Vi devas havi 18 jarojn, devas verki en unu el la oficialaj EU-lingvoj kaj loĝi en EU, EEA aŭ Turkio. Vi povas prezenti ret-filmon, aŭd-verkon, ilustraĵon ĝis formato A2 aŭ tekston ĝis maksimumo de 1500 signoj. La verketo estu laŭeble amuza.
Jes ja, estas la kutima EU-diskriminacio kontraŭ ekzemple la kataluna, aliaj "regionaj" lingvoj aŭ Esperanto. Sed ja, vi rajtas paroli aŭ skribi pri tiuj lingvoj. Jes, kompreneble, laŭ la kondiĉoj de la konkurso (la konkursantoj voĉ-donas inter si mem) estas tre probable, ke tekstoj en angla aŭ franca venkos, simple ĉar plej multaj homoj povas leg-kompreni ilin kaj ne tiujn en bulgara aŭ slovena (probable pro tio multaj rumanoj uzas la anglan!). La kutima diskriminacia trompo de EU.
Kiel ajn prave tiuj konsideroj: Mi faris longan trajn-vojaĝon, enuetis kaj skribis germane pri iu lingvo, probable konata al vi:
-----
Unu Liberiĝo
Kiel lernanto de latina klaso mi devis lerni la anglan kaj francan - sen granda entuziasmo nek sukceso. En aĝo de 15 mi estis ravita de Mikaela. "Ĉu vi akompanos min al Esperanto-kurso?", ŝi min demandis iun tagon. "Esperanto-kio? Eh, jes, nu klare!", mi balbutis ruĝkape. Esperanto? Dio mia! Egale, ŝi demandis min kaj mi ankaŭ sekvus ŝin al kurso de la kopta. Kaj fine, probable ne estos tro da homoj tie, ĝuste idealaj cirkonstancoj, ĉu?
Estis eta grupo, kiu baldaŭ fariĝis eĉ pli malgranda. Mikaela ĉesis post tri monatoj. Mi povis libere paroli Esperanton post ses monatoj, rakonti ŝercojn kaj fari vort-ludojn. La franca daŭre malentuziasmigis min, sed "horloge" fine estas nur iom stranga maniero prononci "horloĝo" - kaj nun mi komprenis tion.
Estinte 16-jara la unuan fojon mi kunvojaĝis al Nancio en Loreno. Kun Tereza mi long-tempe korespondadis. Fakte ŝi probable nomiĝis Thérèse, sed pri la legomo super la literoj mi ne plu devis zorgi, nek pri subjonctiv aŭ passé simple. Mi jam fariĝis libera diri, kion mi volis, sen daŭre stumbli super malregulaj verboj. Ridi anstataŭ balbuti! Ĝi trovis min, la plej liberiga lingvo de la mondo.
Hodiaŭ ĝi estas nia familia lingvo apud la germana kaj tiu de niaj infanoj. Dekduon da aliaj lingvoj mi intertempe almenaŭ povas legeti. La ĝuon pri lingvoj mi ŝuldas al mia unua amo - Esperanto.
----
Detalojn pri la konkurso legu en la retejo "Tongue stories" (dekstre supre vi povas ŝalti al iu ajn EU-lingvo).
Ho, kaj kompreneble: Ne forgesu amase voĉdoni por tiu - nu, ja - elstara peco de moderna literaturo el trajna skuado, kiun vi ĵus ĝuis, miniaturo superita (eble!) nur de la Graca epopeo ;-))
Estas ja evidente, ke per malgrandaj aktivetoj oni alkutimigĝas homojn al la situacio kie ne estas loko por neutrala lingvo. Ni povus fari kompromison, partopreni kaj tamen protesti.
Due la rakonteto estas perfekte skribita kun certa humoro kaj mi unue gratulas kaj deziras sukceson.
Bernardo has replied to Stanislaw RynduchMia celo estis multe pli limigita: Mi simple volis montri, ke Esperanto vivas, ne estas nura utopio, sed realo kaj ligi ĝin kun positivaj ecoj. Mi ankaŭ volis skui la ĝeneralan (ne-) scion: "Ho nekredeble, eĉ infanoj parolas tian artan lingvon!". Sed vi pravas: Ambaŭ vojoj (partopreni kaj protesti) povas bone kunekzistadi ŝultron al ŝultro (eble la kataluna registaro protestos kontraŭ tiu senhonta provo "kontraŭbandi" la anglan) kaj ni povos subteni tian proteston.
-----
Nu, mi iom dubas, ke la rakonteto vere estas "perfekta", sed dankon tamen ;-) La defio estas skribi ion per nur 1500 signoj. Tre instrua kaj lerniga ekzerco por mi. Duonon de la trajn-vojaĝo mi bezonis por kurtigi la rapide skribitan unuan malneton ĝis kiam ĝi estis sufiĉe mallonga kaj tamen ankoraŭ komprenebla, trafa ktp. (en Esperanto tio ŝajnas al mi pli facila ol en la germana).
