Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

895 visits


F. Škroup - J. K. Tyl - Ho mia hejm' - kantas Miroslav Smyčka


La registraĵon ni publikigas omaĝe al 100-jariĝo de estiĝo de memstara Ĉeĥoslovakio (28.10.2018)
kiel partumon de unu el belaĵoj de la ĉeĥa kultura heredaĵo.
Kaj rememore pri tio, ke natura patrujamo tute ne egalas al evitinda ekstrema naciismo, kiel oni nuntempe bedaŭrinde ofte aludas.
Ĝi ja estas bazo por ekflego de amo ankaŭ por la cetera mondo (same se ni unue ne amas kaj ne aprezas nin mem, ni ne povas ami la aliajn personojn). Ĉar nia patrujo kaj kun ĝi ligita kulturo (ja ne nepre unulingva) estas radikoj, kiuj alportas al ni bazan spiritan nutraĵon kaj el kiuj kreskas nia trunko kaj branĉoj de ni "MI" . Ni ne forgesu zorgi pri ili.
Tiu koncepto tutcerte ne estas en kontraŭdiro kun tiu de d-ro Zamenhof.

.... Pavla Dvořáková

Jen kelkaj informoj kaj ankaŭ ne tro konataj historiaj interesaĵoj pri la kanto mem:

La muzikon por la kanto komponis František Škroup (1801-1862)
eo.wikipedia.org/wiki/František_Škroup,
aŭtoro de la entute unua ĉeĥlingva opero ("Dráteník" - "Dratmetiisto", 1826 - laŭ la teksto de J.K Chmelenský)
Belan uverturon al la opero vi povas aŭskulti ĉi-tie: www.youtube.com/watch?v=BCBW1FP_5RI (supozeble eĉ plej multaj ĉeĥoj konas la verkon nur laŭnome)


kaj du strofojn de la teksto verkis fondinto de la novtempa ĉeĥa dramarto Josef Kajetán Tyl (1808-1856) eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Kajetán_Tyl.
La originalon de la kanto (kun muziknotoj) vi povas vidi ĉi-tie:
cs.wikipedia.org/wiki/Česká_hymna#/media/File:Skroup-Anthem.jpg
La kanton "Kde domov můj?" (Kie estas mia hejm'?")
(kantis blinda violonisto Mareš en la farsa teatraĵo "Fidlovačka aneb Žádný hněv a žádná rvačka"
("Fidlovačka aŭ Neniu kolero kaj neniu interbatiĝo").

La kortuŝan scenon kun la kanto el la samnoma filmo el 1930 vi povas spekti en
www.youtube.com/watch?v=mo-NeHGEcLI

La vorto "Fidlovačka" estas nomo por populara printempa solenaĵo de pragaj ŝufaristoj, kiu okazadis en la kvartalo Nusle kaj ĝi devenas laŭ la samnoma ilo por glatigo de la felo.

La teatraĵo havis sian premieron en la Stata Teatro (Stavovské divadlo) en Prago 21.12.1834.
La farso mem tiam ne havis sukceson (sekvis ĝin nur unu ripeto). (Libroforme ĝi aperis nur en 1877).
Ĝi estas prezentata parte ĉeĥ- kaj parte germanlingve (ĉar en tiu periodo kiam la nuna Ĉeĥio estis parto de Aŭstria regno, la germana estis en ĝi , precipe en la urboj, multe disvastigita).
La motivo estas amo de Liduška kaj Jeník (Ludmila kaj Jan), kiun la iliaj familianoj ne favoras (ĉar la onklino de Liduška - buterkomercistino - preferas orientiĝon germanan kaj la patro de Jeník - ŝufaristo - la ĉeĥan). Kompreneble kiel en ĉiu farso la fino fine iĝos bona:-)

Malgraŭ la malsukceso de la teatraĵo jam sekvarajare en 1835 la kanto "Kie estas mia hejm?" aperis en "Věnec" ("Florkrono", kolekto de patrujamaj kantoj) kaj sekve dum siaj koncertoj kaj spektakloj komencis interpreti ĝin diversaj kantistoj kaj aktoroj ekde pintaj ĝis kamparaj amuzistoj. La kanto mem ekplaĉis kaj dank al pluraj kantistoj disvastiĝis en la tuta lando kaj populariĝis. Grandan meriton pri tion havis ekz. la operkantisto Karel Strakatý (tiama "Karel Gott").
(info nur ĉeĥe cs.wikipedia.org/wiki/Karel_Strakatý kaj angle en.wikipedia.org/wiki/Karel_Strakatý).

Ĝis la 1860-aj jaroj la kanto disvastiĝis en la tuta lando kaj estiĝis multaj ĝiaj regionaj variantoj de la kanto kaj pluraj aldonaj strofoj.

Kiam dum la absolutismo de Bach la patrujama kanto estis malpermesita, pro sia emociiga forto ĝi estiĝis la kvazaŭ neoficiala ĉeĥa himno.

Sed ne nepre ĉiuj tiam ŝatis ĝin.
Ekz. al la fama ĉeĥa poeto kaj ĵurnalisto Jan Neruda
eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Neruda
ĝi ne plaĉis kaj li ŝercis pri ĝi
kaj onidire li publike alvokis al la komponisto Bedřich Smetana,
eo.wikipedia.org/wiki/Bedřich_Smetana
ke se la ĉeĥa nacio devas havi ian "himnon", li prefere mem komponu iun pli belan ...

Tamen eĉ lia reputacio ne malhelpis la popularecon de la kanto kaj ĝia unua strofo
fariĝis oficiala himno post fondo de Ĉeĥoslovakio 28.10.1918.


Al Esperanto libere tradukis la tekston Miloš Lukáš
eo.wikipedia.org/wiki/Miloš_Lukáš.

La du strofoj kune estas konsiderataj kiel la origina kanto el la teatraĵo.

La kanton "a capella" (senakompane) kantas Miroslav Smyčka (1926-2017).
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka

Registrite de Vladimír Türk en 2013. Teknike finprilaboris kaj la priksribon pretigis Pavla Dvořáková.

Ho, mia hejm', ho amata hejm'?
Jen bruetas pinarbaroj,
akvo ŝaŭmas en rokaroj,
en ĝardeno ĉarma flor',
ravas min per bonodor' -
jen la bela lando ĉeĥa,
[tie estas mia hejm'!]

Ho, kie hejm', ho mia hejm'?
Loĝas tie gento slava,
noblanima, vigla, brava,
kontraŭ malfavora sort'
ŝirmas ĝin la propra fort' -
jen la glora gento ĉeĥa,
[inter ĉeĥoj mia hejm'!]



La tekston de la ĉeĥa originalo vi povas legi ĉi-tie
cs.wikisource.org/wiki/Kde_domov_můj

kaj aŭdi ĉeĥlingve la himnom (kun projekciado de la teksto) vi povas ĉi-tie
www.youtube.com/watch?v=vCbRsGMb1fs


La interesaĵoj el la historio estis ĉerpitaj i.a. el la video
www.stream.cz/pribeh-pisne/10020346-kde-domov-muj-pribeh-ceske-hymny
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.