Ĉeĥio bonvenigas vin!
Virtuala bildkarto el la ĈEA-Konferenco en Benešov
|
|
Krom la partoprenintoj
surfote estas la ĉefa placo de Benešov
(40km sudoriente de Prago)
- vidu la nove kreitan detalan artikolon en Vikipedio,
verkitan de Josef Hron
eo.wikipedia.org/wiki/Benešov
kaj nur 3km for etentiĝanta kastelo Konopiště kun belega parko
- konata pro sia iama pasedanto Francisko Ferdinando d'Este, pro kies mortpafo en Sarajevo ekis la Unua mondmilito
eo.wikipedia.org/wiki/Konopiště_(kastelo)
Hukvaldy - naskiĝdomo de la komponisto Leoš Janáče…
|
|
|
Komunumo kun ĉ. 2000 loĝantoj situas en nordorienta Moravio en la distrikto Frýdek-Místek.
Ĝia plej fama vidindaĵo estas ampleksa, publike alirebla burgruino
eo.wikipedia.org/wiki/Hukvaldy_(burgo)
en kiu okazas ankaŭ konata muzikfestivalo omaĝe al la loka naskiĝinto komponisto Leoš Janáček (1854-928)
eo.wikipedia.org/wiki/Leoš_Janáček
La naskiĝdomo situas en la centro de la komunumo, apud la preĝejo.
En la origine teretaĝa domo troviĝis lernejo, en kiu ekloĝis kaj instruis la patro de Janáček.
En 1877 la domo estis rekonstruita kaj akiris plian etaĝon.
La lernejon vizitadis ankaŭ la pioniro de Esperanto en Ĉeĥio Teodoro Ĉejka (1878-1957),
eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka
kiu travivis tie sian infanaĝon (lia patro servis tie kiel ĝendarmo).
Laŭ la konfirmo de la kunlaborantino de la informcentro ekzistas ĝis nun pruvoj pri tio en la historiaj dokumentoj.
Nuntempe en la domo troviĝas informcentro, memorsalono pri Leoš Janáček kaj bildgalerio.
Plurlingva retejo de la informcentro: www.ic-hukvaldy.cz
Fotis kaj aranĝis: Pavla Dvořáková
Eksa piarista monaĥejo kaj gimnazio kun ĝardeno en…
|
|
|
Pri la urbeto en norda Moravio, konata precipe kiel naskiĝloko de Sigmund Freud
eo.wikipedia.org/wiki/Příbor
La konstruaĵo estas origine piarista monaĥejo, gimnazio kaj studenthejmo, konstruita en 1694-1700. En 1875 estis en ĝi fondita (post tiu en Brno la dua en Moravio) ĉeĥlingva porinstruista instituto, dank al kio la urbeto fariĝis tiama centro de klerigado en norda Moravio. Nuntempe ĝi estas komplete rekonstruita kaj akompanata de bela publika ĝardeno. En la konstruaĵo estas sidejo de la muzeo, biblioteko, arkivo kaj la elementa artlernejo.
En 1893-1898 en la instituto studis juna Teodoro Ĉejka
eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka
kiu tiam konatiĝis kun Esperanto (supozeble laŭ la lernolibro de F. V. Lorenz el 1890). La detaloj bedaŭrinde ne estas konataj, sed estas tre probable, ke tio okazis ĝuste inter la muroj de tiu ĉi konstruaĵo. En la urbeto estas dokumentita la plej malnova neformala Esperanto-rondeto en la tuta tiama Aŭstrio-Hungario (1897).
Post fino de studoj Čejka transloĝiĝis al Bystřice pod Hostýnem, kie li ekde 1900 eldonis siajn unuajn lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto, ekredaktis la unuajn gazetojn kaj fondis la klubon. Tial post Lorenz, aŭtoro de la unua lernolibro por ĉeĥoj, tamen jam en 1893 elmigrinta al Brazilo, li fariĝis kiel praparto - pioniro de Esperanto en Ĉeĥio.
Fotis kaj aranĝis: Pavla Dvořáková
Příbor - Muzeo en la naskiĝdomo de Sigmund Freud
|
|
|
Nova interaga kaj inĝenie kaj sprite konceptita muzeo en norda Moravio.
La urbeto gravas ankaŭ kiel loko de supozeble la plej malnova neformala Esperanto-rondeto en la tuta tiama Aŭstrio-Hungario (1897) - dank al Teodoro Ĉejka, pioniro de Esperanto en Ĉeĥio, kiu en la urbeto studis en la tiam fama instruista instituto.
