Keywords

poemo
Miroslav Smyčka
ĉeĥa poezio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

598 visits


Adiaŭ kaj tuket'


"Sbohem a šáteček" - fama poemo de la elstara ĉeĥa poeto Vítězslav Nezval (26.5.1900-6.4.1958),
fondinto de poetismo kaj grava reprezentanto de la ĉeĥa surrealismo.

Tradukis Jiří Kořínek.
eo.wikipedia.org/wiki/Jiří_Kořínek

Deklamas Miroslav Smyčka
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
(11.9.1926 - 25.4.2017).

Finaranĝite kaj unuafoje publikigite el la arkivo omaĝe al la unua datreveno de lia forpaso
kaj al la sesdeka datreveno de la forpaso de la poeto.

Sonreĝisoris kaj teknike prilaboris Pavla Dvořáková.

teksto de la originalo:
www.cesky-jazyk.cz/citanka/vitezslav-nezval/sbohem-a-satecek-sbohem-a-satecek.html#axzz5DcKU322M


Teksto de la traduko:

Adiaŭ, kaj se do ni ne plu nin revidus:
belega estis ĝi kaj en sufiĉa kvant'.
Adiaŭ, kaj se ni je rendevu' avidus,
eble ne venos ni, sed nova vizitant'.

Estis belega ĝi, sed ĉesas ĉiu brilo.
Tristo, mi konas vin, silento mortsonor'.
Kiso, poŝtuka sving', siren', ŝipsonorilo,
tri-kvar ridetoj nur kaj restas al ni sol'.

Adiaŭ, kaj se ni ne povus diri pli do,
almenaŭ eta nin postrestu rememor',
senpeza kiel tuk', poŝtkarte simpla bildo
kun iom trompa bril' kaj loga bonodor'.

Se povis vidi mi kion nemultaj vidis:
jen bone, hirundet', de naska stal' serĉant'.
Al via nesto min en suda ĉarm' vi gvidis.
Sort' via estas flug', destino mia kant'...

Adiaŭ, kaj se nun por ĉiam ni disiru,
des pli malbone, vi esper' fuĝanta for.
Se eblas la revid', ni ne adiaŭdiru.
Svingiĝu la tuket'! Kaj plenumiĝu sort'!
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.