1 favorite     0 comments    873 visits

See also...


Keywords

arbo
Cezar-galerio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

873 visits


Minacata fuĝanto

Minacata fuĝanto
La fendo de l' mondo pli kaj pli klare montriĝas, ĝi estas la vera kaŭzo de ĉiuj fuĝoj kaj elmigroj, ke riĉo estas ne nur riĉo, sed ankaŭ brutala vivmaniero, tio montriĝas krome; min la adorado de riĉo ĉagrenas jam de multaj jaroj, envere ĝi estas nur primitiva fi-sperspektiva viv-kaj ekspluatmaniero, kiu malhelpas la homaran evoluon, kiu detruas la planedon Tero. Kiom da mono kaj kiom da energio oni disipas, nur por vivteni la riĉon en la mondo?! En ĉiu kazo tro, la finkalkulon pagas kaj pagos la homaro... Anstataŭ defendi la riĉulojn, ni fine devus defendi la malriĉulojn kontraŭ a riĉuloj, tio estus pli prudenta ol limpikdratoj kaj muroj inter la popoloj... Por mi ĉiu milito, kiu detruas homarajn resurcojn, estas krimo kontraŭ la homaro, subfosado de la homaj rajtoj. Ĉu iu ankoraŭ memoras, ke laŭ la homaj rajtoj ĉiu rajtu libere moviĝi, ke ĉiu homo rajtu libere elekti sian loĝlokon? La homaj rajtoj estas truigitaj kiel la celtabuloj en pafbudoj sur la foirplaoj, tio estas nia ĉefa problemo, ke ni ne defendas la homajn rajtojn, sed ties neniigantojn.
Translate into English

Éva Juhász has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.