"If I were a richman....". Kiu ne aŭdis iam tiun faman kanton de la filmo "The Fiddler on the Roof"? Kion multaj verŝajne ne scias, estas ke ĝi baziĝas sur verko de la plej elstara kaj konata verkisto en la jida Ŝolom Aleiĥem, "Tevje, la laktovendisto" (טבֿיה דער מילכיקער). De antaŭ iom da tempo mi lernas la jidan, mirindan lingvon kun interesega historio, preskaŭ malaperinta dum la dudeka jarcento, unue pro la amasbuĉado de iliaj parolantoj far la naziuloj, poste, pro la kontraŭstaro de Israelo al tiu lingvo, same kiel al la judhispana, por favorigi la hebrean. Oni kalkulas, ke antaŭ la dua mondmilito, preskaŭ 90% de la Eŭropaj judoj parolis la jidan, estintus logike, ke ĝi iĝus oficiala lingvo de Israelo, sed...

Jes, ĉiuj konas tiun kanton, multaj vidis la belegan filmon... el tiuj, preskaŭ neniu aŭdis iam pri la jida lingvo, pri Ŝolom Aleiĥem, neniam pri Tevje, la laktovendisto... sed jen la jidparolantoj faris sian teatran version laŭ la kantoj kaj muziko de la filmo, kaj nun, "La violonisto sur la Tegmeno" (Der Fidler Oyfn Dacĥ) aŭskulteblas en diversaj jidaj teatroj en diversaj partoj de la mondo. Ĉu vi rekonas la kanton "Ven iĥ bin a Rotŝild..."?