2 favorites     0 comments    278 visits

See also...

Sculptures of the world Sculptures of the world


Sculptures Sculptures



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + share Alike

278 visits


Statuo de la poeto Karel Hynek Mácha en Prago sur la monteto Petřín

Statuo de la poeto Karel Hynek Mácha en Prago sur la monteto Petřín
Bronza statuo el 1911 de la fama ĉeĥa romantisma poeto Karel Hynek Mácha
eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Hynek_Mácha
kiu naskiĝis proksime en la strato Újezd n-ro 3 (origine en la nomo "Ĉe blanka aglo"
- nuntempe anstataŭita per pli nova domo).
Situo de la statuo surmape: www.prague.eu/cs/objekt/mista/1870/socha-karla-hynka-machy#showMap
Aŭtoro de la skulptaĵo estas elstara skulptisto Josef Václav Myslbek
eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Václav_Myslbek
La statuo inter la multaj aliaj troviĝantaj en la ĉeĥa ĉefurbo elstaras per tio, ke estas simbolo de la enamiĝintoj (precipe lige al lia ampleksa drama ampoemo Máj el 1836, supozeble la plej fama ĉeĥa poemo) eo.wikipedia.org/wiki/Máj
Precipe en majo kaj precipe la unuan de majo (Ĉar la poemo komenciĝas per "Unua maja postvesper' - unua maj'- la amsezon') venadas enamiĝintaj paroj kaj metas florojn aŭ kandelojn al la statuo.
Sonregistraĵon pri komenco de la poemo en brila traduko al Esperanto vi povas aŭskulti en ni apaĝaro en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/10509109
Se dum via restado en Prago vi volas trovi la domon, kie Mácha loĝis kun la gepatroj kaj kie li ankaŭ en 1834-1836 verkis sian poemon "Majon", venu al Karlovo náměstí 551/34
mapy.cz/zakladni?x=14.4210098&y=50.0760480&z=17&source=addr&id=8940378

Fonto de la fotaĵo:https://cs.wikipedia.org/wiki/Soubor:Praha,_Petřín,_Máchova_socha,_detail.jpg
Aŭtoro: Jan Polák
Translate into English

buonacoppi, marianek have particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.