Pedro Hernández's articles

  • Pri HEF, KEA, vetooj kaj aliaj kvereligiloj kaj kvereligemuloj

    - 21 Nov 2010 - 3 comments
    Antaŭ ol legi tiun blogeron, bone komprenu, ke temas ne pri oficiala aŭ neoficiala opinio de la prezidanto de Hispana Esperanto Federacio (kiu mi estas), nek de la Estraro de HEF (kiun mi estras), nek de HEF (kies membro mi estas), sed PRIVATA OPINIO de Pedro Hernández. Antaŭ multaj jaroj okazis skismo en la kataluna movado, ĉefe okaze de la organizado de SAT kongreso en Katalunio, konsekvence de kio ekzistas nuntempe KEA, Kataluna Esperanto Asocio, sendependa de HEF, kaj minoritata KAE, k…

  • Forpasis Marcelino Kamaĉo

    - 29 Oct 2010
    Hodiaŭ forpasis unu el la plej honestaj homoj en la lastjarcenta hispana historio, al kiuj milionoj da hispanaj laboristoj ŝuldas multajn atingojn de la laborista klasbatalo por la laboristaj rajtoj kaj laborkondiĉoj. Li montris al ni vojon, sekvendan en tiuj niaj tempoj de senorientiĝo kaj senmoviĝo de la laboristoj. Bedaŭrinde, kromis la vizito al la katafalko far la heredonto de la heredinto de Franco... http://eo.wikipedia.org/wiki/Marcelino_Camacho

  • 12 de oktobro, Tago de la Hispaneco...

    - 14 Oct 2010 - 3 comments
    Kiam mi estis eta infano, ankoraŭ dum la diktaturo de Franco, mia patro, unu-du foje portis min spekti la armean defiladon en la tago de la nacia festo. Mi supozas, ke mia patro pensis, ke mi ĝuus vidi la soldatojn, la tankojn... kompreneble, mi kiel ĉiuj infanoj, gapis entuziasme. Tiam mi ne multe konis pri la historio de mia patro, pri lia sufero, pri lia ĉiutaga timo esti malliberigita de la politika polico de Franco... 40 jarojn da angoro, da silento, da deprimoj... Bonŝance, mia patro n…

  • Malfermu belulino (Avridme Galanica)

    - 08 Oct 2010
    Mia lasta aldono al la kolekto de Etaj Princoj estis tiu en la judhispana, kaj iu diris, ke ŝatus ankaŭ aŭskulti tiun lingvon. Do, jen unu el la plej konataj judhispanaj kantoj, Avridme Galanica, de la XIV-XV jarcento. avridme galanica que ya amanece avridme galanica que ya amanece avrid ya vos avro mi lindo amor esta noche yo non duermo pensando en vos mi padre está meldando se sentirá mi padre está meldando se sentirá amatadle la candela se durmirá amatadle la candela…

  • MIAJ 100 ETAJ PRINCOJ!!!!

    - 07 Oct 2010 - 4 comments
    Hodiaŭ, mi skanis kaj aldonis la 100-an version de La Eta Princo en mian kolekton, cetere pri lingvo tre kara al mi, la ĵudhispana aŭ ladina, la lingvo, kiun konservis la judoj forpelitaj el Hispanio en 1492. Fakte, "sefardo (sefaradim)" signifas nenion alian ol hispano ("Sefarad = Hispanio"). La lingvo, evoluinta dise de la kastilia hispaba dum 500 jaroj, estas belega. Kiam oni aŭskultas ĝin, oni sentas sin en la Hispanio de la 15-a jarcento... http://www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/91…

  • Iro kaj reveno de "La Violonisto sur la Tegmento"

    - 03 Oct 2010 - 1 comment
    "If I were a richman....". Kiu ne aŭdis iam tiun faman kanton de la filmo "The Fiddler on the Roof"? Kion multaj verŝajne ne scias, estas ke ĝi baziĝas sur verko de la plej elstara kaj konata verkisto en la jida Ŝolom Aleiĥem, "Tevje, la laktovendisto" (טבֿיה דער מילכיקער). De antaŭ iom da tempo mi lernas la jidan, mirindan lingvon kun interesega historio, preskaŭ malaperinta dum la dudeka jarcento, unue pro la amasbuĉado de iliaj parolantoj far la naziuloj, poste, pro la kontraŭstaro de Israelo…

  • Nudismema kanto de Kaj Tiel Plu ;-)

    - 28 Apr 2010
    Ĉiu nova disko de Kaj Tiel Plu estas pli bela ol la antaua. Dum la IR en Almagro mi aĉetis la lastan, "Surplacen venu vi", kaj mi ŜATEGAS!!!!. Kiel specimeno, jen kanto, kvazaŭ dediĉita al la nudismemuloj (mi esperas ke ĉi-foje neniu pruda idioto akuzos nin pri mi ne scias kia torditmensa absurdaĵo). Do, se vi ŝatas la kanton, ne piratumu, kaj aĉetu la diskon. Se ni, Esperanto-parolantoj piratumas kaj ne subtenas niajn esperantajn muzikistojn, ni detruos nian propran kulturon. Ni estas malmu…

  • Valida kialo por ŝanĝo de kriterio

    - 27 Oct 2009
    Antaŭ kelkaj tagoj, furoris la diskuto pri nudeco en Ipernity, kaj mi defendis la rajton montri sin nuda en ĝi. Tamen, mi ricevis afablan leteron de la patro de infano de mia retejo, kiu tute konvinkis min ŝanĝi mian kriterion pri publikigo de fotoj en Ipernity. Nudismo estas, aŭ devas esti, laŭ mi, same kiel vegetaranismo, religio, ktp. afero de konscia konvinko, kaj estas klare ke infanoj, kiuj vivas en socio kie fenomeno kiel nudismo ne estas kutima surstrate povas ne bone kompreni aŭ taksi…

