inter la 18-a de majo kaj la 9-a de junio 2012 okazos en la tuta Ĉeĥio La VIII-a Festivalo de muzeaj noktoj . Sabate la 2-an de junio malfermiĝos pordoj de Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy kaj de nia Esperanto-Muzeo. Ĝis malfrue vespere vi povos ne nur senpage trarigardi kaj daŭrajn kaj freŝnovajn ekspoziciojn, sed ankaŭ partopreni riĉan akompanan programon kaj ĝui komunecon kun viaj malnovaj kaj novaj Esperanto-geamikoj. Ĉi-jara ĉeftemo de la Muzea nokto estas "Muzeo vojaĝanta", tial estas por vi preparitaj programoj en kiuj vi povas vojaĝi kaj tra spaco, kaj tra tempo ...

Eksterlandaj gastoj povas veni jam vendrede kaj sabate antaŭtagmeze trarigardi la urbocentron kun la loka ĉiĉerono.


Trajnoj kaj busoj el direktoj Brno, Česká Třebová, Polička kaj Litomyšl venas al Svitavy antaŭ tagmezo. Ekde 12.15 eblas komune tagmanĝi kaj babili en la restoracio Astra apud la busa stacidomo.

Ĉi-jare jam ekde la 14-a horo malfermiĝos por vizitantoj nia Esperanto-Muzeo Ekde 14:15 estas preparita kultura kaj kleriga programo (plene en Esperanto).

Oficiala inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio „125 jaroj de Esperanto“, malfermita ankaŭ por la loka publiko (programo okazos en la ĉeĥa lingvo, kun interpretado al Esperanto) komenciĝos je la 16-a horo. Krom poezia kaj muzika programeroj eksonos i.a. ankaŭ prelegeto pri "Petr Ginz – knabo, kiu migris el geto al kosmo“. Kompreneble ne mankos eta refreŝiĝo kaj frandaĵoj.

Por vespero estas preparita projekciado de mallongaj filmoj en Esperanto (kun kiuj ni vagos i.a. ĝis Brazilo) kaj por neesperantistoj esto spretigita ĉeĥlingva DVD-o „Esperanto estas …“. La programo kulminos per komuna muzikumado kaj kantado, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la ĉeĥa kaj aliaj lingvoj)


En la apuda konstruaĵo de Urba Muzeo kaj Galerio vi povos ĉeesti ekde la 18-a horo inaŭguron de sendube alloga ekspozicio "Namibia safario", dum kiu ankaŭ eksonos afrikaj ritmoj, kaj trarigardi senpage ne nur muzeajn ekspoziciojn, sed ankaŭ deponejojn, kiuj ĝenerale estas por vizitantoj nealireblaj.

Ekde la 20-a horo en la Domo de Ottendorfer atendas vin teatra adapto de la malnovaj legendoj pri la urbo Svitavy (por eksterlandanoj kun esperanta klarigo).

Kaj se vi volos nur trankvile sidiĝi kaj babili kun viaj geamikoj, disponeblos por vi Kafejo Rozcestí (Disvojiĝo), ligita ankaŭ kun protektata loĝado kaj metilaborejo por handikapuloj, kiujn vi ankaŭ povos viziti, krome ankaŭ teejo Ĉe nigra drako kaj vinoteko …

Krome ni proponas tranokton (ankaŭ nur por 1 nokto) en novaj 2–4 litaj apartamentoj kun propra banĉambro kaj kuirejo tuj apud nia muzeo (kontraŭ ĉ. 16 eŭroj popersone ponokte)
(vidu http://www.ubytovanisvitavy.eu/) - la oferto validas ĝis elĉerpo de loĝkapacito, tial proprainterese bv. aliĝi laŭeble plej frue (aliaj loĝeblecoj en la urbo pli kostas!).

Por interesuloj ni povas organizi dimanĉan antaŭtagmezan ekskurson per loka trajno (al la proksima urbo Polička kun unike konservita mezepoka muregaro) aŭ piede al fontoj de la rivero Svitava. Eksterlandanoj ev. povas laŭplaĉe plilongigi sian restadon aŭ daŭrigi vojaĝon al aliaj vidindaj lokoj de Ĉeĥio. Sendube indas utiligi ankaŭ Pasportan Servon!

Ni ĝojatendas vian intereson kaj vian viziton! Venu kune pasigi semajnfinon plenan de instigaj kulturaj travivaĵoj!

Viajn demandojn kaj mendojn bv. skribi al muzeagrupo(he­liko)esperanto­.cz.

Pliaj informoj pri nia muzeo troviĝas en nia oficiala retejo http://muzeum.esperanto.cz/eo/

Informoj pri la urbo Svitavy legeblas en la oficiala urba retejo http://www.svitavy.cz/_es/

Pavla Dvořáková