http://cezarfotoj.blogspot.de/2014/07/timiga-puto.html

Mi pasigis mian infanecon ĝis la sesa jaro en la saksa vilaĝo Sachsenroda apud Pölzig. Tial mi volonte ankoraŭ nun per aŭto vagadas en tiu regiono kun mia fotilo. Mi serĉas tie ĉiam mian perditan paradizon, kiu estis mia infaneco en vilaĝo. Proksime de Pölzig, kie loĝis mia onklo Manfred, troviĝas tiu disfalanta kastelo kun sovaĝa parko. Sur la foto oni vidas la enirejon en la korton, kiu estas kvazaŭ animita. Ĉu estas la spirito de la bieneca kastelo, kiu kvazaŭ per minacaj okuloj rigardas nin ĉi tie? Mi ja supozas, ke ĝi estas malica spirito, ĉar en la korto troviĝas puto, kiu je malbeleco ne superatuteblas. Ĝi tute ne estas fabeloputo, sed puto de fia diablo, kiu rikanas tie al ni en la formo de naŭza puto. (cez)