Okazis brulego frumatene pasintan 29an de julio. Temis pri provokita brulego en la oficejo 3 de la dua etaĝo (ĝi estas oficejo de ekstremdekstra junulara organizo). La HEF oficejo estas en la tria etaĝo. La brulego provokis grandan damaĝon en kelkaj oficejoj kaj en la dua etaĝo mem, sed ĝi feliĉe ne atingis la trian . Tamen la tria estas tute fumita, kvankam la HEF-oficejo estas tute sendamaĝa interne, la pordo estas makulita per fumo (rigardu la foton de la afiŝo: la papero estis antaŭe tute blanka).

Do, preskaŭ okazis katastrofo: kvankam la HEF-oficejo havas asekuron, kaj la informon de la komputiloj preskaŭ semajne estas kopiata por havi ĝin ekstere, la Biblioteko estas tute
neanstataŭebla.

1 Dua etaĝo, origino de la brulego 2 Dua etaĝo oficejo vidalvide de la brulego 3 Tria etaĝo, tiu de HEF 4 Pordo de HEF 5 Tria etaĝo, ĝuste antaŭ la pordo de HEF 6 Tria etaĝo, ŝtuparo al la kvara etaĝo