HMM, tio estas Luis M. Hernández Yzal, la fondinto de la Hispana Esperanto-Muzeo en Katalunio, la hungaro Arpad Máthé kaj la katalunino Ana Maria Molera. La "libreto" havas la formaton 305 x 215 x 70 mm, ampleksas fierajn, dense presitajn 1175 paĝojn kaj pezas ĉ. tri kilogramojn. Nenio por legado en bankuvo!
Bibliotekoj, sciencistoj kaj esploristoj atendas ĝin jam de jaroj - volumo 1 de la vivo-verko de d-ro Arpad Máthé: "Bibliografio de periodaĵoj en au pri Esperanto". Kiam kaj kie ĝi estos akireblaj por la publiko ne jam estas konata. Tre probable ĝi estos sufiĉe kosta por privatuloj. Sed tiel estas. Vi tamen povos helpi disvastigi ĝin: Petu universitatan, nacian aŭ sciencan bibliotekojn, ke ili havigu ĝin por vi.
Hodiaŭ mi nur povas prezenti al vi la titol-paĝon kaj la enkondukajn vortojn. Sed mi ja posedas iun pra-pra-pra-version de Hernández Yzal (1992). Kaj mi ĵuras - duoble ĵuras - jam tio estas impresega kaj baza studlibro por la riĉa historio de Esperanto.
Mi esperas, ke mi baldaŭ povos raporti pli detale. Ĝis tiam: dankegon al niaj diligentaj pioniroj!
P.S.: En pli frua versio de tiu ĉi informo mi titolis pri "12.000 gazetoj el 120 jaroj" laŭ la apuda prefaco. Tio tamen ne spegulas la lastan staton. Laŭ informo de Germana Esperanto-Biblioteko (vd. la komenton malsupre) temas pri precize 14.143 periodaĵoj priskribitaj.
Bernardohas replied to M. Strid #ЄЭ#
Mi atendas la libron (brokantaĵon) Katalogo de Esperanta Gazetaro de D-ro Jozefo Takács, honore al kiu HMM nomiĝis Rondo Takács.
Ĉu la libro estas jam presita? (mi diris tion pro tre malgranda erareto en la nomo de Hernández Yzal en la supra parto de la kovrilo: devas esti "Luis M." )
Miaopinie la libro indas prezentadon en la muzeo de Hernández Yzal kaj/aŭ en la biblioteko de Anna [Ana] Maria Molera (filino de Ramon Molera) en la vilaĝo de Moià.
La du plej grandaj E-bibliotekoj de Katalunio estas en malgrandaj vilaĝoj.
Mi tuj raportos pro la eldono de tiu ĉi impona bibliografia laboro. Dankon pro aldoni la bildojn al la muzea grupo, ĉu vi povas aldoni ankaŭ ĉi tiun artikolon?
Bernardohas replied to desespero
Dankon pro atentigo pri la pres-eraro. Mi ne scias, sed tuj transdonis al mia "fonto". Bedaŭrinde mi ne havas specimenan paĝon de la interno.
Ĉu do sinjorino Molera estas hungarino aŭ hispanino (nomo aspektas hispane / katalune).
Kiel mi povas aldoni artikolon al grupo (ĉu komenci novan temon kaj ligi al tiu ĉi paĝo?).
desesperohas replied to Bernardo
Mi kredas, ke ŝi skribas sian nomon kiel en la libro, malgraŭ ĝi estas stranga miksaĵo de kataluna (Anna Maria) kaj hispana (Ana María).
Mi jam ekis la novan diskuton kun la ligilo, http://www.ipernity.com/group/museuesperanto/discuss/33206
Bernardohas replied to desespero
Mi pli kaj pli konvinkiĝas ke ekzistas eksterordinaraj homoj en Esperantio ;-)
En la jaroj 1970, mi vizitis Karlo'n Fajszi en Budapesto kaj vidis lian faman kolekton de esperantaĵoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karlo_Fajszi
Mi vizitis ankaŭ Vilho'n Setälä en Irislahti (Helsinko), Finnlando, kiu same pasie montris siajn kolektojn, ja malpli imponaj, kaj kiu parolis pri siaj esploroj.
Pli poste, en 1986, mi ankaŭ vizitis la Hispanan Esperanto-Muzeon, kiu estis jam bele organizita.
Tiuj homoj ne disponis je komputiloj kaj Interreto, kaj ili tamen faris imponan laboron sen tio. Ilia heredaĵo estas utilega al ni. Ni havas la bonŝancon disponi je materialo kiu faciligas, plirapidigas la laboron, kaj bonŝance, ekzistas ankoraŭ homoj kiuj same pasie laboras, kaj mi kredas ke ĉiam ekzistos tiaj homoj.
Bernardohas replied to Henri Masson club
Jam en 1996, la hungara revuo Eventoj pritraktis la aferon de la komputila registriĝo:
«La baza kaj plej postula tasko estas, kompreneble, la komputila
registrado de la ekzistantaj E-bibliotekoj. Pioniran rolon pri tiu
enkomputiligo oni povas atribui al la Germana Esperanto-Biblioteko en
Aalen kaj la Hispana Esperanto-Muzeo en San Pablo de Ordal, kiuj ambaŭ
nun disponas pri po preskaŭ dek mil libroj en komputila registriĝo.»
Eventoj, 103 (jun. 1996)
Bernardohas replied to desespero
desesperohas replied to Bernardo
«Laŭ niaj planoj la kompletigita eldono de la bibliografio aperos - krom
la tradicia libroforma varianto - ankaŭ surdiske, helpe de la redakcio
de Eventoj, ja la aktuala informaro tie estas storata en formo de
komputila datumbazo (formato DBF).» Eventoj, 86 (sep. 1995)
Bernardohas replied to desespero
Bernardohas replied to Petro Desmet'
Bernardohas replied to desespero
Rete legeblaj peridaĵoj en la Gazetoteko Lanti: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/132587.
mi ne havas multan tempon - do almenau la plej gravaj respondoj:
- Jes, la libro estas fine presita, kaj la kunlaborintoj jam ricevis t.n. honorekzemplerojn.
- Jes, evidente sur la titolpagho okazis fusheto en la tute supra linio (nomoj de la verkintoj),
sed tuj sub la titolo oni tute ghuste povas legi "in memoriam Luis M. Hernandez Yzal".
- Certe enestas pliaj kaj multaj mistajpajhoj, sed lau mi tio ne gravas - vere gravas la informoj,
kiun ghiaj paghoj disponigas
- Bernardo skribis pri "pli ol 12000 gazetoj en 120 jaroj" - pli precize: entute enestas 14143 (pardonu Bernardo, ke mi forgesis skribi tion! Vi prenis la nombron el la pagho "prefaco", sed tiun Arpad Mathe evidente skribis jam antau multaj jaroj, char tie li esperis la surmerkatigon por la jaro 2008)
Utho Maier el Aalen, Germana Esperanto-Biblioteko
Bernardohas replied to Utho Maier
Kiel aktivulo de unu el, aŭ eble eĉ "la" plej grava Esperanto-biblioteko en Germanio li apartenas al la malmultaj feliĉuloj, kiuj jam vidis la verkegon propraokule. Mi supozas, ke Utho forte kontribuis al ĝi (?), sed modeste li pri tio ĝis nun ne skribis. Kiel ajn, nun vi konas la fonon. Mi estis nur la mesaĝisto.
Pliajn informojn pri la Germana Esperanto-Biblioteko (GEB) vi trovas tie ĉi: http://esperanto-bibliothek.gmxhome.de/2003/einstieg.htm.
De 1989 ĝi estas publike alirebla faka biblioteko en la sudgermana urbeto Aalen (Virtembergo). Kiel tia ĝi estas ligita al la sistemo de interbiblioteka perpoŝta pruntepreno. Vi povas elŝuti la katalogon de la indikata retejo (laŭ la formato pli ol 2 aŭ 20 MB). 28-paĝan broŝuron pri ĝia historio de 1908-2008 (pdf) elŝutu de tie: http://esperanto-bibliothek.gmxhome.de/broshur/espbib_eo/vieno2007/aktoj_viena_kolokvo_Aalen_100.pdf.
Sign-in to write a comment.