Hans-Georg Kaiser

Hans-Georg Kaiser

Posted on 03/11/2008


Photo taken on March 11, 2008


See also...


Keywords

Cezar-galerio
maro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 292 visits

Cezar:Trezorserĉado / Mia eterna sonĝo

Cezar:Trezorserĉado / Mia eterna sonĝo
pentris Cezar

Cezar

Trezorserĉado


Poemoj miaj vere ne tre bonas.
Mi scias tion, ho, sinjor'.
Sed mi ja ĉiutage min admonas
pli bone verki kun fervor'.

Kaj tiel mi Pegazon mian spronas,
sekvas la majstrojn kun ador'.
Mi ĝoje provas, ion novan donas,
serĉante kvazaŭ al trezor'.

Comments