About this blog

  • 19 posts
  • 12 895 visits
October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

October 27, 2009

Valida kialo por ŝanĝo de kriterio

Antaŭ kelkaj tagoj, furoris la diskuto pri nudeco en Ipernity, kaj mi defendis la rajton montri sin nuda en ĝi. Tamen, mi ricevis afablan leteron de la patro de infano de mia retejo, kiu tute konvinkis min ŝanĝi mian kriterion pri publikigo de fotoj en Ipernity.

Nudismo estas, aŭ devas esti, laŭ mi, same kiel vegetaranismo, religio, ktp. afero de konscia konvinko, kaj estas klare ke infanoj, kiuj vivas en socio kie fenomeno kiel nudismo ne estas kutima surstrate povas ne bone kompreni aŭ taksi la aferon, kaj libere kaj konscie krei al si opinion. Mi respondecas pri la edukado de miaj filinoj, same kiel ĉiuj gepatroj pri la edukado de la siaj, kaj sammaniere, kiel mi kontraŭas ke aliaj homoj altrudu al miaj filinoj opiniojn, kiujn ili ankoraŭ ne kapablas analizi (ekzemple religiajn), ankaŭ mi konsideras ke mi ne rajtas enmiksiĝi en la edukadon de la gefiloj de aliaj homoj.

Mian retejon vizitas ne nur plenkreskuloj, sed ankaŭ infanoj, esperantaj geamikoj de mia filino Jasna. Pro kohero, mi devus elekti, aŭ rezigni pri la amikeco kun tiuj infanoj, aŭ malebligi la aliron al miaj nudismaj fotoj far infanoj, kaj por mi multe pli gravas amikeco. Libereco estas ja rajto, sed ne devo, kaj en ĉi tiu, same kiel en multaj aliaj aferoj en la vivo (ekzemple, en paraj rilatoj), rezigni je la plenumado de tiu rajto foje estas pli oportune, kaj tio ne malkreskigas tiun rajton.

Mi profitas por pardonpeti, se la aperigo de tiuj fotoj malkonfortigis infanojn, vizitintajn mian retejon, aŭ ties gepatrojn.

Kore,

Pedro

Published at 21:32 ( 10 comments / 153 visits )
This post is public

October 15, 2009

Iprudity, aŭ la altrudo de la moralo

Dum 24 horoj, mia konto en Ipernity estis blokita de la mastrumantoj. La kialo: antaŭ kelkaj semajnoj mi aperigis en mia paĝo du fotojn miajn, kie mi estas nuda. Mi estas nudisto, kaj kutime hejme mi estas sen vestaĵoj. Kiam mi havas gastojn, mi demandas al ili, ĉu ili konsentas aŭ ne pri mia nudeco hejma, kaj mi agas laŭ ilia decido, por ke ili sentu sin komforte en mia hejmo.

En tiuj fotoj mi aperas tute nature, sen iu ajn signo, kion oni povus taksi obscena, aŭ komprenigi provokemon miaflanke. Tiuj fotoj estas en mia paĝo, celataj al neniu, kaj neniu estis devigata rigardi ilin, aŭ entute viziti mian paĝon.

Tamen, verŝajne iu prudulo, hazarda vizitanto de mia paĝo, tute ne invitita de mi, decidis ke li/ŝi rajtas decidi, kion ALIAJ homoj rajtas vidi en MIA paĝo, plendis al Ipernity, kaj la mastrumantoj de la retejo blokis mian konton kaj devigis min limigi la aliron al miaj fotoj, por ke ili ne estu publikaj.

Tiamaniere, la mastrumantoj de Ipernity, decidis ke la konvinko de tiu prudulo pri sia rajto altrudi siajn moralajn vidpunktojn al aliaj homoj estas pli grava ol mia esprimlibero en mia propra paĝo, kiun neniu devas viziti kontraŭvole.

Eble pro tio ke mi estas hispano mi aparte ĉagreniĝis kontraŭ tiu decido. Mi scias, ke en Germanio kaj aliaj landoj estas tabuaj temoj, pri kiuj oni ne rajtas publike esprimi sian opinion, aŭ estas malpermesitaj libroj. Kaj homoj tie konsideras tute kongrua la cenzuron kaj la demokration. En Hispanio ne. Kiam la ĵuĝistoj klopodas malpermesi aŭ cenzuri ion ajn, plej ofte desegnajn spritaĵojn kontraŭ la reĝo, la ĝenerala penso estas "kiel tio povas okazi 30 jaroj post la fino de la diktaturo????".

Kiun leĝon mi malobservis? En Hispanio estas absolute laŭleĝe esti nuda en publikaj lokoj, ĉar en la puna kodo estas nenio kio malpermesas tion, krom se oni obscenumas antaŭ neplenkreskuloj aŭ mensaj handikapitoj. Sed tio tute ne rilatas nudismon.

Kaj pri kiu moralo temas? Ĉu tiu moralo, kiu abomenas bildojn (aŭ aludoj, ĉar ŝajne iu suferis la saman persekutadon en Ipernity pro iuj versoj pri seksaj temoj), kie aperas la seksaj organoj, kiujn ni ĉiuj havas, estas pli "moderna" ol tiu de la talibanoj aŭ la iranaj fanatikuloj, kiuj opinias obscena iun ajn parton de la korpo senekscepte? Mi dirus ke estas la sama sinteno, ŝanĝas nur la vidpunktoj kaj, eventuale, la grado.

Sed kion malsimiligas tiun sintenton kaj la mian? La diferenco estas, ke mi opinias ke NENIU, NEK LA ŜTATO NEK PRIVATULOJ, RAJTAS ALTRUDI SIAN MORALAN KONCEPTON AL LA ALIAJ HOMOJ. Sed tiuj bigotaj pruduloj opinias ke jes, ke ili rajtas. La diferenco inter kristanopuritanoj kaj islamtalibanoj estas nur nuancoj, ĉu pli aŭ malpli da tolo.

Estus interese, ĉu ni komencus koleriĝi pri nudeco en Ipernity, kie estas amasego da bonaj fotistoj (ne kiel mi, bedaŭrinde), kiuj publikigas amasegon da belaj artaj fotoj de nudaj virinoj. Ĉu ni bloku ĉiujn tiujn paĝojn, por eviti ke iu hazarda idiota vizitanto skandaliĝu kaj havos "malbonajn sonĝojn" vidante ion senkulpan, kiu provokas la reagojn de li/ŝia malsana, perversa menso???? Ĉar la obsceno ne estas en la bildo mem, sed en la perversa menso de la rigardanto.

Estas ankaŭ multaj paĝoj en Ipernity, ĉefe de usonanoj, kie la sola celo estas montri fotojn de virinoj (kun deca "bikini", kompreneble) pro iliaj allogaj mamoj kaj pugoj. Por mi, tio ja estas vere obscena, ĉar tiuj homoj traktas la virinojn ne kiel personojn, sed kiel karnaĵo por la plezuro de viraĉoj. Laŭ mia moralo, tio ja estus celo por la enmiksiĝo de la mastrumantoj, ĉar tiu traktado de la virinoj ja estas vere obscena kaj kontraŭmorala.

Sed, mi scias, ke mia moralo estas subjektiva, kiel ĉiuj moraloj, kaj pro tio mi konscias, ke mi (same kiel ĉiuj aliaj) NE rajtas altrudi mian moralon al aliaj homoj.

Ne povas ne esti malsana menso tiu de tiuj homoj, kiuj hontas pri sia propra korpo. Homo ne povas esti mense libera, se ne estas unue korpe.

Kien iras nia mondo? Ĉu denove al la obskurantisma, malklerisma mezepoko?

Published at 20:27 ( 79 comments / 453 visits )
This post is public

Published at 13:18 ( 15 comments / 285 visits )
This post is public

September 3rd, 2009

La sidejo de Hispana Esperanta Federacio preskaŭ brulis!

Okazis brulego frumatene pasintan 29an de julio. Temis pri provokita brulego en la oficejo 3 de la dua etaĝo (ĝi estas oficejo de ekstremdekstra junulara organizo). La HEF oficejo estas en la tria etaĝo. La brulego provokis grandan damaĝon en kelkaj oficejoj kaj en la dua etaĝo mem, sed ĝi feliĉe ne atingis la trian . Tamen la tria estas tute fumita, kvankam la HEF-oficejo estas tute sendamaĝa interne, la pordo estas makulita per fumo (rigardu la foton de la afiŝo: la papero estis antaŭe tute blanka).

Do, preskaŭ okazis katastrofo: kvankam la HEF-oficejo havas asekuron, kaj la informon de la komputiloj preskaŭ semajne estas kopiata por havi ĝin ekstere, la Biblioteko estas tute
neanstataŭebla.

1 Dua etaĝo, origino de la brulego
1 Dua etaĝo, origino de la bru…
2 Dua etaĝo oficejo vidalvide de la brulego
2 Dua etaĝo oficejo vidalvide…
3 Tria etaĝo, tiu de HEF
3 Tria etaĝo, tiu de HEF
4 Pordo de HEF
4 Pordo de HEF
5 Tria etaĝo, ĝuste antaŭ la pordo de HEF
5 Tria etaĝo, ĝuste antaŭ la p…
6 Tria etaĝo, ŝtuparo al la kvara etaĝo
6 Tria etaĝo, ŝtuparo al la kv…

Published at 10:36 ( 22 comments / 409 visits )
This post is public

July 8, 2009

Mia intervjuo en Pola Radio

Mi proponas al vi aŭskulti la intervjuon, kiun Pola Radio faris al mi dum la Hispana Kongreso. La intervjuo mem komencas en la minuto 10,30 de la elsendo.

la elsendo troviĝas en :

http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009070709415637.mp3





Published at 17:01 ( 3 comments / 410 visits )
This post is public

July 5, 2009

Prezidanto de HEF

Mi informas ĉiujn miajn geamikojn de Ipernity, ke mi hodiaŭ estis elektita nova prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio

Published at 19:33 ( 23 comments / 895 visits )
This post is public

May 30, 2009

You Ming is ainm dom (Mia nomo estas Ju Ming)

Ĉu vi iam pensis, lernante iun ajn lingvon, ke vi kapablos paroli ĝin multe pli bone ol la plejmulto de la loĝantoj de la lando, kie tiu lingvo estas la unua oficiala? Do, tio ne estas tiom komplike. Mi finis pasinjere mian 5-jaran studadon de la irlanda en la Madrida Oficiala Lingvolernejo, kaj mia instruisto ofte laŭdis min, duonŝerce, dirante ke mi parolas la irlandan pli bone ol la irlandanoj mem (kvankam mia nivelo estas tute ne prifierinda).

Mi proponas al vi spekti ĉi tiun bonegan, amuzegan filmeton, vera vangofrapo al la fanfarona lingvopolitiko de la Irlanda registaro, kiu atingas la oficialecon de la irlanda en la Eŭropa Unio, spite al la konstanta fiasko de ĝia oficiala subteno al la irlanda lingvo hejme, teorie la oficiala lingvo de la lando. Mi dirus, ke temas pli pri manko da intereso. Neniu partio en Irlando kuraĝus transigi la instruadon el la angla al la irlanda, ĉar la "fiera irlanda popolo", kiu fakte, spite al ĉiuj naciismaj fanfaronadoj, identigas sin mem pli kun la biero Guinness ol kun la irlanda lingvo, neniam voĉdonos al partio, kiu devigos ilin lerni sian nacian lingvon anstataŭ la lingvon de la malamataj imperiismaj najbaroj ;-)

Kaj nun, ĝuu la filmon, kaj amuziĝu

www.youtube.com/watch?v=qA0a62wmd1A

Published at 20:55 ( 3 comments / 373 visits )
This post is public

February 22, 2009

Hejma naskado. Kial ne en hispanaj malsanulejoj?

(Mi tradukas mesaĝon de amikino, kiu decidis naski hejme kaj ne en malsanulejo kaj reagis al mia informo pri la hejma naskiĝo de Flora):

"... mi konfesos al vi, ke ankaŭ mi naskis mian filinon hejme!

Kialoj? Tio, kion diris Pedro.

En Hispanio, la naskoj estas tro medicinigitaj, kaj malmultaj homoj scias, ke nasko en hospitalo komplikiĝas pro la agado mem de la medicina personalo, kio, same kiel fiŝo mordanta sian voston, finfine provokas bezonon de medicinigita nasko. Kutime virinoj kredas, ke nian bebon devas eligi el interne ginekologo... sed la vero estas, ke ginekologo scias multe pri patologioj kaj kiel solvi komplikaĵojn, sed malmulte pri normalaj naskoj. La bebo eliras memstare.

Oni komencas terurigi la gravedulinon dum la antaŭnaskaj vizitoj al la ginekologo (kaj se ne, pri tio zorgas la najbarino aŭ la socio ĝenerale; verdire, tiuj filmoj en kiu aperas naskoj en iu praa jarcento, kie la afero iras malbone kaj oni demandas la patron: "Kiun ni savu, la panjon aŭ la filon?", tute ne helpas, interalie, ĉar la patro ĉiam decidas savi la bebon, precipe se li supozas, ke temas pri knabo...). La virino komencas naski, kaj rapidas al la malsanulejo (fakte, ju pli malfrue vi alvenos, despli bone), kie oni ŝin ligas per zonoj al la lito "por kontroladi la koron de la feto". Tute nenecesa rimedo, kiu senmovigas la virinon, nervozigas kaj streĉigas ŝin (streĉo estas la plej malbona afero por ke nasko okazu bone). Etendita kaj ligita al la lito, la kontrahiĝoj estas pli dolorigaj kaj oni ne disponas je la valorega helpo de la gravito... tial, fine la virino krie petegas epiduralan anestezion. Kiam oni aplikas epiduralan anestezion (almenaŭ tiun, kiun oni aplikas en Hispanio). oni nepre devas esti etendita sur la lito, ĉar oni ne plu sentas la krurojn, ankaŭ ne eblas eniri naĝejon kun varma akvo, kio multe helpus, se ekzistus, kaj kontroli la koron de la feto iĝas pli necese... Cetere, ĉar oni jam ne plu sentas ion ajn kaj la muskoloj malstreĉiĝas, la nasko haltas... kaj iĝas praktike necese apliki sintezan oksitocinon, ĉar alie, la afero ne antaŭeniras. Sed la sinteza oksitocino provokas multe pli fortajn kaj dolorigajn kontrahiĝojn..., vi bonŝancas, se oni aplikis al vi la epiduralan anestezion (se ne, post la injekcio de sinteza oksitocino pli bone ke oni apliku al vi, alie vi vidos mil stelojn!). Finfine, ligita al la lito, jen la streĉita virino, ricevinta epiduralan antestezion kaj sintezan oksitocinon, en frida kaj fremda etoso, kaj eble ĉirkaŭita de studentoj aŭ iu alia speco da medicina personal, kiu observas ŝin kvazaŭ objekton, kaj foje mistraktas ŝin ("knabineto, ne tiom kriu, fari la infanon vi ja ŝatis!" kaj similaj idiotaĵoj foje aŭdeblas en naskejoj)... ne facilas, ke la afero iru bone... Kaj tial, kompreneble, bonŝance vi estas en malsanulejo kaj bonŝance estas ginekologo, kiu faras al vi episiotomion, ĉar alie, la bebo ne eliras. Kaj ne pensinte duan fojon, la ginekologo tranĉas vian perineon per tondilo (verŝajne, se temus pri tranĉado de peniso, ili agus pli zorgeme) kaj jen, 15 sutureroj, kiuj iĝas la koŝmaro de la ĵusnaskinta virino... Estas malsanulejoj, kie oni faras tion kiel kutimo, "laŭprotokole", kiel oni tie diras. Kaj bone, la afero daŭras: forcepso, cezara operacio... Se vi estas en ŝtata malsanulejo, vi havas pli da ŝancoj, ke la personalo paciencu, ĉar finfine iuj foriras kaj alvenas aliaj, kaj tiel, des pli bone (ĉar se estas io, kion postulas nasko, estas tempo). Sed, se vi estas en privata kliniko, kaj vi celas naski "helpe de via ginekologo" (absurda ideo, tre etendita en ĉi tiu lando), vi naivas, ĉar "via ginekologo" ne atendos 36 horojn por ke la bebo eliru, tiel kiel mi estis en la malsnulejo (...) okaze de mia unua filo. Li havas pli interesajn aferojn por fari, ekzemple iri skiadi. Kaj ankaŭ la direktoro de la kliniko ne permesos ke vi okupu la dilatadĉambron tiom da tempo, la kalkuloj ne ĝustas!, kaj tial, se vi ne naskas post du horoj, vi estos punita per cezara operacio, per kiu cetere ambaŭ enspezas pli da mono, ĉar asekuroj pagas pli por cezara operacio ol por vagina nasko... Ĉu strangas, ke la procento de cezaraj operacioj estas multe pli alta en privataj klinikoj (37%) ol en publikaj malsanulejoj (20-25%) kaj ke ambaŭkaze estas multe pli alta ol tiu, kiu la MOS konsideras normala (5-10%)? Poste, oni forprenas el vi la bebon, kiu scias kiom da tempo, sen multaj klarigoj, kaj tial la enkonduko de mamnutrado terure malfaciliĝas (ĉu kurioze, ke 30% de la patrinoj lasas la hospitalon nutrante per suĉbotelo?

Fakte, la panoramo estas korŝira. La plej flipiga afero, estas ke poste oni demandas la virinon pri ŝia nasko, kaj ŝi respondas: estis la plej bona tago de mia vivo!

Tamen, en Britio malaltriska gravedulino pasas la tutan gravedon, kaj kompreneble la naskon, nevidinte ginekologon! En Nederlando, helpataj de akuŝistinoj naskas 40% de la virinoj... Kaj iliaj mortindico kaj patrininfana morbokvanto estas pli malaltaj ol la niaj.

Tio ankaŭ ĉi tien alvenas, estas movado, kiu celas ŝanĝi la aferojn, kelkaj aŭtonomaj komunumoj jam aprobis planojn pri natura nasko (ekzemple, Katalunio), ni vidu, kiel ĉi tiuj planoj estos aplikataj...

Sed nuntempe, kaj antaŭ du jaroj eĉ pli, krom la kliniko Acuario en Alikanto, la sola loko, kie virino povis havi respektatan naskon (kaj, miakomprene, sekuran) estis la propra hejmo. Pro tio, mi naskis mian filinon hejme, kaj nenio tia okazis: sen ekrankontrolado, sen epidurala anestezio, sen sinteza oksitocino, sen episiotomio, sen forcepso, sen cezara operacio. La infanino eliris, kaj la akuŝistino tuj transdonis ŝin al mi, malpura per sango kaj kovrita per graso. Oni ne tranĉis la ŝnuron, ĝis kiam ĝi ĉesis bati, tio estas, pumpi sangon al la infanino (kutime en la hospitalo oni faras tion rapide, pro kio la sanĝo de la placento ne finas alveni, kaj tio okazigas, krom multajn aliajn aferojn, danĝeran anemion). Du horojn poste, mi jam duŝis en la duŝejo de mia hejmo. Tri horojn poste, mi dormis en mia lito kun mia filino sur mi kaj mia kunulo apude. Neniu forportis la infaninon ien ajn, neniu tuŝis ŝin, nek manipulaciis, nek purigis, nek io ajn. La postan tagon mi estis tute normala virino, kiu povis fari normalan vivon, eĉ mi pretigis la vespermanĝon."

Published at 21:53 ( 27 comments / 962 visits )
This post is public

February 18, 2009

Kiel kompreni Kaŭkazion - mapo

Ĉar kelkaj interesiĝantoj petis mapon, mi proponas ĉi tiun ligilon. Mi esperas, ke ĝi helpos kompreni la etnan situacion de Kaŭkazio.

upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/9/90/Caucasus-ethnic_es.svg

Published at 18:27 ( 3 comments / 307 visits )
This post is public

February 18, 2009

Hejma naskado

Post la hejma naskiĝo de mia filino Flora, kies fotojn vi povas vidi en albumo de mia paĝo, ekestis iom da polemiko pri kio estas pli konvena, ĉu la nasko en la hejmo aŭ en malsanulejo. Ĉi tie legeblas bonega artikolo de hispana akuŝistino (bedaŭrinde nur en la hispana, se mi havos multajn horojn, mi klopodos iam traduki) kiu fakas ĝuste pri hejma naskado, kie ŝi klarigas multajn interesajn demandojn, kiuj aperas, kiam homoj diskutas pri la avantaĵoj kaj la malavantaĵoj de la hejma naskado:

www.holistika.net/parto_natural/parto_fisiologico/como_se_asiste_un_parto_en_casa.asp

Published at 12:43 ( 5 comments / 371 visits )
This post is public

December 10, 2008

Kiel kompreni Kaŭkazion

Dank'al la surbendigo, farita de Lluís, eblas aŭskulti mian prelegon pri Kaŭkazio dum la Kataluna Kongreso:

Published at 09:49 ( 6 comments / 841 visits )
This post is public

December 9, 2008

Maldeca Versio de "La Espero" (ne por pruduloj)

Mi proponas kanti ĝin anstataŭ la oficialan en la venonta UK

La Vespero



En la liton venis nova sento, tra la lito iras sorĉa tremo.

Per favoro de fascina tento nun ĝi loke kuru ĝis ekstremo.

Al la glavo ingon soifanta ŝi lascivan vekas apetiton.

Al la fend' aperte mielanta li trametas sanktan karnoniton


Laŭ la sankta tasko de l'homraso kunplektiĝas amaj batalantoj,

Kaj rapide kreskas la ekstazo per laboro de la amĉasantoj.

Forte spadas bubo en kanalo inter la femuroj dividitaj,

Kaj diluvos la obskura valo per la spermaj salvoj elpafitaj.


Sur noktmeza lita fundamento kunmpremante unu la alian,

La paruloj faros en kontento unu karnan ponton konvulsian.

Lia diligente bor-maŝino en laboro kaca ne laciĝos

Ĝis la belaj trajtoj de l' junino pro l' ekstrema sven-efekt' tordiĝos

Published at 17:50 ( 11 comments / 707 visits )
This post is public

December 1st, 2008

Funebro en la eŭska kulturo

Hodiaŭ, la eŭska kulturo funebras. Mikel Laboa, kantisto, komponisto, renoviginto de la eŭska popola muziko, animo kaj instigo de ĉiuj nunaj eŭskaj popolkantistoj kaj popolmuzikgrupoj, forpasis ĉi matene je la 5-a, dum li dormis. Li estis 74-jara. La beleco, tenero de liaj kantoj, sed ankaŭ la moderneco, esploremo de sia laboro, lasis neforgeseblan ŝpuron en la eŭska kulturo, kaj tre grandan malplenon en niaj koroj. Aŭskultu unu el liaj plej famaj kantoj,

www.publico.es/culturas/179318/fallece/anos/mikel/laboa/icono/cultura/vasca

kies esperanta traduko estas:

La birdo

Se mi fortranĉintus ĝiajn flugilojn

ĝi estintus mia,

ne eskapintus.

Sed tiel,

ĝi ne plu estintus birdo

kaj mi...

kion amis estis la birdo.



Txoria txori

Hegoak ebaki banizkio

nerea izango zen

ez zuen aldegingo.

bainan, honela

ez zen gehiago txoria izango

eta nik...

txoria nuen maite

Published at 20:46 ( 5 comments / 607 visits )
This post is public

August 23, 2008

Pablo Neruda "Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte"

Antaŭ kelkaj semajnoj mi alŝutis en mian paĝon poemon de Pablo Neruda, mian plej ŝatatan ampoemon, kortuŝan, plenan da amo kaj tristo, deklamitan de Pablo Neruda mem. Kvankam estas tristiga poemo, kiam mi estas deprimita mi aŭskultas ĝin, kaj tuj mi fartas pli bone, denove plena de espero.

