Paca nokt' (Akordo)

Kristnasko kaj vintra temaro

  • Photos| Docs

ATENTU!! Por vidi sonregistraĵojn kaj tekstojn, KLAKU SUPRE AL "DOKUMENTOJ" !!! Sonregistraĵojn povas aŭskulti ĉiuj, tekstojn povas elŝuti nur ensalutintaj Ipernity-membroj /ankaŭ tiuj nepagantaj/. Tamen ĉiukaze ĉe tekstoj ni aldonas ankaŭ ligilon al origina fonto.

Fingrostela novjara bondeziro 2012

Epifanio - VideoEvangelio

06 Jan 2012 1 1063
Esperante parolata rakonto pri Tri magoj (laŭ Evangelio) parto de la projekto realigata de la itala sekcio de IKUE fonto: www.youtube.com/watch?v=HaJwteYB3cU (standarta licenco de Youtube) (bedaŭrinde la teknika kvalito problemas, precipe en la meza parto) La teksto estas paroligita ankaŭ en la filmeto www.youtube.com/watch?v=i2CI9SIufY0 eo.wikipedia.org/wiki/Epifanio Teksto: Post la naskiĝo de Jesuo en Betleĥem de Judeo, kiam estis reĝo Herodo, alvenis el Oriento al Jerusalemo saĝuloj. Kaj ili demandis: „Kie troviĝas tiu Infano, ĵus naskiĝinta, la reĝo de la Judoj? En Oriento ni vidis lian stelon, kiu aperis sur la ĉielo, kaj ni venis adorkliniĝi al Li." Ĉi tiuj vortoj maltrankviligis ĉiujn loĝantojn de Jerusalemo, kaj precipe reĝon Herodo. Li tuj kunvokis ĉiujn ĉefpastrojn kaj instruistojn pri la Leĝo, kaj demandis: „Kie devas naskiĝi la Mesio?" Ili respondis: „En Betleĥem de Judeo, ĉar tiel skribis la profeto: ,Betleĥem, en la lando de Jehuda, vi tute ne estas la plej malgrava inter la urboj de Jehuda, ĉar el vi venos reganto, kiu paŝtos mian popolon, Izraelon.'" Tiam Herodo sekrete alvokis la Saĝulojn kaj precize informiĝis pri la tempo, kiam aperis la stelo. Poste li sendis ilin al Betleĥem, dirante: „Iru, kaj elserĉu zorge la Infanon. Kiam vi trovos Lin, sciigu min, tiel ankaŭ mi iros Lin adori." Ricevinte la instrukcion de la reĝo, ili foriris. Tiam la stelo, kiun ili vidis en Oriento, reaperis kaj gvidis ilin ĝis ĝi haltis super loko, kie estis la Infano. Ekvidante la stelon ili treege ĝojiĝis. Kiam ili eniris en la domon, ili trovis la Infanon kun lia patrino Maria; kaj kliniĝante adoris Lin. Poste ili malfermis siajn pakaĵojn kaj prezentis al Li donacojn: oron, incenson kaj mirhon. En sonĝo Dio avertis ilin, ke ili ne reiru al Herodo. Pro tio per alia vojo ili foriris al sia lando.

Trireĝa novjara bondeziro

Paca Nokt'

04 Jan 2012 1 2661
Kvarvoĉe kantas en Esperanto Vicente Valdés Bajarano Aguaskalientes el Meksikio kreite en 2007 fonto: www.youtube.com/watch?v=gabAoiYUevY (standarta Youtube-licenco)

Verda novjara elektronika bildkarto

Novjara bildkarto el Estonio (1989) 2

03 Jan 2012 700
Ülle Meister, eld.eesti Raamat Tallinn

Novjara bildkarto el Estonio (1989) 1

03 Jan 2012 686
Ülle Meister, eld.eesti Raamat Tallinn

Novjara bildkarto el Ĉeĥoslovakio (1987)

03 Jan 2012 585
bildo de Katedralo de Sankta Vito en Prago

Novjara bildkarto el Ĉeĥio (1997)

Kristnaska bildkarto el vintra Hamburgo

Kristnaska bildkarto el Hispanio

20 Dec 2011 943
eldonjaro neindikita, sendojaro 1968 el kolekto de Václav Kaprál

Kristnaska kaj novjara bondeziro el Svedio

20 Dec 2011 1 913
malnova (jaro neindikita) el kolekto de Václav Kaprál

Kristnaska bildkarto el Ĉeĥio

20 Dec 2011 2 803
betlehemoj el Česká Třebová eldonis Urba Muzeo en Česká Třebová

Feliĉan Kristnaskon! Bondezirkarto elektronika

03 Dec 2011 2 897
fonto:http.//esperantohr.wordpress.com

Kristnaska bondezirkarto (GDR 1988)

2a dimanĉo de Advento

03 Dec 2011 1 1427
Unu parto de la ampleksa elsendo-ciklo pri Evangelio, paroligita en Esperanto www.youtube.com/watch?v=nfXYRULvYsg realigas itala IKUE-sekcio

Ĉeĥoslovakio - ligna dometo en Valaĥio - eldonis E…

Prosperan novjaron - Hungario


83 items in total