karikaturoj
Bunta bukedo de ridetigaj fotoj kaj bildoj.
Konsciu, ke tio, pri kio homo ridas, povas esti eĉ la malo de tio, pri ki alia ridas. Multaj aferoj kaj ridigas kaj plorigas. Humuro dependas ankaŭ de la momenta humoro. (cez)
Printempo estas juna vir' 2
|
|
Printempo estas juna vir'
|
|
fotis Cezar
Cezar
Printempo estas juna vir'
Printempo dormis sur herbej',
konfide! Konfide!
La najtingaloj vekis lin,
jubilas hele kaj sen fin'.
En rojoj sonas laŭ muzik'
por nia kara koramik',
rapide! Rapide!
Printempo iras tra la val'!
Konfide! Konfide!
Li vestis sin per bunta vest'
por danci en printempa fest'.
Li volas kun tulipoj danci
kaj en la balo plu bonŝanci,
rapide! Rapide!
Printempo frapas al la pord',
konfide! Konfide!
La vintro ŝtelas sin nun for.
Jam venis lia lasta hor'.
Postrestis de li nur la rust'.
Printempo premas nin al brust',
rapide! Rapide!
Printempo kuras tra la dom',
konfide! Konfide!
Lin sekvas tuj la sunobril'
kaj ventokirl' kun laŭta tril'.
Li kuras haste tra l' ĝarden',
gajecon semas jen sen pen',
rapide, rapide.
Printempo iĝas mem infan',
konfide! Konfide!
Infane kuras kiel vent'.
Ha, kiel bela hela sent'.
Printemp' tulipon fine trovas.
Mateno mem la fluton blovas,
rapide, rapide!
Printempo dancas tra la strat',
konfide! Konfide!
Salutas dolĉe lin odor'
kaj laŭte batas ĉiu kor'.
Printempo estas juna vir'
kaj ĉiam venu laŭ dezir',
rapide, rapide!
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/64.html
Printempulino
Strangaj fungaj turetoj
Migrantokanto
|
|
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/172353
Wilhelm Müller: Migrantokanto de muelisto / Wanderschaft (germana kanto)
Jen rigardu, la suno!
Restaurace U Ŝvejka
|
|
Schwejkkneipe in Karlsbad, nepre vizitu ĝin, bonega manĝo, sed la prezoj estas nun jam malkaraj...Mi havas la kutimon ĉion glui en mapojn, kion mi travivis en vojaĝoj. Por memoro.
Ŝvejk antaŭ la Ŝvejktaverno en Karlsbad
|
|
|
La evoluo de blinda obeo (karikaturo)
|
|
LA EVOLUO DE BLINDA OBEO Ne sufiĉas konduti kiel ŝafo, oni ankaŭ devas esti ŝafo! (HGK, libere laŭ Albert Einstein).
Bonan tagon, gapulo!
|
|
Knabo, kiu ludas sola
Motorbiciklo plej granda
Povra poeto, de Spitzweg
|
|
|
|
Cezar
Povra poeto
Povra estas mi, poeto,
sub kovrilo pro la frid',
sed mi pensas pri soneto,
pri la poezi' kun fid'.
Ĉar tre pluvas tra l' tegmento,
pendas super mi ombrel'
sed mi estas ne sen dento,
sciencema, fil' de bel'.
Interlipas mia plumo,
mi serenas kun fervor'.
Libroj planke pro cerbumo.
Sankte brulas mia kor'.
Povra estas mi, asketo,
kaj mi kuŝas sur matrac',
apud vando sen tapeto,
sed mi verkas kun aŭdac'.
Homoj stultaj laŭte ridas,
kiam tiaj vidas ĝin.
Ili nur pri mono fidas.
Tial kraĉas do sur min.
Povra estas mi, poeto,
sed cezar' de l' fantazi'.
Eĉ por domo aŭ buĝeto
mi ne volus esti vi.
Rimarkoj: Kiom ofte oni jam ridis pri tiu Spitzweg. Sed, se la floristoj nun volas rigardi kiel aspektis tulipoj kaj rozoj en lia tempo, ili plej fidas al Spitzweg, kiu tute ne estis revulo, sed sciencema apotekisto kaj pasia ĝardenisto. Li pentris florojn kaj multajn aliajn aferojn tute precize. Nur nun oni ekkomprenas, ke li estis pli ol pentristo de idiliaj mondoj. Eĉ aktiva revoluciulo en 1848 li estis, kaj krome poeto. Plej fama li estas kiel granda pentristo-artisto, sendube! Kaj kia okuluma homo! Liaj bildoj estas plenaj de humuro, kaj samtempe ili pensigas nin, eĉ dialektike provokas nin. Tiel, kiel lia plej konata bildo faras tion: „La povra poeto.“ En la unua momento ĉio ŝajnas klara pri la bildo, sed kies pozicion li prenas efektive, tiun de mokulo pri tiaj poetoj, aŭ ĉu li estas ilia admiranto? Ĉu estas memportreto? Nenio tiel simple per jes aŭ ne respondeblas, se oni ekkomprenas la geniulon Spitzweg.
Hans-Georg Kaiser
ARMER POET
(nach dem bekannten Bild von Carl Spitzweg)
Arm bin ich und lieg' im Bette,
denn im Zimmer ist es kalt.
Doch ich schreibe hier Sonette
über Schmetterling und Wald.
Weil es regnet unterm Dache,
hängt gleich über mir ein Schirm.
Nun, ich bin ganz bei der Sache
und im Reich der Dichtung firm.
Halt' in meinem Mund die Feder,
schreibe heiter voller Scherz,
neben Büchern dick in Leder.
Heilig brennt mein Dichterherz.
Arm bin ich, es fehlt die Knete.
Besser geht es Hund' und Katz'.
An der Wand fehlt die Tapete.
Doch ich feile an dem Satz.
Spöttisch lachen viele Leute,
wenn sie mich Poeten seh'n.
Nur das Geld bewegt die Meute,
wollen andres nicht versteh'n.
Doch ich bin von andrer Sorte,
ein Caesar der Fantasie.
Nicht für Geld und gute Worte
möcht' ich einmal sein wie sie.
PS: Link: Spitzweg
PSS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/99.html
Babilaĉulo / Vantaj homoj
|
|
Cezar: Ne fariĝi, nur esti (rimpoemo)
www.ipernity.com/blog/cezar/90841
https://www.ipernity.com/blog/cezar/250806
Charles Bukowski: Babilaĉulo
Bukowski, Charles: Kie brulas, ĝentlemanoj? / Kvindek prozpoemoj / elektis kaj tradukis Cezar (PDF)
https://www.ipernity.com/doc/cezar/2848550
pentris Cezar
Dancanta akvoguto 2
Maŝinulo en amo
Cezar: Mumio teruriĝas
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter