Katedralo Petrov en Brno - Petrov Cathedral in Brno

Ĉeĥio bonvenigas vin!

  • Photos| Docs

Katedralo Petrov en Brno - Petrov Cathedral in Brn…

28 Oct 2020 3 393
fr.wikipedia.org/wiki/Paradis_de_Boh%C3%AAme en.wikipedia.org/wiki/Brno ¨ fr.wikipedia.org/wiki/Brno

Kastelo Hrubá skála - Bohemia Paradizo / Castle Hr…

12 Sep 2010 1 391
eo.wikipedia.org/wiki/Bohemia_Paradizo en.wikipedia.org/wiki/Bohemian_Paradise fr.wikipedia.org/wiki/Paradis_de_Boh%C3%AAme fonto: commons.wikimedia.org/wiki/File:Hruba_Skala_chateau.jpg

14 regionoj de Ĉeĥio - 14 Regions of Czech Republi…

28 Oct 2020 312
eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88e%C4%A5io en.wikipedia.org/wiki/Czech_Republic fr.wikipedia.org/wiki/Tch%C3%A9quie fonto: upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/d4/CoA_CZ_regions.png

Prago - Karola ponto kun Turo de la Malnova Urbo /…

Vespera Prago - kastelo kaj Karola ponto / Evening…

Karlštejn - kastelo / castle - Ĉeĥio / Czech Repu…

28 Oct 2020 1 278
La plej konata gotikdevena burgo (kastelo) de Ĉeĥio, servinta kiel deponejo de la ĉeĥaj kronceremoniaj juveloj eo.wikipedia.org/wiki/Karl%C5%A1tejn en.wikipedia.org/wiki/Karl%C5%A1tejn

Statuo de la poeto Karel Hynek Mácha en Prago sur…

02 May 2019 2 276
Bronza statuo el 1911 de la fama ĉeĥa romantisma poeto Karel Hynek Mácha eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Hynek_Mácha kiu naskiĝis proksime en la strato Újezd n-ro 3 (origine en la nomo "Ĉe blanka aglo" - nuntempe anstataŭita per pli nova domo). Situo de la statuo surmape: www.prague.eu/cs/objekt/mista/1870/socha-karla-hynka-machy#showMap Aŭtoro de la skulptaĵo estas elstara skulptisto Josef Václav Myslbek eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Václav_Myslbek La statuo inter la multaj aliaj troviĝantaj en la ĉeĥa ĉefurbo elstaras per tio, ke estas simbolo de la enamiĝintoj (precipe lige al lia ampleksa drama ampoemo Máj el 1836, supozeble la plej fama ĉeĥa poemo) eo.wikipedia.org/wiki/Máj Precipe en majo kaj precipe la unuan de majo (Ĉar la poemo komenciĝas per "Unua maja postvesper' - unua maj'- la amsezon') venadas enamiĝintaj paroj kaj metas florojn aŭ kandelojn al la statuo. Sonregistraĵon pri komenco de la poemo en brila traduko al Esperanto vi povas aŭskulti en ni apaĝaro en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/10509109 Se dum via restado en Prago vi volas trovi la domon, kie Mácha loĝis kun la gepatroj kaj kie li ankaŭ en 1834-1836 verkis sian poemon "Majon", venu al Karlovo náměstí 551/34 mapy.cz/zakladni?x=14.4210098&y=50.0760480&z=17&source=addr&id=8940378 Fonto de la fotaĵo:https://cs.wikipedia.org/wiki/Soubor:Praha,_Petřín,_Máchova_socha,_detail.jpg Aŭtoro: Jan Polák

Burgruino Bezděz

02 May 2019 300
Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio, situanta en la regiono Liberec norde de Ĉeĥio, en la pitoreska "Regiono de Mácha" eo.wikipedia.org/wiki/Bezděz_(burgo) Forta energia loko kaj rekomendinda ekskursocelo. La ĉirkaŭaĵo estas okazloko de la fama poemo Majo eo.wikipedia.org/wiki/Máj de Karel Hynek Mácha (1810-1836) eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Hynek_Mácha , kiu persone vizitis kaj pentris la burgon (vidu en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48551200) . Sonregistraĵon de la poemo "Malliberulo en Bezděz" de S. Čech pri la ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a, kiu infanaĝe estis malliberigita en la burgo, akompanatan de la teksto, vi povas aŭskulti en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/34928199 fotis Pavla Dvořáková

Muzeo pri Karel Hynek Mácha en Doksy

02 May 2019 1 374
La muzeo pri la ĉeĥa romantisma poeto (1810-1836), eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Hynek_Mácha aŭtoro de la poemo "MAJO" eo.wikipedia.org/wiki/Máj situas en la plej malnova konstruaĵo de la komunumo Doksy eo.wikipedia.org/wiki/Doksy norde de Ĉeĥio, apud la lago de Mácha, en unu el la plej romantikaj regionoj de la lando. Sube dekstre videblas kelkaj el fremdlingvaj TRADUKOJ DE LA POEMO, inter ili ankaŭ la Esperanta (de Tomáš Pumpr). La SONREGISTRAĴON de la komenco de la poemo vi povas aŭdi ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/10509109 La urbeto grava ankaŭ en historio de Esperanto en Ĉeĥoslovakio, ĉar en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ĝi estis okazloko de popularaj Someraj Esperanto-Kolegioj. eo.wikipedia.org/wiki/Somera_Esperanto-Kolegio_en_Doksy Direktorino de la urba biblioteko kaj kulturcentro en Doksy Renata Mauserová aktive parolas Esperanton. La muzea ligna domo el la 17-a jarcento nekutimas ankaŭ per tio, ke la supra parto lueblas por kameretosa turisma tranokto.

Agnesa monahejo en Prago - kolektoj de la mezepoka…

29 Apr 2017 4 1 348
La monaĥejo estis fondita kaj estrita de la ĉeĥa reĝidino Anežka (Agneso) (1211?=1282), la filino de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj Konstancia la Hungara. Ampleksa bone konservita arealo estas unu el la ĉefaj gotikaj memorindaĵoj de Prago. En la interno troviĝas parto de la kolektoj de Nacia Galerio - "Gotika arto en Bohemio kaj Centra Eŭropo inter 1200 kaj 1550" inter la ekspoziciaĵoj estas ankaŭ fama Resurekto de la Majstro de la altaro de Třeboň, kiun ni lige kun la paska temo publikigis en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy turisma retejo kun praktikaj informoj (anglalingve): https://www.ngprague.cz/en/expozice-detail/klaster-sv-anezky-ceske/y/48505460 Nuntempe estis nove aranĝita la publike alirebla ĝardeno. Adreso de la enirejo: Anežská 12/811 , Praha 1 Situo surmape:https://mapy.cz/zakladni?x=14.4240424&y=50.0921959&z=17&source=addr&id=8939973

Třeboň - parto de la ĉefa placo kun la monaĥeja pr…

28 Oct 2016 3 337
En la preĝejo origine troviĝis unika malfrugotika triparta altara pentraĵo, kies plej konatan parton ni diskonigas lige kun Pasko en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48505460 Renesanca unike konservita urbeto en Suda Bohemio (en Ĉeĥio) estas urba monumentrezervejo kaj sendube unu el la plej vidindaj ekskursolokoj dum via restado en Ĉeĥio eo.wikipedia.org/wiki/T%C5%99ebo%C5%88 informretejo (en la germana, elekteblas ankaŭ la angla): www.itrebon.cz/index.php

Pensiono ESPERO en Skokovy (Bohemia Paradizo, Ĉeĥi…

17 Apr 2019 413
La pensiono apartenas al la familio de la iama elstara esperantisto d-ro Josef Hradil eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Hradil Ĝi situas en belega pejzaĝo de t.n. Bohemia Paradizo norde de Prago eo.wikipedia.org/wiki/Bohemia_Paradizo Esperantlingva retejo: home.tiscali.cz/penzionespero/esperanto/espindex.htm Adreso: Penzion ESPERO, Skokovy 17, CZ-294 12 Žďár Situo surmape: mapy.cz/zakladni?x=15.1088266&y=50.5307073&z=9&source=firm&id=748618 En la pensiono okazadas printempe kaj aŭtune Lingvaj Seminarioj kun posttagmezaj ekskursoj kaj artatelieroj La 49-a seminario okazas NUN inter la 9-a kaj la 12-a de majo 2019 - jen la ŝanco por aliĝi! Informoj pri la aranĝo www.esperanto.cz/eo/akce/49-a-lingva-seminario-1116.html FOTOGALERIO DE LA ARANĜO KAJ DE LA REGIONO: muzeum.esperanto.cz/cs/galerie/40-seminare-v-penzionu-espero-v-ceskem-raji-seminarioj-en-la-pensiono-espero.html

Memormuzeo pri Komenio en Fulnek

28 Mar 2019 305
La urbeto Fulnek (situanta en Ĉeĥio, norda Moravio, 30km sude de Opava) eo.wikipedia.org/wiki/Fulnek estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj sidejo de la protestanta komunumo Unueco de fratoj (aŭ Gefrata unuiĝo - ĉeĥlingve Jednota bratská), eo.wikipedia.org/wiki/Unueco_de_fratoj kiu tie fondis sian lernejon. En ĝi en 1618–1621 agis kiel administranto de la komunumo ankaŭ Komenio, kiu onidire tie travivis eble la plej feliĉajn jarojn de sia vivo. La muzeo en la iama lernejo estis fondita en 1954. Nuntempe, ekde 2017 ĝis 2020 la muzeo estasw komplete rekonstruata.

