0 favorites     3 comments    1 726 visits

Location

Lat, Lng:  
You can copy the above to your favourite mapping app.
Address:  unknown

 View on map

See also...

Zamenhof amikaro Zamenhof amikaro


Script Script



Keywords

Zamenhof


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 726 visits


Zamenhof-letero 1908 (2)

Zamenhof-letero 1908 (2)
Jen la dua parto de la letero de Sept. 1908.

Sub la fino de la letero al la gastigintoj sekvas mesaĝo por iliaj "estimataj gefiloj". Li konfirmas ricevon de poŝtkarto, sendita de "Fraŭlino Elle", kaj de "nia kara Kvarano", do de Marie Hankel. En la organiza teamo de UK 4, nomita "La Kvaro por la Kvara", ŝi estis la sola virino inter la "Kvaranoj".

Sur la tria kaj lasta paĝo dekstre skribas Klara Z, la edzino de L.L. Z., kelkajn dankvortojn, kiel Z unue al la gastigintoj, poste la sama peto transdoni salutojn al iliaj "estimataj gefiloj".

La manskribo de Klara estas multe pli akurata ol tiu de Z kaj klasike bela

Ĉu vi ĉion povas legi?
Translate into English

Comments
 Manfredo
Manfredo
Jes, kontraŭe la "doktora skribaĵo" de Ludoviko, ĉio vorto de Klara estas bonege legebla.
Interesa dokumento!
8 years ago.
 Bernardo
Bernardo has replied
Tute, prave, Manfredo. Kaj tiu letero de Z estas eĉ facile legebla. Oni sentas, ke li bridis sian kutiman haston pro ĝentileco al la gastigantoj kaj klopodis skribi laŭeble klare. Oni komparu tion al liaj rutinaj aferecaj leteroj - almenaŭ por nunepokuloj ili estas malfacile legeblaj!

Por mi la vera sensacio de la dokumento ĉiuokaze estas la manskribo de Klara. De Z ekzistas pluraj leteroj, represitaj en div. verkoj. De Klara mi neniam antaŭe vidis la manskribon.
8 years ago.
 Bernardo
Bernardo
Oni povus fari belan detal-analizon pri la unuopaj literoj. La ĉefa (skriba) lingvo de Z estis la rusa kun cirila alfabeto. Esperanto uzas baze la latinan. Sed kiun precize uzas Z?

Ekzemploj: la minuskla "r" estas laŭ la franca maniero, sed la majuskla "L" (en la subskribo "L. Zamenhof") estas (almenaŭ ankaŭ) laŭ la tiama germana maniero.

La ligaturoj (du literoj fariĝas kvazaŭ unu simbolo), kiel ekz. en "Volu *tr*ansdoni" estas ŝuldataj al la skribtekniko per plumo, same kiel la malgrasaj ventroj de literoj kiel "o" kaj "a" (ekz. "Kun kora salut*o*"). La inko bone fluas sur la paperon, se oni faras vertikalajn strekojn, sed nur malbone ĉe horzontalaj. (Preskaŭ) vertikalaj strekoj simple skribiĝas plej rapide. Tiun malavantaĝon de plumo kaj inko ŝanĝis nur la invento de globskribilo meze de la 1940-aj jaroj.
8 years ago.

Sign-in to write a comment.