Agripo
Inter la dioj estas Momus, kiu lasas neniun nemokata;
inter la herooj Herkulo, kiu persekutas ĉiujn monstrojn.
Inter la demonoj, la reĝo de la submondo
furiozas kontraŭ ĉiuj ombroj,
inter la filozofoj Demokrito ridas pri ĉio;
kontraŭ li staras Heraklito, kiu pri ĉio larmas.
Nenion scias Pirono
kaj ĉion supozas scii Aristotelo.
Ĉion malestimas Diogeno.
Sed ĉion ĉi kapablas ankaŭ Agripo:
li malestimas, scias kaj ne scias,
larmas, ridas, furiozas, persekutas kaj mokas.
Li mem estas filozofo,
demono, heroo, dio kaj ĉio.
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ "Agrippa"
https://cezartradukoj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.