Georg Heym
Grimaco


Nia malsano estas nia masko.
Nia malsano estas senlima enuo.
Nia malsano estas ekstrakto el pigro kaj eterna maltrankvilo.
Nia malsano estas povreco.
Nia malsano estas esti katenita en loko.
Nia malsano estas neniam povi esti sola.
Nia malsano estas ne havi profesion, kaj se ni havas profesion, havi ĝin.
Nia malsano estas misfido kontraŭ ni, kontraŭ aliaj, kontraŭ la scioj, kontraŭ la arto.
Nia malsano estas la maltro da seriozeco, mensogita gajo, duobla turmento. Iu diris al ni: 'Vi ridas tiel komike. Se li scius, ke tiu ĉi ridado estas la rebrilo de nia infero, la amara kontrasto de: „Le sage ne rit qu'en tremblant“ de Baudelaire!
Nia malsano estas la malobeo kontraŭ Dio, kiun ni mem kreis.
Nia malsano estas diri la malon de tio, kion ni volas. Ni devas nin mem torturi per tio, ke ni observas la impreson de la mienoj de l' aŭskultantoj.
Nia malsano estas esti malamikoj de la silento.
Nia malsano estas vivi en la fino de mondotago, en vespero, kiu fariĝis tiom sufokiga, ke oni apenaŭ plu povas elteni tion en la vapora putraĵo.
Entuziasmo, grando, heroeco. Pli frue la mondo vidis kelkfoje la ombrojn de tiuj ĉi dioj je la horizonto. Nun ili estas teatropupoj. La milito malaperis el la mondo, la eterna paco mizere heredis ĝin.
Foje ni sonĝis, ke ni krimis neeldireblan, al ni mem nekonatan, krimon. Ni estis ekzekutendaj je diabla maniero, oni intencis bori korktirilojn al ni en niajn okulojn. Sed ankoraŭ sukcesis forkuri al ni. Kaj ni fuĝis – enkore kun kolosa malgajeco – sur aŭtuna aleo, kiu migris sen fino tra la malklaraj areoj de la nuboj.
Ĉu tiu sonĝo estis nia simbolo?
Nia malsano. Eble io povus kuraci ĝin: amo. Sed ni devus ekkoni fine, ke ni eĉ por la amo estis tro malsanaj.
Sed io estas, tio estas nia saneco. Trifoje spite al ĉio diri „tamen“ trifoje sputi la manojn kiel sperta soldato kaj tiam migri plu, sur nia strato antaŭen, same al nuboj de la okcidenta vento, al la nekonata.


PS: La tekston mi prenis el la legendeca gazeto „Die Aktion“ („La Agado“), kiun eldonis en Germanio ĝis 1917 la neforgesita Pfempfert. La prozpoemo de Heym estis publikita ankoraŭ antaŭ la Unua Mondmilto, Do oni ne miru tro pri tio, ke li plendis pri la mizera paco... li ja ne sciis, sed certe iel divenis, ke ankoraŭ sekvos du teruraj mondomiltoj... En tiu literatura kaj pentroarta gazeto unue estis publikitaj multaj poetinoj kaj junaj viroj, kiuj poste famiĝis en la germana literaturo aŭ pentroarto, ekz. poetino Else Lasker- Schüler kaj pentristo Egon Schiele. Heym, de kiu mi jam tradukis diversajn poemojn kaj kiu verkis geniajn rimpoemojn, estas unu el tiuj. Bedaŭrinde li jam mortis juna, en la jaro 1919 en akcidento en rivero.

Pfempfert pro la politika situacio en Germanio iam transloĝiĝis al Meksiko kaj tie fli ariĝis tre konata instruisto de la fotoarto, unu el liaj plej konataj lernantoj, kiu estis farinta kurson en ties fotogalerio, estis B.Traven. Traven en siaj vojaĝoj tra Meksiko faris multajn fotojn kun platokamerao. Tio en lia tempo ankoraŭ estis nekutima streĉa agado, kaj ne nur por verkisto kaj ĵurnalisto.

PSS: La pentraĵojn mi faris mem, ĉar ankaŭ mi iam estis kolera kaj sovaĝa junulo, kiu suferis je la mondo. Sed poste mi ekkomprenis, ke nura sufero ne sufiĉas, necesas iom pli da streĉo por povi vivi. (cez)



Georg Heym
Eine Fratze


Unsere Krankheit ist unsere Maske.
Unsere Krankheit ist grenzenlose Langeweile.
Unsere Krankheit ist wie ein Extrakt aus Faulheit und ewiger Unrast.
Unsere Krankheit ist Armut.
Unsere Krankheit ist, an einen Ort gefesselt zu sein.
Unsere Krankheit ist, nie allein sein können.
Unsere Krankheit ist, keinen Beruf zu haben, hätten wir einen, einen zu haben.
Unsere Krankheit ist Mißtrauen gegen uns, gegen andere, gegen das Wissen, gegen die Kunst.
Unsere Krankheit ist Mangel an Ernst, erlogene Heiterkeit, doppelte Qual. Jemand sagte zu uns: Ihr lacht so komisch. Wüßte er, daß dieses Lachen der Abglanz unserer Hölle ist, der bittere Gegensatz des: »Le sage ne rit qu'en tremblant« Baudelaires.
Unsere Krankheit ist der Ungehorsam gegen den Gott, den wir uns selber gesetzt haben.
Unsere Krankheit ist, das Gegenteil dessen zu sagen, was wir möchten. Wir müssen uns selber quälen, indem wir den Eindruck auf den Mienen der Zuhörer beobachten.

Unsere Krankheit ist, Feinde des Schweigens zu sein.
Unsere Krankheit ist, in dem Ende eines Welttages zu leben, in einem Abend, der so stickig ward, daß man den Dunst seiner Fäulnis kaum noch ertragen kann.
Begeisterung, Größe, Heroismus. Früher sah die Welt manchmal die Schatten dieser Götter am Horizont. Heut sind sie Theaterpuppen. Der Krieg ist aus der Welt gekommen, der ewige Friede hat ihn erbärmlich beerbt.
Einmal träumte uns, wir hätten ein unnennbares, uns selbst unbekanntes Verbrechen begangen. Wir sollten auf eine diabolische Art hingerichtet werden, man wollte uns einen Korkzieher in die Augen bohren. Es gelang uns aber noch zu entkommen. Und wir flohen – im Herzen eine ungeheure Traurigkeit – eine herbstliche Allee dahin, die ohne Ende durch die trüben Reviere der Wolken zog.
War dieser Traum unser Symbol?
Unsere Krankheit. Vielleicht könnte sie etwas heilen: Liebe. Aber wir müßten am Ende erkennen, daß wir selbst zur Liebe zu krank wurden.
Aber etwas gibt es, das ist unsere Gesundheit. Dreimal »Trotzdem« zu sagen, dreimal in die Hände zu spucken wie ein alter Soldat, und dann weiter ziehen, unsere Straße fort, Wolken des Westwindes gleich, dem Unbekannten zu.