Karaj geamikoj kaj samideanoj... Vi eble jam scias, ke la e-librejo de Franko Luin ne plu ekzistas rete... Feliĉe, mia amiko Zhang Xuesong kaj mi elŝutis la tutan e-librejon antaŭ gxia malapero...
Ne hezitu do! Tiu-ĉi librejo estas VIA librejo... Tiu-ĉi trezoro estas VIA trezoro... Bonvolu helpi min kaj Zhang ...Ĉi-tiuj e-libroj estas komunaj havoj de ĉiuj la esperantistoj! ... Ni savu do kune nian komunan havon!!!
Do BV alŝuti ilin kaj disvastigu ilin!!!
Hodiaŭ, mi ege gxojas pri granda kaj grava novaĵo!
Nia Amiko kaj granda Poeto de Ipernitio CEZAR ĵus donacis sian novan tradukon de romano de B. TRAVEN : "La Trezoro de l'Sierra Madre".
Tiu romano estas la tria de B. TRAVEN, kiun tradukis CEZAR kaj DONJO.
GRATULON!!!! Kaj tutkore DANKEGON por ĉiuj la legontoj, estimata CEZAR!
http://www.traven.cezarpoezio.de/
Por scii pli pri B. TRAVEN http://eo.wikipedia.org/wiki/B._Traven
Dank'al CEZAR, nova verko estis aldonita al nia komuna librejo...
BONAN LEGADON !!!

Tamen mi konstatis, ke la materialo en cxi tio formo ne estas bone utiligebla, krom por personoj, kiuj scias, kion ili sercxas. Verkoj estas, sendepende de ilia karaktero en simpla alfabeta listo. Dikaj kaj maldikaj, komplikaj kaj facilaj, legindaj kaj nur pro aliaj kialoj kolektitaj.
Oni devas ricevi la tutan dokumenton por decidi cxu indas.
Probleoj, kiujn ekzemple googlebooks pli inteligente solvis. Antauvido, bibliografiaj datumoj, recensoj, rilataj verkoj.
Mi esperas, ke ni povas krei surbaze de la dokumentoj iun strukturon, kiu instigas al legado. Nun estas arkivo, kiu konservas. Ni devas vigligi la literaturon.
Al Luin mi estas precipe dankema, ĉar li akceptis eĉ duan version de "La Mortula Ŝipo", plibonigitan version, tion li faris, kiam li estis jam malsana, li sciis, ke li ne plu havos multan tempon por tio, kaj do li rapide faris la duan version de la Mortula Ŝipo. Mi ne sciis pri lia sanstato, tial lia grumblemo min ĉiam iomete ĉagrenis, sed nun ni ja scias, kiun problemon la kuraĝulo Luin vere havis. Li estis heroo, li akompanis la Inko- ŝipon ĝis la lasta momento. Ke grandaj organizojne savis ĝin estas hontiga por ili. Se eĉ grandaj organizoj lasas droni tiajn gravegajn entreprenojn, kio do subtenu ilin, nu, tion mi demandas min, ĉu vere nur privataj personoj kapablas al tiaj savmanovroj???? Simile pri la TV-programo en Brazilo, kiam la respondeculo ĵetis la mantukon en la ringon, la tv-ŝipo tuj sinkis. Oni demandas sin zorgoplene, kion faras la grandaj organizoj ĉiutage? Ĉu ili manikuras la tutan tagon la fingrungojn al si, ke ili ne havas tempon kaj kapacitojn por tia grava afero, kiel estis la INKO-eldonejo:)?
Mikelo59* has replied to CezarMi petas al ĉiuj bonvolu helpi min, ĉefe por konatigi la librejon kaj ankaŭ kopii ĝin tute kaj plurfoje ĉar neniu povas scii pri la estonteco... Ankaŭ, la librejo meritas pli bonan klasifikon... kaj tio demandas pli da laboro...
Dankegon!!!
Sign-in to post a comment.