http://cezartradukoj.blogspot.de/2015/02/ago-ne-savas-kontrau-huliganoj-la.html



Aĝo ne savas kontraŭ huliganoj

La kopenhaga marvirineto sidas jam 95 jarojn sur sia
ŝtono


95 danaj marniksinoj saltis pro tio en la fridan havenan akvon de Kopenhago por gratuli al la plej fama el ĉiuj niksinoj. La malgranda virineto de maro, sidas, nur unu metron kaj 25 centrimetrojn alta, gisita el bronzo kaj laŭsentita la samnoman fabelon de Hans Christian Andersen, de la 23-a aŭgusto en la jaro 1913 nuda sur sia vostonaĝilo. Pacience ŝi lasas foti sin ĉiujare de pli ol miliono de turistoj. "Kia malgranda ŝi estas", tion la kvieta damo devas aŭdi kiel kutiman komenton en ĉiuj lingvoj, de frue ĝis malfrue.

Ankaŭ la impona aĝo de la maljuna niksino kontraŭ tro trudiĝemaj admirantoj ne povas konservi la bronzofiguron kreitan de la skulptisto Edvard Eriksen. La urba administrado antaŭ du jaroj pripensis, ĉu eblus formeti de la longlinia kajo la faman simbolon de la urbo, iom pli eksteren en la akvon, "por ke la virineto ne estu sen interrompo fingrumata aŭ elmetita al aliaj strangaj aferoj."

La listo de "strangaj aferoj" versajne estus longa. La kapon oni forsegis nokte en la jaroj 1964 kaj en 1998. La unua kapo neniam reaperis, la duan redonis pentoplenaj huliganoj post kelkaj tagoj. En la jaro 1984 oni forsegis la dekstran brakon. En 2003 nekonatoj eksplodigis la kompletan statuon, kiu pezas 175 kilogramojn, for de sia soklo. Bronzogisisto Peter Jensen devis provizi la naŭdekjaraĝan damon kun nova vostonaĝilo, novaj genuoj kaj lipoj kaj beligi la tutan per konsiderinda kosmetiko. Kaj ĝuste je la Internacia tago de l' Inoj, je la oka de marto, la sendefenda marjunulino devis prezenti sin al la turistoj eĉ per algluita plastikpeniso.

La vizaĝtrajtoj de la figuro estas laŭsentitaj la faman baletdancistinon Ellen Price, kiu vivis antaŭ pli ol cent jaroj. La solodancistino estis la modelo de la skulptisto, sed ŝi tute ne volis permesi, ke oni postformu la supran parton de ŝia korpo por la postmondo. Tiun disponigis Eline, la edzino de la skulptisto Eriksen.

La polico de Kopenhago tre serioze traktas atencojn al la mondfama simbolo de la ĉarma niksino. Kiam oni fortranĉis la kapon de la figuro, ekzamenis en ambaŭ kazoj la komisiono pri murdoj. Ilia sukceso restis tre limigita. La komplicoj de la dua senkapigo en la jaro 1998 estas ĝis nun ne kaptitaj. Post la unua pasis pli ol tridek jaroj antaŭ ol malkovris la sufiĉe konata multfaceta artisto kaj olda hipio, Jørgen Nash, mallonge antaŭ sia morto, ke li entreprenis la unuan senkapigon.

De Thomas Borchertel OVZ, aŭgusto de 2008

trad. Donjo & Cezar

Legokonsilo: www.steloj.de/esperanto/fabeloj1/marvirino.html