankaŭ la rimoj havas saman ordon. Malfacila laboro... Sed ni ne forgesu, ke VERLAINE diris pri sia poezio "De la Musique avant toute chose!" ( "Muziko antaŭ tutaĵo! ")... Mi esperas, ke tamen la traduko iom plaĉos al vi!

  • VIA E-LIBREJO : BV ELŜUTI !!!!

    Ne hezitu elŝuti senpage viajn e-librojn!!! Jen mia ligilo : https://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911

  • TRADUKO de la kanzono "Le Plat Pays" en ESPERANTO

    Mi provis traduki la famkonatan kanzonon de Jacques Brel "Le Plat Pays"... Malfacila laboro... eĉ pretendema por komencinto kiel mi... Bonvolu pardoni miajn erarojn kaj mallertaĵojn... Ĉar mi estas nek naturdotita poeto nek sperta esperantisto, mi tradukis preskaŭ "vorto por vorto" sen rimoj kaj sen versfaradaj reguloj, sed mi tamen provis respekti la ritmon de la mirinda kanto... Anticipe mi dankegas vin pro viajn korektadojn kaj konsilojn ĉar mi deziras plibonigi mian scipovon en esperanto.