Pedro Hernández Published on October 15, 2009
by Pedro Hernández

Pedro Hernández's blog

Browse posts
Valida kialo por ŝanĝo de kriterio
Posted on October 27, 2009
10 comments (latest 4 weeks ago)
Iprudity, aŭ la altrudo de la moralo
79 comments (latest 5 weeks ago)
Esperanto, elektebla studobjekto en Brazilaj mezlernejoj
Posted on September 17, 2009
15 comments (latest 2 months ago)
La sidejo de Hispana Esperanta Federacio preskaŭ brulis!
Posted on September 3rd, 2009
22 comments (latest 2 months ago)
Mia intervjuo en Pola Radio
Posted on July 8, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Prezidanto de HEF
Posted on July 5, 2009
23 comments (latest 3 months ago)
You Ming is ainm dom (Mia nomo estas Ju Ming)
Posted on May 30, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Hejma naskado. Kial ne en hispanaj malsanulejoj?
Posted on February 22, 2009
27 comments (latest 3 months ago)
Kiel kompreni Kaŭkazion - mapo
Posted on February 18, 2009
3 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 539 times

Iprudity, aŭ la altrudo de la moralo

Thursday October 15, 2009 at 08:27PM

Dum 24 horoj, mia konto en Ipernity estis blokita de la mastrumantoj. La kialo: antaŭ kelkaj semajnoj mi aperigis en mia paĝo du fotojn miajn, kie mi estas nuda. Mi estas nudisto, kaj kutime hejme mi estas sen vestaĵoj. Kiam mi havas gastojn, mi demandas al ili, ĉu ili konsentas aŭ ne pri mia nudeco hejma, kaj mi agas laŭ ilia decido, por ke ili sentu sin komforte en mia hejmo.

En tiuj fotoj mi aperas tute nature, sen iu ajn signo, kion oni povus taksi obscena, aŭ komprenigi provokemon miaflanke. Tiuj fotoj estas en mia paĝo, celataj al neniu, kaj neniu estis devigata rigardi ilin, aŭ entute viziti mian paĝon.

Tamen, verŝajne iu prudulo, hazarda vizitanto de mia paĝo, tute ne invitita de mi, decidis ke li/ŝi rajtas decidi, kion ALIAJ homoj rajtas vidi en MIA paĝo, plendis al Ipernity, kaj la mastrumantoj de la retejo blokis mian konton kaj devigis min limigi la aliron al miaj fotoj, por ke ili ne estu publikaj.

Tiamaniere, la mastrumantoj de Ipernity, decidis ke la konvinko de tiu prudulo pri sia rajto altrudi siajn moralajn vidpunktojn al aliaj homoj estas pli grava ol mia esprimlibero en mia propra paĝo, kiun neniu devas viziti kontraŭvole.

Eble pro tio ke mi estas hispano mi aparte ĉagreniĝis kontraŭ tiu decido. Mi scias, ke en Germanio kaj aliaj landoj estas tabuaj temoj, pri kiuj oni ne rajtas publike esprimi sian opinion, aŭ estas malpermesitaj libroj. Kaj homoj tie konsideras tute kongrua la cenzuron kaj la demokration. En Hispanio ne. Kiam la ĵuĝistoj klopodas malpermesi aŭ cenzuri ion ajn, plej ofte desegnajn spritaĵojn kontraŭ la reĝo, la ĝenerala penso estas "kiel tio povas okazi 30 jaroj post la fino de la diktaturo????".

Kiun leĝon mi malobservis? En Hispanio estas absolute laŭleĝe esti nuda en publikaj lokoj, ĉar en la puna kodo estas nenio kio malpermesas tion, krom se oni obscenumas antaŭ neplenkreskuloj aŭ mensaj handikapitoj. Sed tio tute ne rilatas nudismon.

Kaj pri kiu moralo temas? Ĉu tiu moralo, kiu abomenas bildojn (aŭ aludoj, ĉar ŝajne iu suferis la saman persekutadon en Ipernity pro iuj versoj pri seksaj temoj), kie aperas la seksaj organoj, kiujn ni ĉiuj havas, estas pli "moderna" ol tiu de la talibanoj aŭ la iranaj fanatikuloj, kiuj opinias obscena iun ajn parton de la korpo senekscepte? Mi dirus ke estas la sama sinteno, ŝanĝas nur la vidpunktoj kaj, eventuale, la grado.