Fine mi malkaŝu ankoraŭ mizeran veron (sed ne diru al iu alia, tio restu inter ni): La historieto estas nur fikcia. Nek Mikaela nek Tereza ekzistis - mia junaĝo estis multe pli senekscita. Huhu, plor', snuf' ;-)
Bernardo has replied to desesperoNu vere, tiu intervjuo kun Borg kaj ties aroganta supereco reprezentas ĉion, kion mi malŝatas.
Bernardo has replied to jadranka miricBernardo has replied to Petro Desmet'Bernardo has replied to StanislavoTiel miaopinie funkcias la tuta literaturo: Ofte enestas veraj aŭtobiografiaj, mem spertitaj elementoj, sed anonimige aŭ por la efiko malbanalige metita en alia kunteksto. Ekzemplo: ia tia knabino-korespond-amikino ekzistis en mia vivo (aŭ ĉu estis knabo? ;-), sed ŝi nek estis franca nek nomiĝis Thérèse. La (iom komplikan) nomon kun -th- kaj -é- kaj -è- mi nur bezonis por kontrasti ĝin al la (por germanoj pli facila) Tereza. Krome mi bezonis nomon kun supersignoj por fari la ŝerceton pri la "legomo super la literoj". Do jen reala sperto plur-elemente "transponita" kaj "fikciigita".
Eĉ se oni poste ne fariĝas juĝisto, oni havas bonan bazon por feliĉa geedza vivo post tia trejnado ("hm, bongusta, kara!" ;-)).
-----
Kutime oni atribuas al Mark Twain la sentencon "Pardonu, kara amiko, ke mi hodiaŭ skribis tiel longe al vi, sed mi ne havis sufiĉan tempon por skribi mallonge". Tiel estas: mi bezonis pli longe por kurtigi kaj densigi ol por la unua malneto kaj tamen ankoraŭ ne plene sukcesis ("de latina klaso" en la unua frazo estas restaĵo el iama rakont-fadeno, kiun mi poste strekis; en la nuna formo ĝi perdis sian funkcion kaj nur iritas kaj superfluas, eĉ ĝenas, fariĝis apendica, cekuma vort-grupo, kiun mi prefere estus foroperaciinta, sed - nu, ja, kion diri?). Ekzerco, kiun mi nepre rekomendas por kursoj, ĉar ĝi neprigas, ke laŭeble ĉiu vorto trafas, elvokas la deziratajn asociaciojn kaj konotaciojn (ekstreme ekzemple en la japanaj hajkoj). - Sed, de tiaj pecoj oni kutime ne povas vivi :-((
Stanislavo has replied to BernardoSame plene mi komprenas viajn vortojn pri malfacileco verki mallonge. Oni diras, ke iu verkisto, kiam oni petis lin fari paroladon 10-minutan, respondis jene: "Por tio mi devas prepariĝi dum tri semajnoj" - "Sed kiom longe vi preparas sin por paroladi dum 1 horo?" - "Nu, bezonatas almenaŭ 3 tagoj" - "Kaj kiom da tempo sufiĉus al vi por elpaŝadi dum 3 horoj?" - "Mi povas ĵus komenci", - respondis verkisto.
Bernardo has replied to StanislavoKaj Mikela vere invitis min iri kun ŝi al kurso, sed al kurso de volejbalo. Kaj estis mi, kiu baldaŭ forlasis la kurson, ne ŝi. Ĉefa kialo estis, ke mi komprenis, ke ŝi uzis min nur kiel vermo por fiŝhoki mian tiaman samklasano kun kiu ŝi post la volejbalado baldaŭ ekinterkisetis sur la benko malantaŭ la sport-halo, tiu halaĉo, kiu ĉiam odoraĉis je ŝvito kaj nelavitaj ŝtrumpoj. Ĉion mi kuraĝe eltenis, sed ne la benkon (denove detalo, kiu kredebligas la rakonton, diras juĝisto).
Subite mi do havis rompitan koron, perditan amikon kaj liberan vesperon. Iam tiam venis alia kamerado kaj malĉarme konsolis "ba, forgesu tiun stultan bovinon, venu kun mi al Esperanto-kurso; ni poste ĉiam diboĉas en la trinkejo Bareleto" (tie ĉi mi denove transponas; ja mi ofte vizitis trinkejon "Bareleto" (tiel en Esperanto!), sed en alia urbo, kie mi ekloĝis nur jarojn poste; la nomon de la postkursa trinkejo mi jam delonge forgesis). Lian nomon mi ankaŭ forgesis, ĉar li jam tre baldaŭ forlasis la kurson (el ĉ. dekduo restis nur iu alia kaj mi).
Do jen vi konas la tutan veron. Sed ĉu mi rakontu ĝin al la damna Komisio? Elverŝi mian knaban mizeron malromantikan al tiuj ignorantoj? Publike rakonti pri vermoj, ŝtrumpoj, benkoj kaj bovinoj per 1500 signoj? Neniel! Tion mi faras nur en tiu ĉi intima amika rondeto, kie neniu aŭdas nin.
Konklude: Fidu al neniu krom (kompreneble) al via edzino, bopatrino kaj (eble) al mi ;-)
http://www.ipernity.com/group/119767
Bernardo has replied to Michael LennartzBernardo has replied to Markus Pohl clubSign-in to write a comment.