0 favorites     0 comments    1 305 visits

See also...

Melodia mondo Melodia mondo


Juke-box Juke-box


International Music International Music


Musica Humana Musica Humana


See more...

Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 305 visits


La lulkanton "Dormu, ho mia princet'" kantas en la praga teatro SEMAFOR Jolana Haan Smyčková

Ĉeĥa kantistino, dublistino kaj aktorino de la fama praga teatro SEMAFOR Jolana Haan Smyčková,
filino de la honora ĈEA-membro, baritonisto Miroslav Smyčka (1926-2017)(https://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka),
kantis omaĝe al sia patro la unuan strofon de lia ŝatata kanto, la konata lulkanto de Flies (tamen ĝenerale misatribuata al Mozart) kadre de 7 komplete disvenditaj kristnaskaj teatrovesperoj inter 17. kaj 22.12.2017.
Surpodie kun la fondinto kaj la ĉefa famulo de la teatro Jiří SUCHÝ, kiu subtenis la ideon envicigi inter diverslingvajn kantojn de la vespero ankaŭ la esperantlingvan. I.a. li konfesis, ke antaŭ multaj jaroj li ĉirkaŭ tri semajnojn eĉ Esperanton lernis!
Filmis Dušan Dostál.

Pri la okazaĵo skribis artikolon Petr Chrdle por la Revuo Esperanto 2018/2
- vi povas legi ĝin en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46310684.


SEMAFOR estis pioniro inter la t.n. malgrandformaj teatroj en Ĉeĥio.
Ĝi tipas pro milda neprimoka inteligenta humuro kaj abunda uzo de kantoj
Precipe en la 1960-aj jaroj ĝi ekfuroris en la tuta Ĉeĥio kaj akiris grandan popularecon, malgraŭ obstakloj de la tiama ŝtata reĝimo. Multaj el kantoj de Jiří Suchý a Jiří Šlitr daŭre apartenas al tre konataj, kaj ne nur aŭskultataj, sed ankaŭj kantataj de simplaj homoj.

Ĝi estis fondita en 1959 kaj interesa fakto estas, ke ĝia unua podio troviĝis en la praga strato Ve Smečkách (apud la Venceslaa placo, koincide vid-al-vide al la klubejo, kie nun renkontiĝas Praga Esperantista Klubo), kie tiutempe pretigis siajn spektalojn ankaŭ Esperanta teatroensemblo VERDA ĈARO DE JULIO BAGHY, gvidita de Antonín Seemann kaj Eva Seemannová. La plej granda sukceso de la ensemblo estis Pigmaliono de Shaw dum la Universala KOngreso en Varsoico en 1959.
eo.wikipedia.org/wiki/Verda_Ĉaro_de_Julio_Baghy



La unua strofo de la lulkanto (esperantigis Jiří Kořínek)

Dormu ho mia princet‘,
sonĝu en dolĉa kviet‘,
pace dormetas la land‘,
mutas en boskoj la kant‘.
Kisas la luna radi‘
vangon senkulpan al vi,
fermu sin via okul‘-
dormu belsonĝe, karul‘! !
Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.


La kanto en interpreto de Miroslav Smyčka:
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/9791164
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.