Oktobro 2009

Saluton !

Ho ne! Ne pensu ke Vinilkosmo malaperis, for la ideon pri tio! Se la
novaĵoj iĝas maloftaj kaj ke oni devus paroli pri jara informletero,
kulpis pri tiom longa silento la amasego da laboro plenumita dum tiu
tempo....

Unue, kaj tio estas la granda novaĵo, laŭ la peto de multenombraj
interretuloj kaj ankaŭ de artistoj, la MP3- kaj OGG-versioj por laŭleĝa
kaj tuja elŝutado de kreskanta nombro de albumoj el nia katalogo estas
jam disponeblaj en nia tiucela elŝutretejo, Vinilkosmo-mp3.com. Legu
kelkajn klarigojn ĉi-sube atendante vian viziton kaj elŝutojn,
kompreneble!

Tiu grandega laboro tute ne bremsis la produktadon nek la distribuadon de
tiuj objektoj tuŝeblaj kaj enmanigeblaj kio estas la KDoj (KoDiskoj),
DVDoj (DoVoDoj) kaj aliaj fizikaj sonportiloj, ne malpli ol sep novaj
albumoj, inter kiuj unu DVD celanta la varbadon de esperanto al tiuj kiuj
ankoraŭ ne parolas tiun lingvon... sed certe poste tion faros!

Notindas ke reveno de Ĵomart kaj Nataŝa kun nova albumo produktita de
ilia propra eldonejo "ĴomArt's Studio", kaj la unua albumo de ilia
filino, Carina, kiu certe garantios la posteularon de tiu dinastio
naskiĝanta.

Kaj Tiel Plu kaj Espo-Despo (pasinte kaj parte Esperanto-Desperado), estas
en la ĉefpaĝo de tiu ĉi letero pro po unu nova albumo. Tiu de
Espo-Despo estas ankaŭ nova teknika sperto kiun ni invitas vin malkovri.

Kaj Kapriol kaj Tone, du novaj talentoj agnoskitaj kun la apero de iliaj
unuaj albumoj, sed certe ne iliaj lastaj....

Dezirante al vi bonan esploradon de ĉiuj tiuj muziknovaĵoj, dankon al
ĉiuj pro via pacienco kiun ni esperas rekompenci kiel eble plej bone per
ĉi tiu nova numero
!

=== Vinilkosmo-Novaĵoj ===

Collection ĴomArtaĵoj -
la ruĝa albumo' - Ĵomart kaj Nataŝa
- vkkd 94


Ĵomart kaj Nataŝa estas duopo kiu komencis kanti en esperanto en 1987 en
Kazaĥio. Antaŭ tio, de 1983, Ĵomart kantis unue sola, kaj poste kun sia
esperanto-rokgrupo Kredo. La duopo devenas el Kazaĥio, kie ili multe
vojaĝis koncertante dum diversaj e-aranĝoj. Tie ili aperigis la plej
unuan en tiama Sovetio vinilan diskon Somera mondo (1989) ....


Aventur' - Kapriol' - vkkd 95


La unua albumo de Kapriol'! aperis okaze de ilia 3a koncerto por KEF
(Danio). La frisa bando Kapriol'! (Nederlando) estiĝis spontane dum
balfolkaj (popolbalaj) vesperoj. La muzikistoj de la muzikgrupo jam ludis
sur multaj festaj scenejoj. Marita kaj Marian ludis dum longaj jaroj en la
esperanto-grupo Kajto, kaj nun ili prezentiĝas en la duopo Marianta
(flutoj, akordiono, kanto) ....


Carina kantas por vi en Esperanto - Carina - vkkd 96


Ne tiom multnombras albumoj de porinfanaj kantoj en esperanto. Tial la KD
de Carina konsistas el kantoj registritaj de kiam ŝi estis ege juna ĝis
2009. ....


Esperante - Espo Despo - vkkd 97


Jen Esperante, la nova albumo de Espo Despo - mallongigo de la nova vizaĝo
de la bando Esperanto Desperado, vidu en la katalogo la albumojn
BroKantaĵoj (Vkkd 34) kaj Hotel Desperado (Vkkd 72) ....


Repe, Ritme , Sone... - Tone - vkkd 98


La Brazila artisto Tone (Antonio Moreira Filho) el San Paŭlo ekkonatiĝis
en brazilaj aranĝoj kaj kongresoj ekde la jaro 2005-2006 per la furora
"Nova kanto" ....


Surplacen Venu Vi - Kaj Tiel Plu - vkkd 99


Post "Sojle de la klara temp'" vkkd 32 (2001) kaj "Plaĉas al mi" vkkd 74
(2004), la kataluna bando Kaj Tiel Plu daŭre proponas vojaĝon tra la
muzikoj de la mezepoko kaj de la tradicioj kataluna, okcitana kaj sefarda.
Krome, reaperis la originala spirito de la bando kiu en sia komenco
trinkis el internacia repertuaro, kaj proponas ankaŭ kantojn kaj dancojn
el Kroatio, Kabilio, Danio kaj Anglio ....


Esperanto estas ... - - vkdv d1


La DVD « Esperanto estas » estas aktuala informfilmo pri esperanto
direktata al la ne esperanta publiko. La ĉefa celo estas prezenti
esperanton de interne, vivantan, modernan kaj plene funkciantan kiel
internacia lingvo kun multnombraj facetoj kaj karakterizoj ....


=== Vinilkosmo-mp3.com lanĉiĝis oficiale ekde julio! ===

Post longega preparado, finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni
malfermas publike novan retejon (MP3 kaj OGG-servo) komplementan al la jam
konata
www.vinilkosmo.com kaj kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per
elŝutado esperanto-muzikaĵojn.

La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj
"Popo - Roko - Hiphipo - Elektronik" kaj "Kanzono - Tradicia" estas
provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo.

Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom
aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj.

Ankaŭ virtualaj albumoj neeldonitaj estas en preparado por ilia baldaŭa
enretigo ("JoMo kantas Mayoma-n" kaj "Eterne Rima"), kaj estas planataj
enretigo de malnovaj kasedalbumoj kiel ekzemple "62 minutoj" de Persone.

Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo,
kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi
la "Helpkonsilojn" en la maldekstra menuo malsupre ĉe "Informoj".

Ni esperas, ke ĉi tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte
viziti ĝin kaj sekvi kiel ĝi evoluas, kaj malkovri la albumojn
(aŭskultado de ĉiuj muzikaĵoj) kiu ankaŭ povas esti utila por elekti
kaj aĉeti la KDojn ĉe Vinilkosmo.com.

Notu bone la adreson :
http://www.vinilkosmo-mp3.com.

Bonan viziton!

Dankon pro via atento!

Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton