All articles concerning %name%
-
Bavara Esperanta Ligo (BELO) elfurzis la animon
La 13opa ĉeestanta membraro kaj 4opa estraro decidis malfondi la organizon. La multjaran protokolkolekton, t.e. puran paperrubon heredis la Bavara nacia biblioteko. La malaperinta asocio tamen agos kiel civitanrajta societo ene de la Germana Esperanta Societo. Kiumaniere, neniu diris. Bone...
-
Lingvoilo - stila kaj gramatika kontrolilo por tekstoj en Esperanto
LanguageTool (LT) estas senkosta programo por kontroli stilon kaj gramatikon de tekstoj en ĉ. 25 lingvoj. Dominique Pellé adaptis ĝin al Esperanto ...
-
Ĉu Brian Moon laŭstatute alelektiĝis Akademiano?
-
Resti kun leono estas danĝere
La Akademio ĵus traktis la malnovan demandon, ĉu oni povas esprimi la titolan (kaj simil-specajn) frazojn ankaŭ per "Resti kun leono estas danĝera (afero)". Ĉu danger-e aŭ danĝer-a? Ambaŭ eblas kaj estas ĝustaj laŭ la Akademio ...
-
92 jaraĝa pirato
Li rabkopias diskojn kun filmoj kaj dissendas ilin al usonaj soldatoj servantaj diversloke. Li neniam produktis ilin, sed nur aĉetas jam rabkopiitajn diskojn kaj plumultobligas ilin. Po kelkcentoj tage. tinyurl.com/bthvln2
-
Inter utopio kaj realo - 125-jara Esperanto
La Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno (Germanio) aranĝos ekspozicion kaj simpozion pri "konstruitaj lingvoj". Solena malfermo estos je la 14-a de junio 2012, la simpozio okazos la 15-an de junio. ...
-
Pri kio oni ne povas paroli ...
... pri tio oni devas silenti. La finna ĵaz-artisto M.A. Numminen kantas la "Tractatus logico-philosophicus" de Wittgenstein kaj konkeras Germanion (1:45 min.). ...
-
Preskaŭ 300 Esperanto-afiŝoj ĉe Flickr
Reage al la blogero " Montoj de historiaj bildoj " sinjoro Roland Rotsaert en privata mesaĝo atentigis, ke la flandroj krome fotis preskaŭ 300 Esperanto-afiŝojn el la kolekto en Kortrijk ...
-
Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto
Ĉu estas ĝuste uzi "pli poste" aŭ ĉu devas esti simpla "poste" aŭ ĉu dependas de la situacio kaj de tio, kion oni volas esprimi? ...
-
NORVEGAJ LECIONOJ (kiu pretus lerni ion ajn?)
Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare... Kio gvidis la murdiston? En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro. Kontraŭ kiu kaj pro kio batalis ĉi-kazulo? Dume dissciiĝas harostarigaj detaloj. La ĉefurba policestro konfesis: Men det var blant annet problemer med å finne transport ut på øya. Do d um unu horo kaj duono (!) la norvega polico…
-
La Esperanto-Sveda de Nylén - ĉu bitigenda kaj bitigebla?
KaGu raportas pri siaj spertoj fari el la vortaro Esperanto-Sveda de Paul Nylén komputile legeblan tekston kaj petas pri konsiloj kaj spertoj. Ĉu iu povas helpi al li? ...
-
Literatura Mondo legebla en Interreto
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...
-
Vizito Mezepoken
Ĉi tiu blogero certagrade rilatas al la antaŭa, ĉar temos pri mia ĵusa telefona kaj retpoŝta vojaĝo al malkanajla Ruslando. Mi devis kontakti homon, kiu havas tute nedubindan sciencan meriton kaj krome instruas en la Moskva Ŝtata Universitato. Do ne temas pri iu tranoktanta en kartona kesto subĉiele, telefonĉelo, sur stacidoma benko aŭ simila. Tiuranga homo devus havi almenaŭ validan retadreson kaj telefonnumeron. La kvar ĉase trovitaj retadresoj ne validis, ĉar la serviloj malakceptis…
-
Bronstein in Berlin
Der Esperanto-Romancier und -Liedermacher Michail Bronstein aus Tichvin bei Sankt Petersburg tritt am Dienstag, den 11.01.2011 um 19:00 Uhr in der Egon-Erwin-Kisch-Bibliothek in Berlin-Lichtenberg auf. Hier ein Auszug aus einem seiner auf Esperanto verfassten Romane ...
-
Bonlingvismo atakas Vikipedion
Marcos Cramer, administranto de Vikipedio, misuzas sian oficon por kontraŭbandi iun fantazian " bonlingvisman " varianton de Esperanto al la reta enciklopedio. Fiere kiel infano li prezentas al ni unu el siaj "atingaĵoj": Anstataŭigo de dualo per dunombro . Ŭaŭ!
-
14.000 gazetoj el 120 jaroj
Pli ol 14.000 periodaĵoj aperis en la unuaj 120 jaroj de Esperanto. Fine vi trovos ilin en la dikega bibliografio de HMM, Budapest 2010.
-
Kondratjev: Granda Vortaro Esperanto-Rusa 2006
Apud la klasika vortaro de Bokarev intertempe ekzistas multe pli detala kaj ampleksa, moderna Granda Vortaro Esperanto-Rusa (GVER) de ing. Boris Kondratjev el Peterburgo kun laŭdire ĉ. 57.000 enskriboj.
-
Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj
Kio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo , ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita al Esperanto per WikiTrans . ...