  • Iprudity, aŭ la altrudo de la moralo

    - 15 Oct 2009 - 16 comments
    Dum 24 horoj, mia konto en Ipernity estis blokita de la mastrumantoj. La kialo: antaŭ kelkaj semajnoj mi aperigis en mia paĝo du fotojn miajn, kie mi estas nuda. Mi estas nudisto, kaj kutime hejme mi estas sen vestaĵoj. Kiam mi havas gastojn, mi demandas al ili, ĉu ili konsentas aŭ ne pri mia nudeco hejma, kaj mi agas laŭ ilia decido, por ke ili sentu sin komforte en mia hejmo. En tiuj fotoj mi aperas tute nature, sen iu ajn signo, kion oni povus taksi obscena, aŭ komprenigi provokemon miaflan…

  • Esperanto, elektebla studobjekto en Brazilaj mezlernejoj

    - 17 Sep 2009 - 7 comments
    Gratulon, brazilaj samideanoj... http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&codAplicativo=2

  • La sidejo de Hispana Esperanta Federacio preskaŭ brulis!

    - 03 Sep 2009 - 6 comments
    1 Dua etaĝo, origino de la brulego
    Okazis brulego frumatene pasintan 29an de julio. Temis pri provokita brulego en la oficejo 3 de la dua etaĝo (ĝi estas oficejo de ekstremdekstra junulara organizo). La HEF oficejo estas en la tria etaĝo. La brulego provokis grandan damaĝon en kelkaj oficejoj kaj en la dua etaĝo mem, sed ĝi feliĉe ne atingis la trian . Tamen la tria estas tute fumita, kvankam la HEF-oficejo estas tute sendamaĝa interne, la pordo estas makulita per fumo (rigardu la foton de la afiŝo: la papero estis antaŭe tute b…

  • Mia intervjuo en Pola Radio

    - 08 Jul 2009 - 1 comment
    Mi proponas al vi aŭskulti la intervjuon, kiun Pola Radio faris al mi dum la Hispana Kongreso. La intervjuo mem komencas en la minuto 10,30 de la elsendo. la elsendo troviĝas en : http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009070709415637.mp3

  • Prezidanto de HEF

    - 05 Jul 2009 - 4 comments
    Mi informas ĉiujn miajn geamikojn de Ipernity, ke mi hodiaŭ estis elektita nova prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio

  • You Ming is ainm dom (Mia nomo estas Ju Ming)

    - 30 May 2009 - 2 comments
    Ĉu vi iam pensis, lernante iun ajn lingvon, ke vi kapablos paroli ĝin multe pli bone ol la plejmulto de la loĝantoj de la lando, kie tiu lingvo estas la unua oficiala? Do, tio ne estas tiom komplike. Mi finis pasinjere mian 5-jaran studadon de la irlanda en la Madrida Oficiala Lingvolernejo, kaj mia instruisto ofte laŭdis min, duonŝerce, dirante ke mi parolas la irlandan pli bone ol la irlandanoj mem (kvankam mia nivelo estas tute ne prifierinda). Mi proponas al vi spekti ĉi tiun bonegan, amuz…

  • Hejma naskado. Kial ne en hispanaj malsanulejoj?

    - 22 Feb 2009 - 5 comments
    (Mi tradukas mesaĝon de amikino, kiu decidis naski hejme kaj ne en malsanulejo kaj reagis al mia informo pri la hejma naskiĝo de Flora): "... mi konfesos al vi, ke ankaŭ mi naskis mian filinon hejme! Kialoj? Tio, kion diris Pedro. En Hispanio, la naskoj estas tro medicinigitaj, kaj malmultaj homoj scias, ke nasko en hospitalo komplikiĝas pro la agado mem de la medicina personalo, kio, same kiel fiŝo mordanta sian voston, finfine provokas bezonon de medicinigita nasko. Kutime virinoj kredas…

  • Kiel kompreni Kaŭkazion - mapo

    - 18 Feb 2009
    Ĉar kelkaj interesiĝantoj petis mapon, mi proponas ĉi tiun ligilon. Mi esperas, ke ĝi helpos kompreni la etnan situacion de Kaŭkazio. upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/9/90/Caucasus-ethnic_es.svg

  • Hejma naskado

    - 18 Feb 2009
    Post la hejma naskiĝo de mia filino Flora, kies fotojn vi povas vidi en albumo de mia paĝo, ekestis iom da polemiko pri kio estas pli konvena, ĉu la nasko en la hejmo aŭ en malsanulejo. Ĉi tie legeblas bonega artikolo de hispana akuŝistino (bedaŭrinde nur en la hispana, se mi havos multajn horojn, mi klopodos iam traduki) kiu fakas ĝuste pri hejma naskado, kie ŝi klarigas multajn interesajn demandojn, kiuj aperas, kiam homoj diskutas pri la avantaĵoj kaj la malavantaĵoj de la hejma naskado: w…

  • Kiel kompreni Kaŭkazion

    - 10 Dec 2008 - 4 comments
    Dank'al la surbendigo, farita de Lluís, eblas aŭskulti mian prelegon pri Kaŭkazio dum la Kataluna Kongreso:

61 articles in total