Sed kion malsimiligas tiun sintenton kaj la mian? La diferenco estas, ke mi opinias ke NENIU, NEK LA ŜTATO NEK PRIVATULOJ, RAJTAS ALTRUDI SIAN MORALAN KONCEPTON AL LA ALIAJ HOMOJ. Sed tiuj bigotaj pruduloj opinias ke jes, ke ili rajtas. La diferenco inter kristanopuritanoj kaj islamtalibanoj estas nur nuancoj, ĉu pli aŭ malpli da tolo.

Estus interese, ĉu ni komencus koleriĝi pri nudeco en Ipernity, kie estas amasego da bonaj fotistoj (ne kiel mi, bedaŭrinde), kiuj publikigas amasegon da belaj artaj fotoj de nudaj virinoj. Ĉu ni bloku ĉiujn tiujn paĝojn, por eviti ke iu hazarda idiota vizitanto skandaliĝu kaj havos "malbonajn sonĝojn" vidante ion senkulpan, kiu provokas la reagojn de li/ŝia malsana, perversa menso???? Ĉar la obsceno ne estas en la bildo mem, sed en la perversa menso de la rigardanto.

Estas ankaŭ multaj paĝoj en Ipernity, ĉefe de usonanoj, kie la sola celo estas montri fotojn de virinoj (kun deca "bikini", kompreneble) pro iliaj allogaj mamoj kaj pugoj. Por mi, tio ja estas vere obscena, ĉar tiuj homoj traktas la virinojn ne kiel personojn, sed kiel karnaĵo por la plezuro de viraĉoj. Laŭ mia moralo, tio ja estus celo por la enmiksiĝo de la mastrumantoj, ĉar tiu traktado de la virinoj ja estas vere obscena kaj kontraŭmorala.

Sed, mi scias, ke mia moralo estas subjektiva, kiel ĉiuj moraloj, kaj pro tio mi konscias, ke mi (same kiel ĉiuj aliaj) NE rajtas altrudi mian moralon al aliaj homoj.

Ne povas ne esti malsana menso tiu de tiuj homoj, kiuj hontas pri sia propra korpo. Homo ne povas esti mense libera, se ne estas unue korpe.

Kien iras nia mondo? Ĉu denove al la obskurantisma, malklerisma mezepoko?

79 Comments / add your comment?

Karulo (Karles) * says:
Mi renkontis la blokadon kiun vi mencias. Via plendo estas tute prava kaj mi subtenas vin, estas nekredeble ke ni devas klarigi tiajn normalaĵojn kiel nudismo en la 21 jarcento!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Estas homoj, kiuj ankoraŭ ne superis la 19-an jarcenton...
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Odamir says:
Mi bedaŭras pro la okazaĵo!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Salla says:
Bonŝance, neniu rimarkis, ke mi ne uzas vestaĵojn en mia babilbildo. Sed la okazo ne estis amuza, mi kredas ke nudistoj ne estas sur la bildojn tiel kiel virinoj sur aliaj bildoj.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Salla edited this comment 7 weeks ago.
Milokula Kato says:
Ia ajn bildo estas ofendo. Mi volis aperigi aŭtunajn fotojn, tamen poste maldecidis, ĉar la branĉoj estas nudaj...
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Vi havas du eblojn nun: meti ŝtrumpetojn al la branĉoj antaŭ foti aŭ montri la branĉojn nur al viaj amikoj kaj familianoj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Stelo says:
Ne koleriĝu pro la pura envio .... :-) laŭ mi, vi tute ne devas pravigi vin....
amike Stelo
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
R. Cândido Ruiz says:
Ankaŭ mi bedaŭras por tiun.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Lioti - soldato de l'Universo says:
Mi subtenas vin (kvankam mi vidis pli guapajn nudajn korpojn...).

Nun imagu, se oni forigas vin senkiale, kio okazis al Tilio, kiu neniam enŝutis nudajn fotojn.

Sed ĉiu malbono produktas ion bonan...

Koncerne mezepoko - jes, ĝi reekregis.
Ne nur tie kaj tiel kaj tial, sed pli vaste.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Rikardo Albert says:
Mi pensas, ke esprimlibero, kiel aliaj liberoj, neniam estas garantiita. Se oni volas esprimliberon, oni devas senĉese lukti kontraŭ cenzuro kaj aliaj inkvizicioj, kiu ajn estas la preteksto por altrudi sin sur la aliajn. Tiaj konto-blokadoj kaj fermoj estas faktaj atakoj kontraŭ esprimlibero, tiel prifierata en la lando, kies leĝoj aplikiĝas vole-nevole en ĉi tiu blogaro. Bedaŭrinde, tro ofte forto estas pravo kaj ne pravo estas forto.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Manolopro says:
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 7 weeks ago.
Vladimír Türk*pro says:
Ankaŭ mi subtenas vin, kara. Iam ankaŭ mi kondutis simile, sed, ĉar mia edzino ne konsentas, ne plu kondutas.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
ChuS says:
Mi samopinias kiel vi
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Ĉar ni ĉiuj estas esperantistoj, ni ja subtenas vin;
sed vere en la mondo estas pluraj regionoj k kulturoj, kie nudismo kaj bildoj de nudaj homoj estas aferoj nekutimaj. Vi ja diras, ke vi avertas hejme viajn gastojn antaŭ ol senvestiĝi: eble estus logike ripeti la saman facilan sistemon ankaŭ en via virtuala hejmo ĉe Ipernity.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Teorie jes, sed la problemo estas, ke mi ne aparte invitas homojn al mia paĝo. Pli ekzakte estus, kvazaŭ la plendinto ne gastis, sed vidis min nuda en mia hejmo rigardante tra la fenestro. Kaj mi ne devas peti permeson al surstrataj preterpasantoj pri kiel mi rajtas esti en mia propra hejmo, ĉu ne?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi povas kompreni viajn emociojn (nelaste ĉarm mi ja havas kelkajn naturistajn amikojn), sed vi ne tute pravas pri viaj komparoj. Se via profilo ĉe Ipernity estas malfermita, do ne eblas ĝin kompari al situacio de via hejma nudeco kaj preterpasanto vidanta vin tra fenestro. Se vi volus tian situacion, vi povus fermi vian profilon lasante enireblecon nur pov „amikoj“ (kontaktoj).

La esenco de Ipernity, almenaŭ en ĝia malferma parto, estas ja ĝuste tio, ke homoj vagas tien reen, de albumo al albumo, ofte sufiĉe hazarde. Ipernity estas plej unue rethotelo por fotoj, ĉio cetere estas alkonstruita.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Mi subtenas nudismon tute sendepende de esperantismo
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Michel de Sainte-Déprimepro says:
Mi persone bedaŭras ke Ipernitio kopiis la interfacon de Yahoo Flickr, sed ne ĝian TRE liberan ĉarton. Ipernitio dependas de la franca leĝaro, kaj eblas ke la franca leĝaro estas pli altruda...

Mi sugestus al vi ludi kun la limoj...
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprime edited this comment 6 weeks ago.
Michel de Sainte-Déprimepro says:
Sed, verdire, mi ne vere komprenas la nudistojn. Kial ĉiam paradi nude? Ĉu la nudistoj spiras per la interfemuro?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Ne :-). Simple ni volas ke oni agnosku nian rajton decidi kiel ni vestiĝas, àu entute ne vestiĝi.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Kie ajn kaj kiam ajn? Kial? Mi ne komprenas la bezonon malantaŭ tiu deziro.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Korpa libero paralelas al mensa libero ĉar estas intima kontakto inter ambaŭ
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Libera menso ne ekkrias dum koncerto.
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Karulo (Karles) * replies:
Rokamboleska komparo (por ne diri sofisma ;-)
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Kaj kial ne kie ajn kaj kiam ajn? Kial ni devas resti vestitaj kie ajn kaj kiam ajn? Kaj kion mi ne komprenas estas la bezonon de la homoj, kiuj ne krom libere elekti resti vestitaj, postulas kie kaj kiam kaj kiel aliaj homoj devas esti vestitaj. Mi ne postulas de neniu vestiĝi aŭ nudiĝi. Kial oni postulas tion al mi?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Vi sofismas. La demando estas: kial nenudistoj ĉiam paradas vestite, eĉ dum banado (kulmino de la absurdo).
Pri via dua aludo: ĉu haŭto ne bezonas kontakton kun la aero kaj la suno? kial talibanumi ĉe kelkaj partoj de la haŭto?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Maria replies:
Karles, analoge kun via rezonado mi demandas: kial vi kovras vian nazon?

