Loriot
La matenmanĝa ovo

Li: Berta!

Ŝi: Jes.

Li: La ovo estas dura!

Ŝi: (silentas)

Li: La ovo estas dura!!!

Ŝi: Mi aŭdis ĝin...

Li: Kiom longe la ovo estis kuirita?

Ŝi: Tro da ovoj tute ne estas sanigaj!

Li: Mi celis scii, kiom longtempe estis kuirita tiu ĉi ovo...?

Ŝi: Vi ja volas, ke mi kuiru ĝin ĉiufoje dum kvar minutoj kaj tridek sekundoj.

Li: Tion mi scias...

Ŝi: Kial vi do demandas?

Li: Ĉar ne eblas, ke tiu ovo estis kuirita kvar minutojn kaj tridek sekundojn!

Ŝi: Sed mi kuiras ĝin ĉiumatene dum kvar minutoj kaj tridek sekundoj.

Li: Kial ĝi tamen estas foje tro dura kaj foje tro mola?

Ŝi: Mi ne scias ... mi ne estas kokino!

Li: Tiel do! ... Kaj pro kio vi scias, kiam la ovo ekpretas?

Ŝi: Mi elprenas ĝin post kvar minutoj kaj tridek sekundoj, dio mia!

Li: Ĉu laŭ horloĝo aŭ kiel?

Ŝi: Laŭ sento ... dommastrino sentas tion ...

Li: Sentas tion, ĉu? Kion vi sentas?

Ŝi: Mi sentas tion, kiam la ovo estas mola ...

Li: Sed ĝi estas dura ... ĉu eble pri via sento io ne estas en ordo...

Ŝi: Kun mia sento io ne estu en ordo, ĉu? Mi staras la tutan tagon en la kuirejo, lavas la vestojn, reordigas viajn vestojn, zorgas por oportuna loĝego, ĉagreniĝadas pri la infanoj kaj vi diras, ke pri mia sento io ne estas en ordo, ĉu?

Li: Jes jes... jes jes ... jes jes ... se ovo estas kuirata laŭ sento, ĝi estas kuirata nur hazarde precize kvar minutojn kaj tridek sekundojn.

Ŝi: Tio ja povas esti tute egala al vi, ĉu la ovo estas kuirita nur hazarde dum kvar minutoj kaj tridek sekundoj ... plej gravas, ke ĝi estas kuirita dum kvar minutoj kaj duono de minuto!

Li: Mi nur volonte volus havi ovon molan kaj ne ovon hazarde molan! Estas egale al mi, dum kiom longa tempo ĝi kuiras!

Ŝi: Aha! Tio estas indiferenta al vi, ĉu mi sklavlaboras dum kvar minutoj kaj tridek sekundoj en la kuirejo!

Li: Ne - ne ...

Ŝi: Sed tio ne estas egala ... la ovo ja devas esti kuirita dum kvar minutoj kaj tridek sekundoj...

Li: Tion mi ja diris ...

Ŝi: Sed ĵus vi ankoraŭ diris, ke tio estas egala al vi!!

Li: Mi nur volonte volus havi ovon molan ...

Ŝi: Dio! Kiel primitivaj viroj estas!!

Li: (morne por si mem) mi mortigos ŝin ... morgaŭ mi mortigos ŝin!



https://donjokuirreceptoj.blogspot.com/