Antaŭ kelkaj tagoj, furoris la diskuto pri nudeco en Ipernity, kaj mi defendis la rajton montri sin nuda en ĝi. Tamen, mi ricevis afablan leteron de la patro de infano de mia retejo, kiu tute konvinkis min ŝanĝi mian kriterion pri publikigo de fotoj en Ipernity.
Nudismo estas, aŭ devas esti, laŭ mi, same kiel vegetaranismo, religio, ktp. afero de konscia konvinko, kaj estas klare ke infanoj, kiuj vivas en socio kie fenomeno kiel nudismo ne estas kutima surstrate povas ne bone kompreni aŭ taksi la aferon, kaj libere kaj konscie krei al si opinion. Mi respondecas pri la edukado de miaj filinoj, same kiel ĉiuj gepatroj pri la edukado de la siaj, kaj sammaniere, kiel mi kontraŭas ke aliaj homoj altrudu al miaj filinoj opiniojn, kiujn ili ankoraŭ ne kapablas analizi (ekzemple religiajn), ankaŭ mi konsideras ke mi ne rajtas enmiksiĝi en la edukadon de la gefiloj de aliaj homoj.
Mian retejon vizitas ne nur plenkreskuloj, sed ankaŭ infanoj, esperantaj geamikoj de mia filino Jasna. Pro kohero, mi devus elekti, aŭ rezigni pri la amikeco kun tiuj infanoj, aŭ malebligi la aliron al miaj nudismaj fotoj far infanoj, kaj por mi multe pli gravas amikeco. Libereco estas ja rajto, sed ne devo, kaj en ĉi tiu, same kiel en multaj aliaj aferoj en la vivo (ekzemple, en paraj rilatoj), rezigni je la plenumado de tiu rajto foje estas pli oportune, kaj tio ne malkreskigas tiun rajton.
Mi profitas por pardonpeti, se la aperigo de tiuj fotoj malkonfortigis infanojn, vizitintajn mian retejon, aŭ ties gepatrojn.
Kore,
Pedro
Send a message
Search for members
Michael Lennartz says:
Pedro Hernández replies:
Karulo (Karles) * says:
Aparte. En interreto estas lavango de nudaj korpoj, retumantaj infanoj frue malfrue renkontos kelkajn el ili kaj al mi ne estas tute klare ke nia memcenzuro solvos la timon de la gepatroj.
Mi ne povas doni kontentigan solvon sed mia premiso estas ke infanoj estas infanoj sed ne idiotoj*.
Ĝis certa aĝo, peniso au vagino vekas neniun apartan intereson ĉe infanoj. Kiam ili komencas sindemandi pri la afero mi supozas ke ankau ilia cerbo progresis por kompreni eksplikojn de la gepatroj.
*(Atentu ke "idioto" estas iom falsa amiko por hispanparolantoj)
Karulo (Karles) * edited this comment 4 weeks ago.
Pedro Hernández replies:
Kompreneble, vi povas peti al viaj arabaj amikinoj ke ili ne montru fotojn kun kaptuko, sed same ili povas peti al la hispanaj amikinoj, ke ili surmetu kaptukon por ne misinflui la edukadon de iliaj propraj filinoj. Kiel solvi la problemon? Mi supozas, ke estas afero de tempo, kaj ke homoj iom post iom alkutimiĝos al la ideo, ke homoj estas diversaj, kaj ke oni devas toleri la personajn decidojn, ĉu homo volas surmeti kaptukon aŭ montri sin nuda.
La realo estas ke, en nia nuna socio, plejmulto de la infanoj ne kutimas trafi nudajn korpojn en sia ĉiutaga vivo, kaj mi komprenas la preferon de la gepatroj, ke la infanoj havigu al si opinion pri tio kiam ili kapablos, same kiel mi preferas persone klarigi al mia filinoj kial estas homoj kiuj portas kaptukon, kiam alvenos la momento, anstataŭ ke la medio altrudu al ili misan komprenon pri la afero.
Temas pri afero de respekto. Vi povas peti al viaj amikinoj demeti la kaptukon. Alia afero estus, ke vi sentus vin rajtigita postuli tion el ili. Alimaniere dirite, kion mi kontraŭas, estas ke homoj sentu sin rajtigitaj devigi min aperi vestita. Se homoj donas al mi bonan kialon, por ne aperi nuda en Ipernity, mi havas neniun problemon por kontentigi. Tiel estis.
Evidente, infanoj retumantaj ne povas ne trovi nudajn korpojn en Interreto, sed temas ĝuste pri geinfanoj, kiuj ofte vizitas mian paĝo pro la esperantaj materialoj, kiujn mi metas en ĝi. Pro tio, ne estas por mi problemo komplezi la peton.
Pedro Hernández edited this comment 4 weeks ago.
Karulo (Karles) * replies:
Raj says:
Karulo (Karles) * says:
Tiu anekdoto ne kontraŭas viajn konsiderojn pri prudento ĉar ĉiu infano estas aparta mondo kaj edukiĝis en malsama etoso sed eble la debato povas instigi gepatrojn pli esplori la interesojn kaj akceptemojn de siaj filoj.
Karulo (Karles) * edited this comment 4 weeks ago.
Raj replies:
Martin Strid #ЄЭ# says:
Pri via fotocenzuro mi cetere ne havas memstaran opinion. Sed mi bedaŭras ke ankaŭ mian landon en la lastaj jaroj atakas prudo. Ekzemple, nuntempe malofte virinoj kaj viruĉoj saŭnas kune, krom en plej norda parto de Svedajo. Kaj en komunuma banejo oni foje vidas homojn saŭni en bankostumo, kio ja estas aĉe malhigienia maniero.
Kaj ĝis ĉi tiam mi eĉ ne menciis islam(anin)ajn vest- kaj bankutimojn, kies graveco kaj influo bedaŭrinde kreskas ĉe ni.
Vestaĵoj estas bonaj, precipe se malvarmas, sed oni ne troigu. Nuda korpo estas malabomena.
Martin Strid #ЄЭ# edited this comment 4 weeks ago.
Pedro Hernández replies:
"Kiu estas la diferenco inter foto de nuda blankulino kaj nuda negrulino? La unua publikiĝas en "Play Boy", la dua en "National Geografic"...