Keywords

opero
ĉeĥa
kulturo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 482 visits


Dvořák - opero "Najado" - rakontanto


Esperantlingva elsendo de la opero "Najado" de Antonín Dvořák, en prezento de artistoj de Nacia teatro en Prago, okazinta en 1950,
estis akompanata ankaŭ per voĉo de la rakontisto, por ke la aŭskultantoj pli bone komprenu la enhavon. La voĉo apartenas al la fama ĉeĥa aktoro, nacia artisto Karel Höger
(eo.wikipedia.org/wiki/Karel_H%C3%B6ger), kiu aktive scipovis Esperanton, kaj estis membro de la artista grupo TRAKT, preparanta programojn por elsendoj de la Verda stacio. En tiu ĉi fragmento vi aŭdas la enkondukon al la opero - post ĝi sekvas la fama ario de Najado "Luno en alto de firmament'".

3 plej konatajn ariojn el la opero vi povas aŭdi ĉi-sube en la ludlisto. Ĉeĥa radio eldonis en 1996 kompetan registraĵon en formo de kasedoj kaj kompaktdiskoj.
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.