Pri la urbeto:
eo.wikipedia.org/wiki/Příbor
Pri Sigmund Freud (1856-1939)
eo.wikipedia.org/wiki/Sigmund_Freud
Retejo de la muzeo:
www.freudmuseum.cz
Fotis kaj aranĝis: Pavla Dvořáková
Skanzeno en Rožnov pod Radhoštěm
|
|
|
La plej granda kaj la plej konata muzeo pri popola arkitekturo en la naturo, troviĝas en la folklora regiono moravia Valaĥio en la orienta parto de Moravio (la orienta parto de Ĉeĥio) en la montaro Beskydy.
eo.wikipedia.org/wiki/Rožnov_pod_Radhoštěm
Tri memstaraj areoj, aranĝoj dum la tuta jaro. La urbeto estas populara feriloko, elirpunkto por montaraj ekskursoj.
Anglalingva versio de la retejo:
www.vmp.cz/en
Brno - Malnova urbodomo (fotita de la korto)
|
|
|
Brno - la dua plej granda urbo de Ĉeĥio
kaj sidloko de la plej malnova Esperanto-Klubo en la iama Aŭstrio-Hungario (1901)
La urbo kaj ties vidindaĵoj detale prisktibias en la vikipedia artikolo
eo.wikipedia.org/wiki/Brno
kaj en la kolora turisma prospekto, eldonita de la municipa estraro
www.brno.cz/fileadmin/user_upload/turista-volny-cas/infomaterialy_ke_stazeni/zakladni_letak/smer_esp1.pdf
nepre vizitindas riĉa kluba retpaĝaro
esperantobrno.cz/malnova/indekso.htm
Statuo de fratoj Čapek en Malé Svatoňovice
|
|
La vilaĝo
eo.wikipedia.org/wiki/Malé_Svatoňovice
estas naskiĝloko de Karel Čapek
eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Čapek
fotis Pavla Dvořáková (2017)
Esperantlingva faldprospekto pri la urbo Kroměříž…
|
|
skanite el la kolekto de la muzea biblioteko
la urbo Kroměříž gastigos 13.-15.10.2017 la ĈEA-Konferencon
eo.wikipedia.org/wiki/Kroměříž
Esperantlingva faldprospekto pri la urbo Kroměříž…
|
|
skanite el la kolekto de la muzea biblioteko
- la urbo Kroměříž gastigos 13.-15.10.2017 la ĈEA-Konferencon
eo.wikipedia.org/wiki/Kroměříž
Kroměříž - Ĉefepiskopa gimnazio - okazloko de la Ĉ…
|
|
|
fonto: Wikimedia Commons
aŭtoro: Pernak, licenco CC BY 2.5
Ĉarma moravia urbo, nomata "Venecio de Hanakio", kun siaj kastelo kaj ĝardenoj enskribita al la Monda Heredaĵo de UNESKO,
gastigos inter 13. kaj 15.10.2017 la Konferencon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
www.esperanto.cz/eo/akce/konferenco-de-e-a-esperanto-asocio-893.html
En la gimnazia konstruaĵo troviĝas samtempe studenthejmo, salonego, klasĉambroj kaj manĝejo.
Kroměříž - baroka Flora ĝardeno
|
|
|
fonto: Wikimedia Commons
aŭtoro: Manka, licenco CC BY 3.0
Ĉarma moravia urbo, nomata "Venecio de Hanakio", kun siaj kastelo kaj ĝardenoj enskribita al la Monda Heredaĵo de UNESKO,
gastigos inter 13. kaj 15.10.2017 la Konferencon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
www.esperanto.cz/eo/akce/konferenco-de-e-a-esperanto-asocio-893.html
Kroměříž - rigardo el la ĉefa placo al parto de la…
|
|
|
|
fonto: Wikimedia Commons
aŭtoro: SchiDD-CC BY-SA 4.0
Ĉarma moravia urbo, nomata "Venecio de Hanakio", kun siaj kastelo kaj ĝardenoj enskribita al la Monda Heredaĵo de UNESKO,
gastigos inter 13. kaj 15.10.2017 la Konferencon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
www.esperanto.cz/eo/akce/konferenco-de-e-a-esperanto-asocio-893.html
En 2002 en la urbo okazis IKUE-Konferenco.
Pelhřimov - ĉefa placo
|
|
|
gastiganta urbo de la 16-a ĈEA-Kongreso (13.-16.10.2016)
eo.wikipedia.org/wiki/Pelhřimov
fotis: Pavla Dvořáková
Burgruino Krakovec
|
|
Burgruino Krakovec situas en Mezbohemia regiono, distrikto Rakovník (nordkcidente de Prago).
En 1414 antaŭ forveturo al Konstanco restadis en ĝi Jan Hus.
Alŝutite okaze de la Ĉeĥa ŝtatfesto la 6-an de julio (omaĝe al forbruligo de Jan Hus).
aŭtoroj de la fotaĵoj: Wikimedia Commons - ŠJú, Lukáš Kalista, Huhulenik
kunmetis Pavla Dvořáková
eo.wikipedia.org/wiki/Krakovec_(burgo)
Burgruino Kozí hrádek
|
|
Burgruino Kozí hrádek, (laŭvorte: Kaprina burgeto) cx. 4km sudoriente de la historia urbo Tábor (la ĉefa
centro de husanoj) en Suda Bohemio. En 1413 en gastloĝis kaj verkis Magistro Jan Hus.
eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Hus
Nacia kultura memorindaĵo.
