Kvalitaj instruaj filmoj en Esperanto bedaŭrinde daŭre malmultas.
Ni ŝatus informi pri retejo, kie vi tamen plurajn tiajn trovos.
Ĉar ne eblas simple elŝuti ilin (kiel ekz. el Youtube), ni decidis por tiu ĉi formo de informo.

Temas pri la retejo http://www.ted.com, apartenanta al
TED (Technology Entertainement Design / Teknologio, Amuzo, Fasonado) - usona fondaĵo kreita en 1984 por disvastigo – per prelegoj senpage spekteblaj – de ideoj interesaj kaj utilaj por la tuta mondo.
Mallongaj viglaj videoprelegoj/prezentoj temas pri plej diversaj temoj:
scienco kaj teknologio, edukado, kulturo, politiko, kulturo, tutmondaj demandoj, persona disvolviĝo, amuziĝo .....

Pli de informoj vi trovas ekzemple ĉe Vikipedio kaj WikiTrans

El ĉ. 800 prelegoj nuntempe dudeko havas havas ankaŭ subtekstojn en Esperanto. Interesatoj por kreado de subtekstoj por ceteraj prelegoj estas tre bonvenaj.

Esperantlingvajn filmetojn vi povas trovi ĉi-tie:
http://www.ted.com/…anguages/epo


Ni rekomendas ekzemple jenajn videojn:

Julian Assange: Kial la mondo bezonas Vikilikojn (Wikileaks):
www.ted.com/talks/lang/eo/julian_assange_why_the_world_needs_wikileaks.html

Adora Svitak: Kion plenkreskuloj povas lerni de infanoj

Bonnie Bassler pri komunikado inter bakterioj

Richard St. John - 8 sekretoj de sukceso
http://www.ted.com/talks/lang/eo/richard_st_john_s_8_secrets_of_success.html


Espereble vi trovos ankaŭ alian temojn laŭ via prefero.
Ni antaŭdankas por viaj event. komentarioj, spertoj, rekomendoj (aŭ malrekomendoj) al la aliaj.

padv

laux [Henri Masson]
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/ted-tamen-ne-teda.html