1 favorite     0 comments    1 065 visits

See also...

NUR ESPERANTAJ VIDEOJ... NUR ESPERANTAJ VIDEOJ...



Keywords

kristnasko
filmo
epifanio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 065 visits


Epifanio - VideoEvangelio

Esperante parolata rakonto
pri Tri magoj (laŭ Evangelio)

parto de la projekto realigata de la itala sekcio de IKUE

fonto:
www.youtube.com/watch?v=HaJwteYB3cU
(standarta licenco de Youtube)

(bedaŭrinde la teknika kvalito problemas, precipe en la meza parto)

La teksto estas paroligita ankaŭ en la filmeto
www.youtube.com/watch?v=i2CI9SIufY0



eo.wikipedia.org/wiki/Epifanio


Teksto:
Post la naskiĝo de Jesuo en Betleĥem de Judeo,
kiam estis reĝo Herodo,
alvenis el Oriento al Jerusalemo saĝuloj. Kaj ili demandis:
„Kie troviĝas tiu Infano, ĵus naskiĝinta, la reĝo de la Judoj?
En Oriento ni vidis lian stelon, kiu aperis sur la ĉielo,
kaj ni venis adorkliniĝi al Li."
Ĉi tiuj vortoj maltrankviligis ĉiujn loĝantojn de Jerusalemo,
kaj precipe reĝon Herodo.
Li tuj kunvokis ĉiujn ĉefpastrojn kaj instruistojn pri la Leĝo,
kaj demandis: „Kie devas naskiĝi la Mesio?"
Ili respondis: „En Betleĥem de Judeo, ĉar tiel skribis la profeto:
,Betleĥem, en la lando de Jehuda,
vi tute ne estas la plej malgrava inter la urboj de Jehuda,
ĉar el vi venos reganto, kiu paŝtos mian popolon, Izraelon.'"
Tiam Herodo sekrete alvokis la Saĝulojn
kaj precize informiĝis pri la tempo, kiam aperis la stelo.
Poste li sendis ilin al Betleĥem, dirante:
„Iru, kaj elserĉu zorge la Infanon.
Kiam vi trovos Lin, sciigu min, tiel ankaŭ mi iros Lin adori."
Ricevinte la instrukcion de la reĝo, ili foriris.
Tiam la stelo, kiun ili vidis en Oriento,
reaperis kaj gvidis ilin ĝis ĝi haltis super loko, kie estis la Infano.
Ekvidante la stelon ili treege ĝojiĝis.
Kiam ili eniris en la domon, ili trovis la Infanon
kun lia patrino Maria; kaj kliniĝante adoris Lin.
Poste ili malfermis siajn pakaĵojn kaj prezentis al Li donacojn:
oron, incenson kaj mirhon.
En sonĝo Dio avertis ilin, ke ili ne reiru al Herodo.
Pro tio per alia vojo ili foriris al sia lando.
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.