Cetere mi ŝatas vestaĵojn (kaj ĉi tio jam ne rilatas al la moralo de Ipernity). Vestaĵoj plenumas plurajn funkciojn, inter kiuj la plej gravaj estas: protekti kontraŭ malvarmo aŭ varmo (ne neglektinda funkcio), marki komunecon kun grupo aŭ alian identecon - nudeco finfine estas ia uniformo. Sed dum ne ĉiuj estas nudistoj, sendube la nudeco de nudistoj estas ankaŭ grupmarkilo.

Vestaĵoj povas ankaŭ alporti belecon (same ne neglektinda funkcio). Kaj - fine - vestaĵojn eblas forpreni, eblas ludi per la limoj de nudeco, eblas plene kaŝi aŭ aludi kaj duone kaŝi aŭ montri. Esti nudisto ŝajnas malvarme, unuforme, tede. Ĉiu laŭ sia plaĉo, sed mi kredas ke la plej multaj preferas elekti kiam kaj kiel nudumi, kaj tio plej ofte ne rilatas al prudeco. Eble eĉ male.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Jen la afero. Nudistoj ne postulas, ke homoj nudiĝu, simple postulas, ke oni respektu ilian elekton, egalrajte. Kompreneble, ankaŭ mi ŝatas foje esti vestita, kaj ankaŭ foje vestiĝi por nudiĝi kaj por ludi per sinvestiĝado kaj sinsenvestiĝado, sed kion ni postulas, estas respekti nian liberon.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Maria replies:
Pedro - mi fakte ŝatis vian sufiĉe modestan elpaŝon. Fojaj fotoj pri nudaj viroj estas agrabla kontraŭpezo al la konstanta kaj laciga eksponado de la ina korpo...

Tio tamen ne signifas ke mi akceptus la ĉi tiejan simpligojn pri "kie kaj kiam ajn", kvazaŭ ne necesus respekti ajnajn sociajn konvenciojn. Kaj kvazaŭ nazringo estus komparebla kun kalsoneto. Iom da sento pri proporcioj ne malutilus.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Ne temas pri kunfrontiĝo de sintenoj. Vi nudismas vizaĝe kaj malnudismas orele. Ambaŭ aferoj kunvivas sen problemo.
Ruĝa nazo estas masko. Mi plene konscias pri tio ĉar per tio mi montras parton de mia karaktero. Se mi nudiĝas, ankaŭ tiel mi montras parton de mia karaktero, do, mi rajtas vesti kaj malvesti, maski kaj malmaski.
Nek Pedro nek mi celas ke vestitaj homoj nudiĝu. Ni nur petas akcepton de la varianto "nevesto" kiel unu plia.
Nun modas kroĉi al si ringojn kaj surporti tatuaĵojn. Ne fari iun ajn el tiuj aferoj estas kvazaŭ nudismi (ĉar oni ne "plibeligas sin" kaj ne "identiĝas kun grupo") ĉu vi opinias tion problemo? ĉu homo sen ringoj kaj tatuaĵoj estas homo enua kaj unuformema?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» protekti kontraŭ malvarmo aŭ varmo

Estas io pri kio nepre pensus homoj el Norda Eŭropo, kiel ni du :)
(mi skribas tion por marki elpensitan komunan identecon kun saĝa komentanto)
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Vi cinismas.

Mi ne estas kontraŭ nudeco publika, aparte sur plaĝo, sed mi imagas la scenon dum pinthoroj en aŭtobuso plene da ŝvitantaj nuduloj kiuj rehejmiĝus post la laboro.

