Oni povus fari belan detal-analizon pri la unuopaj literoj. La ĉefa (skriba) lingvo de Z estis la rusa kun cirila alfabeto. Esperanto uzas baze la latinan. Sed kiun precize uzas Z?
Ekzemploj: la minuskla "r" estas laŭ la franca maniero, sed la majuskla "L" (en la subskribo "L. Zamenhof") estas (almenaŭ ankaŭ) laŭ la tiama germana maniero.
La ligaturoj (du literoj fariĝas kvazaŭ unu simbolo), kiel ekz. en "Volu *tr*ansdoni" estas ŝuldataj al la skribtekniko per plumo, same kiel la malgrasaj ventroj de literoj kiel "o" kaj "a" (ekz. "Kun kora salut*o*"). La inko bone fluas sur la paperon, se oni faras vertikalajn strekojn, sed nur malbone ĉe horzontalaj. (Preskaŭ) vertikalaj strekoj simple skribiĝas plej rapide. Tiun malavantaĝon de plumo kaj inko ŝanĝis nur la invento de globskribilo meze de la 1940-aj jaroj.
]]>