Ruinigita verŝajne en la j. 1438, definitive en la 17-a jarcento. Malkovrita denove en 1899 de la loka amatora arkoelogo.
Nuntempe aparte agrabla ekskursocelo, energiplena kaj ripoziga spaco kun buntaj sovaĝfloroj, kun ĉirkaŭa arbarvojoj por piedirantoj kaj biciklistoj.
Nova instrupado pri la burgo kaj pri la vivo de Magistro Jan Hus gvidas ĉirkaŭe kaj destinitas por la tuta familio.
Alŝutite okaze de la Ĉeĥa ŝtatfesto la 6-an de julio (omaĝe al forbruligo de Jan Hus).
aŭtoroj de fotaĵoj: Pavla Dvořáková, Rudolf Kukačka kaj Kralpilot (Wikimedia Commons)
kunmetis Pavla Dvořáková
RIM: traduko de la animacia bildo:
"Mi pretigas min por ĉasado. Vi verŝajne ne akompanos min, ĉu, Magistro?"
"Vere ne. Mi kaptas pensojn kaj trafi mi scipovas nur per vorto."
(fragmento el unu el instrupadaj paneloj).
Monumento omaĝe al Jan Hus en Prago
|
|
Monumento omaĝe al unu el la plej grandaj personoj de la ĉeĥa historio
Magistro Johano Hus (1371-1415), pastro, rektoro de la praga universitato kaj religia reformisto, forbruligita pro sia kritiko de la eklezio la 6-an de julio 1415 en Konstanco (Germanio).
La urbeto estas kun plej hranda probableco konsiderata kiel lia naskiĝloko.
eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Hus
Skulptita de Ladislav Šaloun en 1915
situas en Prago 1, sur Malnovurba Placo (turisma centro de la urbo)
ŝatata ripozloko, dum la antaŭa komunisma reĝimo simbolo de batalo por la vero
Malantaŭe maldekstre rokoka palaco Kinský, nuntempe sidejo de Nacia galerio (ĝenerala direktorejo kaj publika ekspozicio pri Asiaj kaj afrikaj kulturoj kaj kolektoj de grafikaĵoj kaj desegnaĵoj)
- antaŭe gimnazio, kiun vizitis ankaŭ Franz Kafka
Malantaŭe maldekstre origine konservita gotika palaco "U kamenného zvonu" (Ĉe la ŝtona sonorilo"),
sidejo de la Nacia galerio
virtuala trarigardo de la gotika koncerta salono en la palaco: www.ghmp.cz/data/files/2616.html
aŭtoro de la fotaĵo: Wolfgang Sauber
commons.wikimedia.org/wiki/File:Husdenkmal_und_Palais_Kinsky.jpg
Betlehema kapelo en Prago
|
|
Unu el turismaj allogaĵoj de la urbo,
gotika preĝejo, konstruita en 1391, famiĝinta kiel la ĉefa predikejo de la Magistro Johano Hus eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Hus
Komplete rekonstruita en la 20-a jarcento.
"Kapelo" kun surfaco de 798m2 povas enteni 3000 personojn.
Situas en Prago 1 - Malnova Urbo, placo Betlémské
pli da info: eo.wikipedia.org/wiki/Betlehema_Kapelo?uselang=eo
multlingva retpaĝaro por vizitantoj:
bethlehemchapel.eu
aspekto de la interno:
vidu commons.wikimedia.org/wiki/Category:Betlémská_kaple_-_Interior
Memormuzeo omaĝe al Magistro Johano Hus en Husinec
|
|
Malgranda sudbohemia urbeto logas vizitantojn al vizito de nove rekonstruita kaj ampleksigita muzeo, dediĉita al unu el la pleĵ gravaj personoj de la ĉeĥa historio
- Magistro Jan Hus - esperante Johano Hus (1371-1415), pastro, rektoro de la praga universitato kaj religia reformisto, forbruligita pro sia kritiko de la eklezio la 6-an de julio 1415 en Konstanco (Germanio).
La urbeto estas kun plej hranda probableco konsiderata kiel lia naskiĝloko.
pri la urbeto: eo.wikipedia.org/wiki/Husinec
pri Jan Hus: eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Hus
fotis kaj kunmetis: Pavla Dvořáková
Fragmentojn el la biografia romano "Jan Hus" vi povas legi en Esperanto en
www.ipernity.com/doc/181031/42374950
fotoj pri Jan Hus en Wikimedia Commons:
commons.wikimedia.org/wiki/Category:Jan_Hus?uselang=eo
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter