Pedro Hernández's most read articles

  • D'ainm / Via nomo (Cathal Ó Searcaigh)

    - 5 606 visits
    Antaŭ kelkaj tagoj, dum babilrondo kun miaj gelernantoj, mi rakontis pri irlandlingva literaturo, kaj laŭtlegis al ili kelkajn poemojn, rakontante la enhavon. Oni petis al mi esperantigi poemon de Cathal Ó Searcaigh [Kahal O Ŝarki] ( en.wikipedia.org/wiki/Cathal_%C3%93_Searcaigh Bedaŭrinde, la esperanta versio de la Wiki estas nur ĝermo), kiu aparte plaĉis al ili. Mi konscias, ke pli bonus ke ĝin esperantigu denaska irlandlingvano, sed jen ĝi: Via nomo   Diris vi al mi, forirant…

  • Iprudity, aŭ la altrudo de la moralo

    - 5 297 visits
    Dum 24 horoj, mia konto en Ipernity estis blokita de la mastrumantoj. La kialo: antaŭ kelkaj semajnoj mi aperigis en mia paĝo du fotojn miajn, kie mi estas nuda. Mi estas nudisto, kaj kutime hejme mi estas sen vestaĵoj. Kiam mi havas gastojn, mi demandas al ili, ĉu ili konsentas aŭ ne pri mia nudeco hejma, kaj mi agas laŭ ilia decido, por ke ili sentu sin komforte en mia hejmo. En tiuj fotoj mi aperas tute nature, sen iu ajn signo, kion oni povus taksi obscena, aŭ komprenigi provokemon miaflan…

  • Mensa malsano I

    - 4 552 visits
    Laŭ klarigo de mia psikiatro, temas pri malbona konektkapablo de la neurotransmisiiloj en mia cerbo. Tio provokas deprimemon, kiu efektiviĝas je konkretaj ĉirkonstancoj. Verŝajne havas genetikan devenon, fakte, en unu branĉo de mia patra familio, kvankam neniu studis ekziston de deprimoj, almenaŭ oni memoras pri almenaŭ deko da sinmortigoj ekde la praavoj de mia patro. Laŭ konkludo de mia psikiatro, la "ekstera" kialo de miaj deprimoj, tio estas, la faktoro kiu akrigis la fiziologian deprime…

  • Prezidanto de HEF

    - 3 947 visits
    Mi informas ĉiujn miajn geamikojn de Ipernity, ke mi hodiaŭ estis elektita nova prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio

  • Hejma naskado. Kial ne en hispanaj malsanulejoj?

    - 3 109 visits
    (Mi tradukas mesaĝon de amikino, kiu decidis naski hejme kaj ne en malsanulejo kaj reagis al mia informo pri la hejma naskiĝo de Flora): "... mi konfesos al vi, ke ankaŭ mi naskis mian filinon hejme! Kialoj? Tio, kion diris Pedro. En Hispanio, la naskoj estas tro medicinigitaj, kaj malmultaj homoj scias, ke nasko en hospitalo komplikiĝas pro la agado mem de la medicina personalo, kio, same kiel fiŝo mordanta sian voston, finfine provokas bezonon de medicinigita nasko. Kutime virinoj kredas…

  • Pablo Neruda "Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte"

    - 2 933 visits
    Antaŭ kelkaj semajnoj mi alŝutis en mian paĝon poemon de Pablo Neruda, mian plej ŝatatan ampoemon, kortuŝan, plenan da amo kaj tristo, deklamitan de Pablo Neruda mem. Kvankam estas tristiga poemo, kiam mi estas deprimita mi aŭskultas ĝin, kaj tuj mi fartas pli bone, denove plena de espero. Ĉar mian paĝon legas ĉefe miaj esperantaj geamikoj, mi provos esperantigi ĝin. Mi ne celas krei ion artan, mi eĉ ne kuraĝus pensi, ke mi kapablus traduki versojn de Pablo Neruda tiom altkvalite, bele, sent…

  • KIEL KOMPRENI UKRAINION

    - 2 661 visits
    (Artikolo, kiun mi verkis por la revuo "Kontakto", en decembro de 2004, dum la "Oranĝa Revolucio") En la plejmulto de la teritorioj kie ekzistas naciismaj movadoj, temas pri ideoj kiu rilatas la tutan landon, kiel ekzemple en Usono, aŭ temas pri regionaj movadoj kiuj rilatas nur parton de ekzistanta lando, kies celo estas defendi la interesojn de konkreta komunumo kaj ties teritorion, kaj eĉ sendependiĝi el la cetera lando, kiel ekzemple okazas en Eŭskio, Norda Irlando, Katalunio, Korsikio...…

  • La sidejo de Hispana Esperanta Federacio preskaŭ brulis!

    - 2 415 visits
    1 Dua etaĝo, origino de la brulego
    Okazis brulego frumatene pasintan 29an de julio. Temis pri provokita brulego en la oficejo 3 de la dua etaĝo (ĝi estas oficejo de ekstremdekstra junulara organizo). La HEF oficejo estas en la tria etaĝo. La brulego provokis grandan damaĝon en kelkaj oficejoj kaj en la dua etaĝo mem, sed ĝi feliĉe ne atingis la trian . Tamen la tria estas tute fumita, kvankam la HEF-oficejo estas tute sendamaĝa interne, la pordo estas makulita per fumo (rigardu la foton de la afiŝo: la papero estis antaŭe tute b…

  • Pri HEF, KEA, vetooj kaj aliaj kvereligiloj kaj kvereligemuloj

    - 2 314 visits
    Antaŭ ol legi tiun blogeron, bone komprenu, ke temas ne pri oficiala aŭ neoficiala opinio de la prezidanto de Hispana Esperanto Federacio (kiu mi estas), nek de la Estraro de HEF (kiun mi estras), nek de HEF (kies membro mi estas), sed PRIVATA OPINIO de Pedro Hernández. Antaŭ multaj jaroj okazis skismo en la kataluna movado, ĉefe okaze de la organizado de SAT kongreso en Katalunio, konsekvence de kio ekzistas nuntempe KEA, Kataluna Esperanto Asocio, sendependa de HEF, kaj minoritata KAE, k…

  • Maldeca Versio de "La Espero" (ne por pruduloj)

    - 2 275 visits
    Mi proponas kanti ĝin anstataŭ la oficialan en la venonta UK La Vespero En la liton venis nova sento, tra la lito iras sorĉa tremo. Per favoro de fascina tento nun ĝi loke kuru ĝis ekstremo. Al la glavo ingon soifanta ŝi lascivan vekas apetiton. Al la fend' aperte mielanta li trametas sanktan karnoniton Laŭ la sankta tasko de l'homraso kunplektiĝas amaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la ekstazo per laboro de la amĉasantoj. Forte…

  • Esperanto, elektebla studobjekto en Brazilaj mezlernejoj

    - 2 200 visits
    Gratulon, brazilaj samideanoj... http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&codAplicativo=2

  • Valida kialo por ŝanĝo de kriterio

    - 2 154 visits
    Antaŭ kelkaj tagoj, furoris la diskuto pri nudeco en Ipernity, kaj mi defendis la rajton montri sin nuda en ĝi. Tamen, mi ricevis afablan leteron de la patro de infano de mia retejo, kiu tute konvinkis min ŝanĝi mian kriterion pri publikigo de fotoj en Ipernity. Nudismo estas, aŭ devas esti, laŭ mi, same kiel vegetaranismo, religio, ktp. afero de konscia konvinko, kaj estas klare ke infanoj, kiuj vivas en socio kie fenomeno kiel nudismo ne estas kutima surstrate povas ne bone kompreni aŭ taksi…

  • Tiom...

    - 2 138 visits
    Tiom... Tiom mi volintus teni vian korpon inter miaj brakoj, senti vian haŭton sur mia haŭto, kaj sentigi al vi ĉion, kion mi sentas. Vidigi al vi la ĉielon, per miaj kisoj, brakumoj, karesoj... Trakuri vian tutan geografion per la pintoj de miaj fingroj, foje tenere, foje volupte ĝis kiam via haŭto ne eltenos, ne plu eltenos kaj pli postulos, senfine, ĝis kiam ĉiu poro de via korpo malfermiĝu sopirante sorbi ĝis la lasta ero de mia…

  • HELPU VINILKOSMON, PARTDETRUITA DE LA FAJREGO!!!

