http://popularscienco.blogspot.de/2014/07/rolf-dobelli-kiujn-postpensojn-flegas.html

Rolf Dobelli
Kiujn postpensojn flegas viaj postpensoj?


Dobelli, internacie sukcesa verkisto, ĉiusemajne en la ĵurnalo „Stern“ (Stelo) el Germanio provokas la legantojn pripensi tion kaj tion, kaj tiel li invitas ankaŭ vin al memesplorado


ĈU ĜENAS VIN,
KE VIAJ INTERNAJ OKULOJ
NE POVAS FERMIĜI?



Kiom ofte vi havas la penson, ke vi sidas en tv-babilrondo, se vi aŭskultas vin mem?


Kiel vi malhelpas, ke viaj POSTPENSOJ ne trudiĝas antaŭen?


ĈU DIO HAVAS pensojn?


KIUJN postpensojn flegas viaj postpensoj?


Kiel profunde sagaca rajtus esti homo, por ke ŝli de la grundo de siaj pensoj ree atingu reveni supren?


Se vi havas grandan pensliberon:
ĉu oni tiukaze donis ĝin al vi aŭ ĉu vi prenis ĝin?
Se vi prenis ĝin, de kiu do?


Ĉu vi timas la momenton,
kiam viaj pensoj estos tiel liberaj,
ke vi ne plu povos kontroli ilin?


KIOM DA PENSOJ
JAM EKZISTIS
ANTAŬ OL VI
ELPENSIS ILIN?



Kiun prezentformon vi preferus, se estus tiel, ke vi povus ŝarĝi la SOFTVARON de via cerbo?

MEMOROJ memorigas aliajn memorojn,
kaj tiuj denove pri aliaj.
Ĉe kiu memoro vi alvenos,
se vi sekvos tiun vojon
ĝis la fino?


KIOM GRANDA estas via PENSLIBERO?
Ĉu vi estas sufiĉe libera, por reale juĝi tion?




Se vi povus fordoni vian liberan volon al tute kapabla persono, ĉu vi farus tion?


Se vi pensus la malon de la NUNA MONDO,
ĉu vi tiukaze havus imagon, kiu estus
aŭ pli bona aŭ pli malbona ol la nuna mondo?


KIOM GRAVAJ ESTAS POR VI SPERTOJ
KIUJN VI FARIS HELPE DE LA FANTAZIO?


tradukis Cezar