Ne ĉiuj fotoj estas teknike perfektaj, kelkaj "bedaŭrinde nur haste kaj nezorge fotitaj", kiel skribas sinjoro Rotsaert. Nu, mi persone ne estas tiel severa. Multajn mi neniam vidis kaj estas valora en si mem, ke ili nun estas facile rigardeblaj.

Plian fojon mi invitas vin al agrabla musklaka ekskurseto. Jen nur tri specimenoj (estis malfacile elekti kiujn, tiom da belaj estas).