Ĉar mian paĝon legas ĉefe miaj esperantaj geamikoj, mi provos esperantigi ĝin. Mi ne celas krei ion artan, mi eĉ ne kuraĝus pensi, ke mi kapablus traduki versojn de Pablo Neruda tiom altkvalite, bele, sentige, kiom ili meritas kaj postulas. Sed, se mi sukcesos komprenigi kaj sentigi al nehispanparolantoj iom de la beleco de ĉi tiu poemo, mi feliĉos.

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte,

Skribi, ekzemple: "la nokto stelplenas,

kaj tremas, bluaj, la astroj for"

La nokta vento ĝiras en la ĉielo kaj kantas.

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte.

Mi amis ŝin, kaj foje ankaŭ ŝi amis min.

En noktoj kiaj tiu ĉi mi havis ŝin inter miaj brakoj.

Mi tiomfoje kisis ŝin, sub la senfina ĉielo!

Ŝi amis min, foje ankaŭ mi amis ŝin.

Kiel ne esti aminta ŝiajn grandajn fiksajn okulojn!

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte.

Pensi, ke mi ne havas ŝin. Senti, ke mi perdis ŝin,

Aŭdi la senfinan nokton, pli senfinan sen ŝi.

Kaj la verso falas en la animon, kiel en la paŝton la roso.

Ĉu gravas, ke mia amo ne povis gardi ŝin.

La nokte stelplenas, kaj ŝi ne estas kun mi.

Jen ĉio. Fore, iu kantas. Fore.

Mia animo ne kontentas pri ŝia perdo.

Kvazaŭ por proksimigi ŝin, mia rigardo serĉas ŝin.

Mia koro serĉas ŝin, kaj ŝi ne estas kun mi.

La nokto mem, kiu blankigas la arbojn mem.

Ni, tiuj tiamaj, ne plu estas la samaj.

Mi ne plu amas ŝin, estas vero, sed, kiom mi amis ŝin!

Mia voĉo serĉadis la venton por tuŝi ŝian aŭdon.

De alia. Ŝi estos de alia. Kiel antaŭe de miaj kisoj.

Ŝia voĉo, ŝia klara korpo. Ŝiaj infinitaj okuloj.

Mi ne plu amas ŝin, estas vere, sed eble mi amas ŝin.

Tiom mallonga estas la amo, kaj tiom longa la forgeso.

Ĉar en noktoj, kiaj tiaj ĉi, mi havis ŝin inter miaj brakoj,

Mia animo ne kontentas pri ŝia perdo.

Eĉ se ĉi tiu doloro estas la lasta, kiun ŝi okazigas al mi,

kaj ĉi tiuj, la lastaj versoj, kiujn mi skribas al ŝi.

Published at 13:33 ( 14 comments / 1225 visits )
This post is public

June 6, 2008

Mi jam ricevis 10.000 vizitojn!

Mi ĝojegas, ke mia paĝo estas ŝatata. Mi intencas aldoni baldaŭ aliajn materialojn, precipe pri keltaj lingvoj, muzikon, ktp. Dankon al ĉiuj, kiu vizitis min en Ipernity!

Published at 09:41 ( 3 comments / 801 visits )
This post is public

May 13, 2008

La ONCE, omaĝe al Esperanto

La Nacia Organizo de Hispanaj Blinduloj dediĉas ĉi-sabate 17-an de maho sian lotumadbileton al Zamenhof, kreinto de nia lingvo:

www.once.es/new/Onceinforma/Gabinetedeprensa/Notasdeprensa/gabinetenew.2008-05-12.5060070147.html

Published at 18:22 ( 1 comment / 613 visits )
This post is public

Published at 19:05 ( 3 comments / 585 visits )
This post is public

April 24, 2008

Kelta interŝanĝo

Antaŭ kelkaj monatoj mi alŝutis en mian paĝon bretonan kanton "Ev Chistr 'ta Laou", kantatan de la Irlanda grupo The Chieftains www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/943217

Kaj nun, la "repago": mi ĵus alŝutis "Cad é sin don te sin", Irlanda kanto, kantata de la bretona grupo "Tri Yann": www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/1856112

Ĝuu!

Published at 04:46 ( 0 comments / 417 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 19 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Pedro Hernández

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...