Ne temas pri moralo, sed pri higieno.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Ne estas afero de higieno. Estas homoj tute "dece" vestitaj, kiuj fetoras ĝisnaŭze en aŭtobuso, nudeco ne signifas manko da higieno. Prefere nuda, ol uzante la saman ĉemizon dum la tuta semajno ;-).
Sed fakte, kio vere malbonfartigas homojn estas la rekta kontakto kun la korpo de la aliuloj. En nia socio oni instruas ekde la infaneco eviti la rektan fizikan kontakton kun aliaj homoj. Konsekvenco de la judakristana moralo.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Se centoj da nudaj homoj sidiĝus ĉiutage sur la aŭtobusa seĝo sur kiu mi devus sidiĝi, nuda, mi ne certas ke mi ne metus etan poŝtukon sur tiu seĝo. Verdire, pantalono ne estas io alia ol pli praktika poŝtuko.

Cetere, mi persone ne multe ŝatas la tro proksimajn kontaktojn, kun aŭ sen ĉemizo. Mi ŝatas kiel oron mian vivminimuman spacon.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» Mi ŝatas kiel oron mian vivminimuman spacon

Estas bona nova argumento. Vidi subite nudan personon en interreta paĝo, kie normale nudaj viroj ne abundas, estas iom eniranta personan vivspacon :) Por plejmulto nudeco ion signifas, kaj estas bona ideo gardi sociajn konvenciojn.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Des pli ke ne ĉiuj pugoj estas estetike interesaj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Karulo (Karles) * replies:
Kion vi proponas por estetike ne interesaj vizaĝoj?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Ruĝajn nazojn. Senpage por ĉiuj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Sociajn konvenciojn de kiu? Eble viaj sociaj konvencioj ne tute koincidas kun tiuj de afgano aŭ kun tiuj de brazilano. Kiuj devas estis la sociaj konvencioj en globalizita mondo?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Maria replies:
Mi deizras al vi sukcesojn kiam vi veturos nuda buse en Afganio!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Hehe, se mi povus veturi nuda buse en Afganio, mi certas ka la vivo estus multe pli bona tie ol nun...
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» Eble viaj sociaj konvencioj ne tute koincidas kun tiuj de afgano aŭ kun tiuj de brazilano.

Vidu, mi naskiĝis kaj ĝis plenkreska aĝo vivis en Kaŭkazio, „la lando kien fuĝis konstruintoj de la Babela turo“. Tie ĉiujn kelkajn kilometrojn estas novaj kulturaj specialaĵoj, kvankam ekzistas ankaŭ komunaj etiketeroj. Do, mi tre kutimas estimi aliulajn konvenciojn kaj, kiam ili estas sekveblaj por mi (kaj ja plejparto de vivantaj homaj konvencioj estas facile sekveblaj), ankaŭ sekvi ilin.

Pli-malpli en la tuto de Kaŭkazio parta nudeco kaj i. a. publika montro de rilatoj (brakumoj, kisoj, karesoj) estas milde tabuitaj. Kaj por mi estas natura konvencio.

Do, pri la kazo:

» Eble viaj sociaj konvencioj ne tute koincidas...

Kiel esperantisto kaj kaŭkaziano mi kutimas estimi konvenciojn, kiuj eĉ eble ne koincidas kun la miaj. Normala konduto por mi estus eviti lokojn, kies sociaj konvencioj ŝajnas neakcepteblaj por mi, sed ne agi kontraŭ :)
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Mi konsentas kaj subskribas vian agmanieron sed la ĉefa demando plustaras: kiel konduti en internaciaj rondoj kie kunfluas diversaj konvencioj? ĉu ni demandu unuj al aliaj kiuj estas liaj/ŝiaj konvencioj? Se geesperantistoj iras plaĝumi, kiun konvencion ni sekvu? tiun de finnlandano, tiun de iranano, tiun de havajano? ĉu eblas agi sen kontraŭi ies konvencion (en internacia etoso)?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» kiel konduti en internaciaj rondoj kie kunfluas diversaj konvencioj?

Pri absoluta nudeco, ŝajne, ekzistas kompromiso inter plejmulto de kulturoj ;)

» Se geesperantistoj iras plaĝumi, kiun konvencion ni sekvu?

