karikaturoj
Bunta bukedo de ridetigaj fotoj kaj bildoj.
Konsciu, ke tio, pri kio homo ridas, povas esti eĉ la malo de tio, pri ki alia ridas. Multaj aferoj kaj ridigas kaj plorigas. Humuro dependas ankaŭ de la momenta humoro. (cez)
Ranino
Figuro de Feuerriegel
Doktoro Muu
Ranoreĝo
|
|
fotis Cezar
Cezar
Mi amas vin, mi amas vin...
Mi amas vin, ĉar mi vin ami devas.
Mi amas vin, por ke mi ne nur revas.
Mi amas vin kaj eĉ sen mia kulp'.
Mi amas vin, jen lupo kaj jen vulp'.
Mi amas vin, ĉar mi elkore emas.
Mi amas vin, ĉar vi pro seks' ektremas.
Mi amas vin laŭ bakfiŝ' kun citron'.
Mi amas vin eĉ sen kaŝita ton'.
Mi amas vin kun haŭto kaj harar'.
Mi amas vin. Vi estas sen kompar'.
Mi amas vin per mia vira forto.
Mi amas vin pro manĝoj kaj pro l' sorto.
Mi amas vin, ĉar ami oni devas.
Mi amas vin, por ke la kor' ne krevas.
Mi amas vin en ĉiu jarsezon'.
Mi amas vin pro vi kaj via mon'.
https://www.ipernity.com/blog/cezar/edit/153092
Punkridetulo
Vere stulte
|
|
|
Foto de Paul, Ipernity
www.ipernity.com/home/paul_peeraerts
Cezar
VERE STULTE
(libere laŭ Lutero)
El la ĉielo venas mi,
alportas bonon nur por vi.
De la bonaĵoj, vere multe.
Pri tio kantas mi nun stulte.
Sur vian kapon fekas mi,
ke bone kresku, kara, vi.
Mi monumentojn tre beligas
aliaĵn birdojn eĉ instigas.
PS: Laŭ foto "Kopfschmerzen" de Paŭlo Peeraerts el ipernitio, vidu la foton supre.
PSS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/20.html
*
Donjo kiel fervojistino
Cez kiel fervojisto
Kraĉado stacidome kaj trajne malpermesita
|
|
|
Por la evoluado de la publika sanecflegado ni petas emfaze, ke oni lasu de tio elkraĉi en stacidomaj ejoj, sur la peronoj, ŝtuparoj kaj en la vagonaro.
www.prellbock-bahnart.de
fotis Cezar
Esperanto-tekilo
Ne laŭas, ne eblas! Passt nicht, gibt's nicht!
Malgranda punkulo Smiley havas nun du fratojn! Der…
Ridetado infektas
Printempo estas, sed la vintro plu restas!
Printempa fantazio! Frühlingsfantasie! (2)
Sonoriloviro - Klingelmann
|
|
aranĝis kaj fotis Cezar
Cezar
(A)larmoj
Larmo vira
lame iras.
Ina larmo
nin altiras.
Larmo vira
multekostas.
Ina larmo
koste postas.
In-alarmo
nin alarmas.
Sed la ina
larmo ĉarmas.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/154.html
Legosignoj 2 www.Klatschmohn.de
Germanaj flirtvortoj sur alumetaj skatoloj (1)
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter