See also...

NUR ESPERANTAJ VIDEOJ... NUR ESPERANTAJ VIDEOJ...



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

136 visits

Esperanta meso en Prago celebrita de Max Kašparů

28.2.2018 okazis en Prago jam la 3-a esperantlingva meso celebrita de
Max Kašparů eo.wikipedia.org/wiki/Max_Kašparů,
kiun partoprenis esperantistoj - ne nur kristanoj - el diversaj urboj.
La aranĝo estis perceptita ankaŭ far ne- aŭ alikredantoj kiel kroma bona okazo por renkontiĝo, por partumo de io, kio apartenas al la radikoj de la ĉeĥa historio kaj spirita kulturo, por ĝuo de bela muziko en Esperanto en bela medio - kaj nelastvice por ĝenerala diskonigo de Esperanto (ĉar en la ĉeĥlingva religiologia informretejo Info.dingir.cz aperis sekve pri la aranĝo kaj pri la kristanaj aktivecoj kadre de la Esperanto-movado ampleksa artikolo de Dan Mrázek).

info.dingir.cz/2018/03/v-prazskem-kostele-zni-esperanto-jediny-umely-jazyk-schvaleny-rimskokatolickou-cirkvi

Ĉi-supre ni prezentas al vi 15minutan specimenon
(kompletigitan per subtekstoj por pli facila kompreno), inkl. valoran muzikan programon far profesiaj kantistoj Jolana Haan Smyčková kaj Richard Haan - filino kaj bofilo de Miroslav Smyčka (1926-2017)
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka, al kies memoro la meso estis oferita.
(kantoj de A. Dvořák, J. Brahms akaj B.Flies).



La videon pretigis Pavla Dvořáková.

Comments