Oni normale sekvu lokan tradicion kaj evitu ĝin, se ĝi ne estas por oni akceptebla. Per si mem tio jam fakte funkcias en Esperantujo: ekzemple, dum IJK 2004 en Rusio iranaj junuloj evitis la noktan dancejon (kie homoj dancis ebrietaj).
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Saluton Pedro, unue mi diru, ke jam plurfoje mi estis nuda en nudismaj strandoj, kaj do tute ne kontraŭas naturismon. Mi tamen provas iom kompreni la ulojn de ipernity. Vi sendube scias, ke en iuj ŝtatoj naturismo estas krimo, kaj publika montrado de nudeco povas esti punata. Ĉu ipernity risku, ke tiaj ŝtatoj komplete blokas la aliron de ipernity por la tieaj ipernity-membroj? Tiaj riskoj ja ekzistas. Eble vi legis en la ĵurnaloj, ke difinitaj totalismaj reĝimoj blokis la aliron de Google, de Facebook, de YouTube k.s. por siaj ŝtatanoj.

Do mi iom komprenas la sintenon de ipernity. Tamen la maniero en kiu ili "traktis vian kazon" estas laŭ mi tro forta. Ili estus povintaj ĝentile skribi, ke viaj fotoj ofendis iujn membrojn kaj pro tio peti, ke vi movu ilin de la "publika parto" al via "amika parto".
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
"ke vi movu ilin de la "publika parto" al via "amika parto"

Tia translokigo ne garantius ke Ipernitio ne gestapumus. Mi iam alŝutis privatige kelkajn tre eksplicitajn nudfotojn de miaj diaj anatomieroj por ame plaĉigi al iu kiu multe interesiĝis pri la estetika flanko de la karna ujo de mia animo... tamen, dum semajnoj, Lea daŭre vizitis mian retpaĝon... ĝis mi finfine decidis translokigi ilin ĉe Flickr kies ĉarto estas multe pli libera kaj multe malpli infaneciga. Ĉu Lea timis ke mi publiku ilin, aŭ ĉu ŝi ekdevotiis pri mia korpo, mi ne ankoraŭ scias.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprime edited this comment 6 weeks ago.
Pedro Hernández replies:
Paŭl, iomete retumu, kaj vi vidos ke estas amaso da nudeco en Ipernity, kaj ne aparte privata, kaj foje pornografia kaj malrespektema al la virinoj. Kaj tamen, laŭ kiu moralo devas agi la estraro de Ipernity? Ĉu laŭ la franca, la hispana, la usona, la japana, la irana, la ĉina???? Ili ja estas tre diversaj, kaj kio estas tute normala en unu socio, estas tute maldeca en alia. Kaj por malpermesi Ipernity en iu ajn lando, ne necesas aperigi nudecon en Ipernity.
Mi povas kompreni la sintenon de Ipernity, sed mi ne povas pravigi ĝin.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Cetere, mi ĵus vidis, ke tiu ĉi artikolo ĉi-momente estas la trie plej populara blogaĵo en ipernity!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Ho, mi fieras :-)
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
NEKREDEBLE, ĈI MOMENTE, ESTAS LA PLEJ POPULARA!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
ha ha, notu tion en vian vivprotokolon de prezidanto (sed ne aldonu nudulfoton, por si acaso ;-)
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Manolopro replies:
Paŭl, kiel "peranto" de la esperanta komunumo antaŭ Ipernity... ĉu vi povas iel atentigi la ipernity-estrojn pri la ĉi tiea debato (aparte pri la sprita titolero "iprudity"....)?

Kaj Pedro... ĉu estas iu preciza altrangulo kiun vi kontaktis aŭ kiu vin kontaktis? Eble Lea, Christophe, Christian? Eble vi povas kapti ĝian atenton al tiu ĉi debato.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Kion vi celas, ke oni bloku denove mian paĝon pro ĉi tiu blogero??? :-D

Cetere, la mesaĝo estis "anonima":

Dear Member,

We’ve temporarily suspended your account because you share offensive contents in public.

Please share IN PRIVATE (friends, family or just for you) all kind of sexual content.
we suggest you to apply those following rules :
- Total nudity => PRIVATE (= for friends, family or just for you)
- Close-up on ass/sex/breast, sexual touching, sexual positions => PRIVATE (= for friends, family or just for you)

After changing those sharing settings, please reply to this email with the reference 29280.

