Bertolt Breĥt
Balado pri la agrabla vivo


(Laŭ Francois Villon)


La laŭdoj oftas pri la grandsprituloj
feliĉaj kun libraĉ' kaj eĉ sen pano,
vivantaj kun la ratoj en kabano.
Mi diras: restu for pri tiaj uloj!
Laŭvivu, kiun plaĉas la imag'.
Mi - inter ni – jam satas pri l' admon'.
Neniu birdo eĉ ĝis Babilon'
eltenus tion eĉ dum nura tag'.
Se vivo tristas, helpas ne persvad'.
Agrablan vivon donas nur bonstat'!

La pastro de Saint John, de l' amo filo,
li diras mem, li ankaŭ vinojn amas,
per bela preĝ' Orinjon li ekflamas -
mi kaptas ŝin svingante per hakilo.
Kaj ĉiu prenas sin laŭ sia fort'.
Pri hom' alia pensu sen komfort'.
Sen pago servas ja ne eĉ la art'.
Respekton mian por la vort' laŭ fart':
Nur plejprenanto estas elektat'.
Agrablan vivon donas nur bonstat'!

Aventuristojn kun la brava koro
kaj la avid' je propra fel-ofero
kaj tiuj diroj nur pri l' pura vero,
ke legu do la burĝoj kun adoro,
rigardu ilin iam en vesper',
la fridan damon kun la edz' en lit'
kaj la aŭskulton pro aplaŭd', sen sprit',
la gapojn kvinmiljaren kun desper'.
Ĉu vin ĉe tio kaptas ne kompat'?
Agrablan vivon donas nur bonstat'!

Mi mem, mi havus ja por mi komprenon,
por la prefer' de grand' kaj sol' sen limo.
Sed vido al la uloj el proksimo
avertis min: Nun lasu tian penon.
El povro fontas krom la saĝ' la plend',
el bravo krom la glor' amara ŝvit'.
Vi saĝis, povris jam kun brava spit'.
Nun haltu do pri tiu grandosent'!
Jen tuj sin trovos vojo al beat':
Agrablan vivon donas nur bonstat'.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarko: Kion Viljono, K.Marx kaj B. Brecht havas komunan? Ili ne preĝas socion sen riĉo, sed ili estas por tio, ke la riĉo el ĉiuj fontoj fluu - kaj por ĉiuj. Por Brecht la propraĵo ne estis io sankta, kaj tial li ofte uzis tekstojn de antaŭuloj. La poemo estas bona interpreto de la poemo de Viljono. Brecht estis influata de la franco Franscisko Viljono kiu naskiĝis en 1431 kaj eble vere finiĝis je pendumilo en la jaro 1462. La mokulo Viljono, kiu iam mem eĉ mortpikis pastron, vivis la vivon de studento, de frato de la rabistaro "konkofratoj", kiel prostituigisto - kaj kiel poeto. Francois Villon, tre influa en la monda historio de ribelema liriko, estas unu el la plej gravaj artistoj, kiuj iam ajn vivis, li estas lumturo en la malhelo de kutime tro obeema literaturo. Li influis ekzemple R. L. Stevenson kaj Bertolt Brecht, por nomi nur du famulojn. Ke ni, esperantistoj, havas tradukiston en Francio, Francois Gaulthier, kiu tradukis la tutan ampleksan verkon de tiu poeto en Esperanton, estas por ni bonŝanco. En Germanio ekzistas laŭ mia scio nur elektoj de la verkoj de Viljono. Jen la interesa kazo, ke Esperanto por mi fariĝis neatendita ponto al tre grava de mi tre ŝatata poeto. El tiu kolekto mi ĉerpis la malsupran poemon de li. (HGK)

PS: La poemoj de Viljono bedaŭrinde ne plu legeblas rete.

La originalo tradukita en Esperanton:
Francisko Viljono


BALADO (refuto al Frank Gontjer')

. . . . . . . . . . . . . . [143a] T 1473
Jen grasa kanonik' sur plum-kusen'
En mato-ĉambro kun fajrujo flagra
Kaj kuŝas apud li vidvin' Sidven',
Koketa, glata, mola, dolĉ-reaga.
Dum gustumad' de hipokras', tuttaga,
Karesi, ludi, kisi, multe ridi
Kaj nude-nude, korp-sur-korpe sidi,
Mi vidis ilin du tra tru' en pordo;
Eksciis do, ke por funebron bridi
Valoras plej la vivo en komforto.

Se Frank Gontjer' kaj amikin' Helen'
Pri tia dolĉa viv' havus imagon,
Nek ajl', nek cepo (pro haladzo, jen!)
Enirus plu ilian ezofagon,
Nek kaĉo, nek mikspoto en stomakon.
Ja mankas spic'! (Mi diras sen insido!)
Se kuŝas ili sub rozarb-egido,
Ĉu ne pli bone seĝ-kaj-lit-agordo?
Prefere kio? Kion pensas vi do?
Valoras plej la vivo en komforto.

Nur kruda pan', hordeo kaj aven',
Kaj akvo-trink' dum tuta zodiako...
Mi ne eltenus ĝin eĉ dum maten',
Por ne paroli pri la tuta tago.
Ne helpus kant' de birdoj ĝis en Prago!
Sed, ĝue Frank Gontjer' (lin Dio gvidu!)
Kun sia Helenin' sub rozo sidu:
Ilia ŝat'! Por mi estas en ordo;
Sed kio ajn pri kamparan' validu,
Valoras plej la vivo en komforto.

Princ', juĝu! Por konsento ni rapidu.
Koncerne min (sen iu ajn rankor', do),
Kiel infan' mi aŭdis, do mi fidu:
Valoras plej la vivo en komforto.

Tradukis Gaultier


cezarmuziko.blogspot.com