Bernardo

Bernardo

Posted on 07/20/2015


Photo taken on July 20, 2015


See also...


Keywords

vortaroj
BKB
bibliografio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

240 visits

BKB 2015

BKB 2015
La plej kompleta bibliografio de (espereble) ĉiuj vortaroj de Esperanto, libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB.

La Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 (BKB) laŭeble registras ĉiujn menciindajn leksikografiajn verkojn esperantajn de la komenco ĝis fine de 2014. Krom per la bazaj bibliografiaj indikoj, BKB klarigas multajn verkojn per specimenoj, notas recenzojn kaj indikas referencojn al plia legado pri esperantaj vortaristoj. Aparta fokuso estas sur la multaj disaj vortaroj, verkitaj en diversaj elektronikaj formoj dum la lastaj ĉirkaŭ dek kvin jaroj de post 2000.

BKB celas esperantologojn, bibliotekojn, kolektantojn, sed aparte leksikografojn kaj terminologojn, serĉantajn fidindan respondon al la demando „kio jam ekzistas?“. Instruistoj kaj lernantoj kun ĝenerala intereso pri la vortara aspekto de la esperanta kulturo trafoliumos BKB, eble mirante „tiom jam ekzistas!“.

Comments