Thanks for your understanding,

ipernity moderation
http://www.ipernity.com
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Cetere, kiam mi respondis, "iom" ĉagrenita, ili respondis:

Hello,

We are sorry but we don't understand Esperanto.
Nevertheless, it seems that you remove photos asked.
Your account has been re-opened.

Best regards,
ipernity moderation
http://www.ipernity.com
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Ne: ke ili konsciu ke aliaj apogas vin (krom kelkaj konfuzitoj pro la religia cerbo-kirlado).

Parenteze: via blogaĵo "Liberigu vian korpon" estas publika kaj, kvankam la fotoj tie montrataj estas videbla de fermita rondo, enmeti ilin en blogaĵon permesas ilian spektadon.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Mi ne konsentas. Nudeco devus aperi nur private. Se vi perfortas Ipernition, la homo estanta tia kia li estas, la afero degeneros. Kaj pornografio infestos. Nudeco sur Ipernitio, jes, sed private. Pedro, neniu normala interesiĝas pri via eta haŭtopeco, krom via koramikino.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Vi respondas al mia mesaĝo... kion el ĝi vi ne konsentas? Ĉu atentigi la estrojn de Ipernity pri la debato.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Oni nenion povas kaŝi al vi.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Kial atentigi la debaton, se ne por permesigi la PUBLIKAN nudecon sur Ipernitio?
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Karulo (Karles) * replies:
En multaj muzeoj estas nudaj figuroj, sub formo de pentraĵo aŭ sub formo de skulptaĵo. Ne ŝajnas al mi ke tiuj muzeoj degeneris en pornografion.
Kial estas normale vidi nudajn korpojn en ekspozicio kaj estas malnormale vidi ilin ĉi tie? Ĉu eble Pedro devis pozi en kandinska aŭ picasa pozicio dum kuirado por ke la foto estu akceptebla?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Ĉu vi parolas serioze? En ekspozicio, oni regas la aferon, povra Karulo. En Ipernitio, Lea jam ne povas regi la nunan emon. Imagu se oni nun permesus "nudecon" en Ipernitio. Kiel distingi akcepteblan nudecon de pornografio? Lea ne estas Dio ĉievida.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Jen klarigo pri nudeco en vikipedio:

"En la Biblio la nudeco de Adamo kaj Eva estis simbolo de nescio kaj senkulpeco. Post kiam ili manĝis de la malpermesita frukto, ili konsciiĝis pri siaj nudeco kaj ekhontis.

En la greka antikva kulturo la nudeco estis natura afero dum sportaj konkursoj, ofte prezentitaj sur vazoj. Sed tiu sinteno daŭre ŝanĝiĝis al tuta kovro de la korpo en la mezepoko. La nudeco aperis en la mezepoko ekz. en publikaj turkaj banejoj, kie la viroj kaj virinoj aparte banis.

La nudeco aperis pli poste sur pentraĵoj, fotoj. Homoj en la 20-a jarcento formis apartan areon por sunumi tie somere sen vestoj (nudismo)."

