See also...


Keywords

GDR-muziko
Renft
kantolibro mia
Cezar-kantotraduko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 312 visits


Renft: Suno kiel klaŭno, Sonne wie ein Clown (kanto)


Rokgrupo Renft

Suno kiel klaŭno


"Al labor'!" krias sireno:
Mi remalfruas, sed sen mia vol'.
Staras jam ĉe l' tornmaŝino
mia majstro kun horloĝ',
jen por kontrol'.

"Postlaboru la minutojn",
diras al mi la pedant'.
Kaj se vi estus mia fil'.
Gardu Di' vin,ho, fivagant'!

Ĉe l' ŝtancilo la kolegoj
jen babilas pri la tem' virin' .
Surtegmente knalas la pluvego.
Ho, se mi povus krei sunon min.
Tian sunon irantan subhaŭten,
laŭ la voĉo de Bob Dylan do kun raŭk',
belan sunon semantan nur ĝojon,
kiel klaŭn'.

"Meztagpaŭz'!" krias sireno.
Mi maĉas pantranĉaĵojn sen inklin'.
La majstron trafis dentĉagreno.
Aĥ, se mi povus krei sunon lin.
Tian sunon irantan subhaŭten
laŭ la voĉo de Bob Dylan do kun raŭk',
belan sunon semantan nur ĝojon,
kiel klaŭn'.

Ĉu vi postlabore irus kun mi ien,
demandas mi al kuirejknabin'''.
"Diras ŝi: "Dum pluvo? Dankon!"
Aĥ, se mi povus krei sunon ŝin.
Tian sunon irantan subhaŭten
laŭ la voĉo de Bob Dylan do kun raŭk',
belan sunon semantan nur ĝojon,
kiel klaŭn'.

trad. Cezar




Rockgruppe Renft
Sonne wie ein Clown

"Arbeitszeit!" schreit die Sirene.
Ich komme wieder mal etwas zu spät.
An die alte Drehmaschine,
wo mit seiner Taschenuhr
mein Meister steht.

"Nacharbeiten!", sagt mein Meister,
"deine Bummelantenzeit,
und wärest Du mein eigner Sohn,
gnade Gott, das tät' mir leid!"

An der Stanze die Kollegen
unterhalten sich über die Fraun.
Auf das Dach knallt laut der Regen,
ach, könnte ich mir eine Sonne baun.
Eine Stimme, die unter die Haut geht,
wie die Stimme von Bob Dylan, etwas rau,
eine Sonne die nur Fröhlichkeit sät - wie ein Clown.

Mittagszeit, schreit die Sirene.
Ich fange an mein Butterbrot zu kaun.
Mein Meister schimpft auf seine Zähne.
Ach, könnte ich auch ihm 'ne Sonne baun.
Eine Stimme, die unter die Haut geht,
wie die Stimme von Bob Dylan, etwas rau,
eine Sonne die nur Fröhlichkeit sät
wie ein Clown.

"Würdest du nach Feierabend mit mir ausgehn?",
frag' ich die Schönste von den Küchenfraun.
"Bei dem Regen?" sagt sie, "danke."
Ach könnte ich auch ihr 'ne Sonne baun.
Eine Stimme, die unter die Haut geht,
wie die Stimme von Bob Dylan, etwas rau,
eine Sonne die nur Fröhlichkeit sät,
wie ein Clown.
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
De tiu rokgrupo mi lernis unue, kio tio estas: poezio:). Ili ofte ludis je dancvesperoj en nia regiono, kiel junulo mi verkis eĉ iam tekston por la gitaristo Cezar (kies nomon mi "alpropriigis" pro admiro), li uzis mian tekston efektive en pli posta formacio, kaj mi fieris kiel pavo! Renft, tio estis rokpoezia ribelo kontraŭ burokrata socialisma ŝtato. la demando de Renft estis tiu: Por kio la tuta socialismo estu bona, se ĝi ne estas humana, homafabla, libera? Ili
engaĝiĝis por socialismo kun "homa vizaĝo" - kiel mi, ĝis nun plu.. :)

Renft havis en GDR kultstaton, ili defiis kun sukceso tutan ŝtaton, kaj ili ne vane ribelis, ĉar la socialismo, kiun ili celis, ne pereis, pereis nur la karikaturo de l' socialismo, inklude de l' stalinisma teroro, kies ungegoj etendiĝis ĝis en GDR-on. Fine oni malpermesis la bandon Renft en GDR, sed ilian famon oni ne povis preni de ili, tiu brilas plu ĝis nun. Ja, la bando ludas eĉ nu plu, kun kelkaj novaj membroj, diversaj aliaj iamaj membroj de Renft formis novajn bandojn, ekz. la bonegan bandon "Karuselo" kun Cezar, kiu nun jam mortas - pro kancero.
14 years ago. Edited 14 years ago.

Sign-in to write a comment.