    - 2 117 visits
    Karaj, post la fajrego kiu parte detruis Vinilkosmo-n, la kerno de nia Esperanto muzikeldonado, sezonoj.ru/2011/09/flo/#more-1296 la plej bona maniero helpi estas aĉeti elŝuteblan muzikon pere de ĝia paĝo www.vinilkosmo-mp3.com Ne forgesu, ke helpante Vinilkosmon, ni ankaŭ helpas la Esperantan muzikon, kaj nin mem. Amike, Pedro Hernández

  • Omaĝe al mia patro (Aguaderas, Lorko, Mursio 1922 - Madrido 2011)

    - 2 114 visits
    Mia patro kaj mi
    Post du tagoj da vojaĝo, finfine mi atingis kun mia filino Jasna la bienon en la aŭstriaj alpoj, kie ni celis pasi la paskojn kune kun mia plej juna filino, Flora, kaj ŝia panjo, Mirjam, kiuj nun loĝas en Germanio. Kelkhore post mia alveno, mia fratino telefonis min. Ŝi ĵus estis en maljunulejo, kaj tie ŝi renkontis nian patron en terura stato, lia sano rapide malpliboniĝis, li bezonis oksigenon, la renoj ne plu funkciis. La maljunulejaj kuracistoj demandis, ĉu ni volas porti lin al malsanulejo,…

  • Kiel kompreni Kaŭkazion

    - 2 038 visits
    Dank'al la surbendigo, farita de Lluís, eblas aŭskulti mian prelegon pri Kaŭkazio dum la Kataluna Kongreso:

  • Tamen prononceblaj...

    - 2 037 visits
    Laŭdire, kelkaj el la plej malfacilaj sonoj (por ne denaskuloj de ties lingvoj, kompreneble), estas la tiel nomataj ĝenerale "clicks" (klakoj, ial en la vikipedio nomataj "klaketoj": eo.wikipedia.org/wiki/Klaketo ). La sonoj devenas de la lingvoj ĥojsanaj (tiuj palorataj de la boŝmanoj en sudokcidenta Afriko), en kiuj statistike la klakoj aperas en ĉiu dua silabo, kaj estas ege diversaj. Vi povas aŭskulti interesegan specimenon ĉi tie: www.youtube.com/watch?v=c246fZ-7z1w Dum la migrado sud…

  • 12 de oktobro, Tago de la Hispaneco...

    - 2 000 visits
    Kiam mi estis eta infano, ankoraŭ dum la diktaturo de Franco, mia patro, unu-du foje portis min spekti la armean defiladon en la tago de la nacia festo. Mi supozas, ke mia patro pensis, ke mi ĝuus vidi la soldatojn, la tankojn... kompreneble, mi kiel ĉiuj infanoj, gapis entuziasme. Tiam mi ne multe konis pri la historio de mia patro, pri lia sufero, pri lia ĉiutaga timo esti malliberigita de la politika polico de Franco... 40 jarojn da angoro, da silento, da deprimoj... Bonŝance, mia patro n…

  • Halovena danĝera nudismumado...

    - 1 944 visits
    Kiel fanatika nudisto, la unua afero, kiun mi faras alvenante hejmen estas demeti ĉiujn vestaĵojn kaj ĝui nudecon, almenaŭ private. Mia familio foje partoprenas, foje ne, sed tio ja estas kutima situacio en nia hejmo, do, la knabinoj tute ne miras ĉu paĉjo estas kun au sen vestaĵoj, kaj ili mem preferas esti nudaj hejme. Tiun tagon de haloveno (Halloween) mi estis nuda hejme, laboranta. Mia kunulino estis foririnta posttagmeze kun la infaninoj al iu porinfana festo. Je la oka vespere, pli ma…

  • Helpo por orfejo en la Konga Demokratia Respubliko

    - 1 838 visits
    En la urbo Goma, Kongolando, ekzistas orfejo, estrata de esperantistoj, kiuj okupiĝas pri la nutrado kaj lernejigo de la infanoj, kaj krome instruas al ili E-on, kiel rimedo por komuniki kun la ekstera mondo. Dum mia vojaĝo tra Ruando, mi renkontis unu el la responsuloj, Alphonse Waseka, kiu rakontis al mi ke, pro la malapero de la du homoj kiuj financis kaj la militstato, en kiu ili troviĝas, ili alfrontas grandajn problemojn por nutri kaj lernejigi la infanojn. La solaj enspezofontoj estas kan…

61 articles in total