....Do, nudismo floris en lumaj epokoj kaj cenzuriĝis en mallumaj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Ankaŭ pedofilio estis normala afero por la antikvaj helenoj. Ĉu ni devus permesi tion hodiaŭ?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Ĝuste pro tio ke la socio evoluis pedofilio estas nun ĝenerale malakceptata. Kion mi volas, estas ke la socio ankaŭ evoluu por toleri ke ĉiu homo decidu libere, ĉu volas prezenti sin vestita aŭ ne vestita. Multaj el la junuloj kiujn oni povas vidi sur iu ajn eŭropa strato estintus taksataj antaŭ jardekoj kiel maldece kaj kontraŭmorale vestitaj. La socio evoluis, feliĉe, kaj mi esperas, ke plu evoluu kaj ne iru malantaŭen.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Mi ne povas respondi al tio ĉar mi ne scias en kiuj cirkonstancoj okazis la pedofilio de la antikvaj grekoj. Sed vi foriras la debaton ĉar nudismo celas sanon kaj ne damaĝas fremdan homon, kiel eventuale okazas en pedofilio.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Nudeco esta unu. Akceptebla nudeco estas afero de la moralaj principoj de la rigardanto, ne de la bildo mem.
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Pedro Hernández replies:
Mi ne scias, ĉu krom mia koramikino aliaj interesiĝas pri mia "haŭtopeco" (ĉu granda aŭ malgranda estus afero de alia diskuto ;-)).
Pri la cetero, mi ne konsentas. Vi opinias ke nudeco estas io kaŝenda, mi opinias ke ne, ĉar, miaopinie, nuda korpo estas parto de la homa esenco same kiel la vizaĝo, la ideoj aŭ la sentoj. Nudeco povas skandaligi nur tiujn, kiuj emas skandaliĝi, kaj kies mensedukado provokas tiun skandalemon. Mi, kaj multaj aliaj, ne skandaliĝas vidante nudan korpon, male, vidante ĝin ni ĝuas naturan liberon, kaj mi proponas (kaj instigas) al ĉiuj aliaj homoj liberigi sian menson de honto kaj liberigi sian korpon je vestaĵoj. Kaj tamen, la afero ne estas ĉu mia "haŭtpeco" estas pli aŭ malpli interesa ol la floro de via bildo, la rideto de Manolo aŭ la nazo de Karles, sed kiu kaj kial havas la rajton altrudi siajn moralajn principojn al aliaj kaj laŭ tiuj subjektivaj, personaj, moralaj principoj, limigi la esprimliberecon de aliaj homoj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Via haŭtpeco ŝajnas al mi sufiĉe normala. Pri la cetero, pri la morala altrudo, se oni ne konsentas pri limojn, ĉio iĝas permesebla: perforti la virinojn, la infanojn, la hundojn, ktp.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Estas klare ke vi troigas. Aperigi bildon de mia nudeco perfortas nenion, eĉ ne divigas aliajn homojn eĉ rigardi. Nun, ŝajne estas vi la sofisto...
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Sed per tiu ĉi blogeron, vi faris vian personan emon ekzibicionisman ĝenerala batalo por la rajto fari kion ajn plaĉas al si ĉi tie, kontraŭ la "altruda moralo". Do, mi ne sofismas, sed vi sofismas farante apartan kazon ĝenerala kazo.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
Kiel dirite, se vi opinias ke tiuj bildoj estas ekzibicionismaj, tio ja estas afero ne de la bildoj mem, sed de ilia traktado en via "asketismema" menso (je kiu vi rajtas, kompreneble). Krome, por plu filozofiumi, mi ne povas ne kompreni vian reagon "ad personem" (tio ja estas akuzo, preskaŭ insulto, pri la de vi supozitaj miaj celoj) alie ol kiel manko de argumentoj. Fine, vi iel pravigas la ĝeneralan limigon de la esprimlibereco surbaze de la personaj moralaj principoj de konkreta grupo de homoj, inter kiuj vi troviĝas, ĉu ne? Ĉar la ĝenerala kazo estas la esprimlibereco, kaj tiu ne povas dependi de subjektivaj moralaj vidpunktoj eĉ de la plejmulto.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Eblas ke mia reago estas iom "ad personem" (sic), sed la via estas ege "ad hominem" :-)))
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Salla says:
Eble, ni ne havas pli gravajn problemojn, kiam ni povas uzi tempon por ĉi tiu diskuto. Sed estas tre interesa diskuto.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Se ni havus grandajn problemojn ni ne estus en Ipernitio :) sed ne minusvalorigu debatojn kiel tiu ĉi. Esperanto ja celas ponti inter homoj por pli bone interkompreniĝi kaj, sekve, trovi pli bonajn solvojn al la aperantaj problemoj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Salla says:
Pardonu, mi ne volas minusvalorigi debatojn, kaj mi men legas viajn komentojn. Mi nur ne havas ankoraŭ tiel multe da vortoj ol aliaj (Mi trovis eo-n en januaro).
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro says:
Pedro, pase, ĉu vi havas ideon pri kio estas moralo kiun akuzas?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pedro Hernández replies:
"kiu" akuzas, ĉu mi?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Implicite, la titolo de tiu ĉi blogero akuzas.
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Jakvopro says:
Konkludo, Vi estas ege populara nuda ;-)
Posted 5 weeks ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...