Memormuzeo pri Komenio en Komňa

27 Mar 2019 1 271
Vilaĝo Komňa kun ĉ. 560 loĝantoj situas en oriento de Ĉeĥio en la montaro Blankaj Karpatoj (regiono Zlín, distrikto Uherské Hradiště, ĉelime kun Slovakio). situo surmape: mapy.cz/zakladni?x=17.0137641&y=49.2472764&z=7&source=muni&id=3298 Ĝi estas unu el eblaj naskiĝlokoj de Komenio eo.wikipedia.org/wiki/Johano_Amoso_Komenio Tial li ankaŭ uzis sian nomon Komenský (el Komňa). En la vilaĝo vivis liaj antaŭuloj el la familio Segeš. Lia avo en Komňa havis postenon de vokto eo.wikipedia.org/wiki/Vokto . En la eksa grenejo el 1744 estis en 1992 aranĝita kaj inaŭgurita eta muzeo dediĉita al la vivo kaj verkaro de Komenio. loka retejo pri la muzeeto (anglalingve): www.komna.cz/j-a-komensky-memorial

Funkciisma Vilao Tugendhat en Brno - parto de la M…

08 Mar 2019 292
Arkitekturo en la la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj evoluis grandparte en la stilo de funkciismo. La deekstere neokulfrapa, sed interne inĝenie konceptita Vilao Tugendhat, projektita en 1928-1930 de la germana arkitekto Ludwig Mies van der Rohe por la riĉa juda familio Tugendhat (kiu ekloĝis tie nur en 1938), en 2002 fariĝis parto de la Monda Heredaĵo de Unesko. Unu el la plej konataj verkoj de la tutmonda moderna arkitekturo. Dum viaj vizitoj de Brno kaze de intereso necesas anticipe rezervi la lokon. La intereso estas granda! Fonto de la fotaĵo: upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/15/Vila_Tugendhat_Brno_2016_6.jpg/512px-Vila_Tugendhat_Brno_2016_6.jpg , aŭtoro: Karelj Pli da informoj en la vikipedia artikolo: eo.wikipedia.org/wiki/Vilao_Tugendhat Propra retejo (ĉeĥ- kaj anglalingva) www.tugendhat.eu/en/homepage.html Pliaj fotaĵoj videblas en eo.wikipedia.org/wiki/Vilao_Tugendhat

Rondokubisma arkitekturo en Prago

08 Mar 2019 262
Jen specifa nacia arkitektura stilo, kreita baldaŭ post estiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918. Maldekstre: Banko de ĉeĥoslovakaj legianoj en la str. Na Poříčí 1046/24, Praha 1 cs.wikipedia.org/wiki/Josef_Gočár#/media/File:Prague_Gocar_rondokubismus.jpg (fotis Petr Vilgus) projektita en 1919 de la fondinto de la ĉeĥoslovaka moderna arkitekturo Josef Gočár eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Gočár Dekstre: Palaco Adria, angule en Jungmannova 36/31 kaj Národní 36/40, Praha 1 konstruita en 1923.-1924 de la itala asekurejo Riunione Adriatica di Sicurtà laŭ la projekto de Josef Zasch kunlabore kun arkitekto Pavel Janák Skulpte ornamis Otto Gutfreund, Jan Štursa, František Anýž, Karel Dvořák kaj Bohumil Kafka. Domo kun konata trapasejo, trovloko de populara kafejo (en la unua etaĝo), ĝis 2009 sidejo de la fama teatro Laterna Magica (ekde 2010 denove parto de la Nacia Teatro). Antaŭe sidejo de la Filma instituto kaj de la politika movado "Občanské fórum" (Civitana forumo), estiĝinta en novembro 1989 - tie okazis gravaj traktadoj dum la t.n. "velura revolucio" en Ĉeĥoslovakio. Pliaj fotaĵoj en commons.wikimedia.org/wiki/Category:Adria_Palace_(Prague)

La urbo Benešov - gastiganto de la ĈEA-Konferenco…

27 Jul 2018 1 433
Benešov, situanta 40km sudoriente de la ĉefurbo Prago, estis inter 12. kaj 14.10. 2018 gastiganto de la Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Tiuokaze kaj rekompence al la liverita monsubvencio de la urbo estis pretigita esperantigo de la 3minuta filmeto, konatiĝanta kun historio kaj ĉefaj vidindaĵoj de la urbo. Bonvolu ĝui ĝin. Surmende de la urbo realigis la firmao DARUMA (origina fonto:https://www.youtube.com/watch?v=n6X_j1rB6os) al Esperanto tradukis kaj laŭtlegis Vladimír Türk eo.wikipedia.org/wiki/Vladimír_Türk Pliaj informoj troveblas en la vikipedia artikolo eo.wikipedia.org/wiki/Benešov verkita de Josef Hron eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Hron

Kastelo Vrchotovy Janovice

19 Nov 2018 1 257
Romantika kastelo (eksa akvofortikaĵo) kun interesa ekspozicio pri la ĉeĥa socio de la 19-a jarcento kaj ĉirkaŭita de belega parko estis la celo de la duontaga ekskurso de la partoprenantoj de la Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Benešov (12.-14.10.2018). Vikipedia artikoleto en Esperanto estas preparata.

81 items in total